Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

External

Konto Espero: por helpi ...

... al esperantistaj viktimoj de milito kaj naturaj katastrofoj.

Konto Espero estas donackonto starigita de Universala Esperanto-Asocio dum la milito en eksa Jugoslavujo, kun la celo helpi esperantistojn suferantajn pro miltoj. Post tiam, oni etendigis ĝin tiel ke per ĝi oni povos helpi ankaŭ esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj, ekzemple post la terura tertremo en Nepalo en 2015.

Eblas donaci al la konto ĉi tie. Notu, ke se vi celas helpi esperantistojn pri io aparta, troviĝas sube de la paĝo kampo por komentoj en kiun eblas tajpi, ekzemple, «por Ukrainujo».


Tim

External

Marjorie Boulton featured on Austrian TV

In the year of her centenary (she was born on 7 May 1924) the outstanding Esperanto poet Marjorie Boulton was mentioned in a report on the Austrian programme Österreichischer Rundfunk. She was presented by Bernhard Tuider, of the Austrian National Library's Esperanto Museum.

 


Tim

External

La insektaĉego en la tago de denaskaj lingvoj

La plej junaj legantoj havos la okazon grupe laŭtlegi antaŭ la enlitiĝo en la Tago de denaskaj lingvoj. La teamo de Bobelarto decidis organizi legosalonon kun la invito de EAB, kaj la gasto estos nia Insektaĉego!

image.thumb.jpeg.c4398f5ec6be8f0b52ef26b

Raportas Stela Besenyei-Merger de Bobelarto:

Quote

Ni komencos la kunvenon per la laŭtlegado de la libro, se la etuloj volos partopreni, ili povos.
Kaj ni daŭrigos poste per neformala babilado ĉirkaŭ la temo de denaskuleco kun gepatroj kaj interesiĝantoj.

image.jpeg.a289e62ffe0054cb590916ce0589d

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto, kaj komenciĝos je la 17:00 UTC (do, britahore) en la 21-a de februaro, la Tago de denaskaj lingvoj.


Tim

External

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto: novembro

Eblas aliĝi al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023!

380145572_619181760298093_5485216649728746650_n.jpg

La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo.

Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). 

La 4-a VK okazas sub la temo «Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj», la sama de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. 

Aliĝu nun ĉe vk.esperanto.net/2023!


Tim

External

Alvoko kontribui al la jubilea Germana Esperanto-Kongreso

Ni ricevis informojn el Germanujo, ke en 2023 niaj kolegoj festos sian centan kongreson ... kaj ili invitas alilandojn kontribui al la programo! Jen la mesaĝo ricevita:

La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...).

Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023.

Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli.

Kaj mi petas vin diskonigi informojn pri nia kongreso en via lando.

Mi tre ĝojus revidi iujn el viaj samlandanoj en la kongreso.


Tim

External

Monato: Abonu por 2023!

Eblas aboni al Monato, sendependa gazeto kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas disponebla papere kaj ciferece.

La abonkostoj por 2023 estas:

  • Surface:  £56

  • Aere:  £59

  • Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40

Se vi abonos antaŭ la 1-a de novembro, tamen, vi pagos laŭ la tarifoj por 2022:

  • Surface:  £54

  • Aere:  £57

  • Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40

Provnumero en diversaj formatoj estas disponebla ĉi tie. Ĉu interesata? Abonu ĉe la Flandra Esperanto-Ligo, kiu eldonas Monato

 

 


Tim

External

«The Book of Guests in Esperanto» de Clarence Bicknell

Clarence Bicknell estis mondfama botanikisto kaj ... la unua esperantisto en Italujo. Nun, pli ol unu jarcenton post lia morto, liaj familianoj lastatempe eldonis sian The Book of Guests in Esperanto (La gastlibro en Esperanto). La libro estas havebla tutmonde de Amazono, aŭ en certaj librovendejoj, kaj ankaŭ de clarencebicknell.com/shop por homoj loĝantaj en Britujo. The Book of Guests in Esperanto estas majstroverko de sindediĉo kaj talento de la stilo arts-and-crafts en akvareloj de talenta kaj distra multesciulo de la malfrua 19-a jarcento.

On Beacon Hill 2: Clarence Bicknell – The Bicknell Family

Clarence Bicknell (1842-1918) konstruis sian someran domon, Casa Fontanalba, en la italaj apudmaraj alpoj en 1906, kaj jaron post jaro li kreis mane faritajn velene kovritajn albumojn, kiuj montris la sovaĝajn florojn de la regiono. La Gastolibro estis rimedo kie li povis kombini siajn artajn talentojn kun iom da humuro, samtempe antaŭenigante la universalan lingvon Esperanto.

En la libro, kreita inter la jaro 1906 kaj lia morto en 1918, li skribis ce maldekstra paĝo priskribojn en Esperanto de geamikoj, familianoj kaj aliaj kiuj tranoktis en la domo, kaj ĉe la dekstra paĝo li pentris akvarelojn de floroj, enkadrigitajn per motivoj arts-and-crafts en parigaj koloroj. La priskribitoj variis ekde eminentaj botanikistoj kaj arkeologoj ĝis  … tri hundoj: Leo, Capi, kaj la multe amata hundo de Clarence, Mahdi. La paĝo por Emile Cartailhac montras kiel Clarence estis fiera, ke la konata franca prahistoriisto vizitis la rokajn gravuraĵojn de Val Fontanalba:  la inicialoj «E.C.» estas iluminitaj de motivoj el la rokarto inkluzive plugilon kaj bovojn.

image.jpeg

Clarence skribis jene pri Casa Fontanalba en 1916: «La muroj estas pentritaj per laburno kaj leontodo kaj troviĝas profunda dekoraĵo kun la komencliteroj de ĉiuj individuoj kiuj dormis en la domo. Temas pri ĉirkau 110 ĝis la nuna punkto. Mallonga biografio kun ĉi tiuj komencliteroj estas skribita en Esperanto en libro por la informo de la posteularo.»

image.jpeg


Tim

External

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi jam delonge pretas transpreni iun utilan taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.

Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas.

Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon pri viaj studoj kaj laborhistorio.

Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin ĉe jena ligilo:
https://login.yoursecurecloud.de/u/d/bfc45467b6234f5994e8/
Atenton – ĉiu dokumento komence havu vian nomon, ekzemple:
Felikso Specimeno Motivletero
Felikso Specimeno Subtenletero
Felikso Specimeno CV

Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso: helpoporuea@gmail.com
por konfirmi vian intereson kaj informi kiujn dokumentojn vi alŝutis.

Sube vi trovas liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato). Ĉu vi havas novajn ideojn, kiuj povus helpi al la Esperanto-movado? Kio devus funkcii pli bone? Kion vi povas oferti?

Ni atendas vian kandidatiĝon.

PS: Por iuj specialaj taskoj, ni akceptas ankaŭ ekspertojn, kiuj nur komencis studi Esperanton (aŭ eĉ homojn, kiuj ne regas Esperanton).

• organizado de reta malferma tago;
• organizado de retaj eventoj;
• organizado de retaj kursoj;
• asistado al la  Belartaj Konkursoj (korespondo kaj diplomoj);
• organizado de la konkurso Biblioteka Apogo Bachrich;
• organizado de la konkurso Partoprenu UK-on;
• asistado al reta Biblioteko Hector Hodler (kontakto kun eldonantoj; esplorado pri bultenoj);
• asistado pri rezultoj de fondaĵoj (financa redaktado / kontrolado);
• korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj;
• kunlaboro pri sekretariaj laboroj;
• specifaj temoj rilate al la revuoj Esperanto kaj Kontakto;
• asistado pri landa agado (vizitkartoj en retejo);
• asistado pri aligitaj membroj (esploroj; kalkulo, statistiko);
• kvalitkontrolo de librotenado;
• retpaĝo Komitatanoj A, nomumo, k.s.
• organizado voĉdono Komitatano B;
• organizado de aŭkcio dum kongreso kaj eventuale de retaj aŭkcioj;
• asistado pri akcepto de membroj tra Fondaĵo Canuto;
• donacvarbado;
• revarbado de membroj;
• kontrollegado de malnetoj de Esperanto kaj Kontakto;
• superrigardo de EU-projektoj;
• ĝeneralaj projektlaboroj;
• asistado pri UEA-kontoj;
• kontaktado kun dumvivaj membroj;
• asistado pri kontaktado kun VEK kaj veteranaj membroj;
• asistado pri virina agado;
• grafikaj laboroj
• prizorganto de reteja enhavo
• vikipedio-asistanto
• asistado pri blindula agado;
• asistado pri diplomoj pri longjara membreco;
• asistado pri membronombro kaj membraraj statistikoj;
• asistado pri voĉlegado de revuoj (Esperanto, Kontakto kaj Monato);
• asistado pri sociaj retoj (Facebook, Instagram, Twitter, YouTube, Vimeo, Telegram, VK);
• asistado pri rilatoj kun fakaj asocioj;
• asistado pri AMO-seminarioj;
• asistado pri Volontula Servo de UEA;
• asistado pri filmado de Universalaj Kongresoj;
• merkatigo por retaj kursoj
• specialisto pri reta merkatigo
• protokolado dum komitataj kunsidoj

Fonto: UEA (revuo Esperanto)


Tim

External

ILEI serĉas reprezentanton en Britujo

Post dekjara deĵorado kaj lastatempa emeritiĝo, Elizabeth Stanley retiriĝis de sia posteno kiel reprezentanto en Britujo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. Ĝi do serĉas anstataŭulon.

ILEI estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, ligita al Universala Esperanto Asocio. Disponeblas ĉe Vikipedio pli da detaloj pri ĝiaj celoj, revuoj, projektoj, kaj konferencoj. Ĝi havas kernajn ligilojn kun Britujo, fondiĝinte en Burnmuto (Bournemouth) in 1949; ĝia unua prezidanto estis brito, Violet Nixon.

Se vi estas membro de ILEI kaj staras preta esti ĝia reprezentanto en Britujo, bonvolu kontakti nin. Se vi estas instruisto, sed ne sciis pri ILEI, bonvolu pripensi membriĝon (kaj poste eble kandidatiĝon por la vaka posteno): informojn pri ILEI trovu en ĝia retejo. Eblas ekscii pri ĝia agado per ĝia kanalo ĉe Jutubo.

 


Tim

External

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

Ĉu vi jam havas universitatan diplomon kaj deziras magistriĝi, uzante viajn Esperanto-kapablojn? La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Polujo proponas tute novajn du-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko, komenciĝonte en septembro 2022. Vi loĝos en Polujo dum la du jaroj, studante en la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado por internacia studentaro, parto de la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj.

La programo pri interlingvistiko estos dulingva, en Esperanto kaj la angla. Ĝi inkluzivas:

  • kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
  • lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
  • internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
  • analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
  • kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
  • tradukadon inter la angla kaj Esperanto
  • Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp)

La semestra kotizo estas 3000 PLN (~£550). Vivokostoj en Polujo estas malpli altaj, ol en Britujo, kaj povus esti, ke EAB helpos al vi per subvencio kontraŭ la kotizo, se vi kutime loĝas en Britujo. Kontaktu nin (tim.owen@esperanto.org.uk), se la propono interesos vin, kaj vi deziros diskuti subvenci-eblojn.

Pliajn informojn trovu en la universitata retejo.


Tim

External

Pac-evento in Ieper kun honora loko por Esperanto koincide kun beneluksa kongreso

Mesaĝo ricevita de Piet Glorieux el Belgujo pri pac-evento en Ipro (Ypres) en septembro.


Al la Esperanto-ligoj de Britio, Francio kaj Germanio
 
Saluton samideanoj,
 
Jen unua anonco de, miaopinie, evento kiu ankaŭ povas interesi vin. Faldfolio baldaŭ sekvos.
 
Sabaton la 24a de septembro okazos pac-evento en la, de vi certe konata, urbo Ieper (Ipro). Dum tiu pac-evento Esperanto ricevas honoran lokon en la senco ke ni havos dum du horoj prestiĝan domon je nia dispono en la urbocentro, kiel parto de la programo.
 
La programo, organizita de la solidareckoruso Vamos Pra Lutar, Flandra Esperantoligo kaj du aliaj organizaĵoj kaj kun helpo de la urbo konsistas el jenaj eroj:
14h-16h:    Informado pri Esperanto kun i.a. reta konekto kun s-ro Taeko el Hiroŝimo, japana ĝemelurbo de Ieper
17h-18h:    Disetendado (fare de volontuloj i.a. esperantistoj) de la plej granda pacflago de la mondo sur la Granda Placo de Ieper
18h-19h:    Koncerto de la solidareckoruso Vamos pra Lutar (kiu kantas en diversaj lingvoj i.a. Esperanto) dum kiu ni ankaŭ prezentos la kantojn en Esperanto.
19h30:       Konkluda kanto sub la Menenpoort
20h:           La ĉiutaga, impona Last Post (sub la Menenpoort)
 
La pac-evento estas la kontribuo de la Vamos Pra Lutar al tutmonda Korusfestivalo por la Paco, organizita de la Ligokomitato de UNESKO, kiu grupigas diversajn asociojn kun oficialaj ligoj kun UNESKO kiel ekz. UEA. La instiga okzaĵo estas la 20-jariĝo de la Internacia Jaro de la Paco (2000) sed pro la pandemio ĝi ne povis okazi en 2020. Ĝi okazas ne senkiale proksime al la 21a de septembro, Internacia Tago de la Paco.
 
La projekto uzas Esperanton kiel unu el la laborlingvoj danke al François Lo Jacomo kiu reprezentas UEA en la Ligokomitato. Preskaŭ okdek korusoj de ĉie en la mondo partoprenas. La 17an de septembro en Toloza (Hispanio) okazos festivalo dum kiu spekteblos/aŭdeblos kantojn de ĉiuj korusoj.
 
Mi estas la peranto inter Vamos pra Lutar kaj la centraj organizantoj. Kompreneble mi volus ke Esperanto havu rolon en la pac-evento. La rezulto estas pli bone ol mi atendis, vidu la programon. Koincide kun la pac-evento okazos ankaŭ beneluksa kongreso de vendredo la 23a ĝis dimanĉo la 25a.
 
Mi do aprezus multnombran ĉeeston de (alilingvaj kaj eksterlandaj) esperantistoj por pruvi ke Esperanto funkcias. Mi povas imagi ke ankaŭ turistoj el Britio, Francio kaj Germanio hazarde ĉeestos kaj eble ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. 
 
Do mi volus peti du aferojn de vi:
- Diskonigu jam nun la daton kaj - post ricevado de la faldfolio - varbu aktive por la Beneluksa kongreso kaj/aŭ la pac-evento. Portempaj informoj jam en eventaservo.
- Mi dezirus havi volontulon kiu pretas informi en sia denaska lingvo pri Esperanto.
 
Anticipan dankon pro via kontribuo.
 
Piet

Tim

External

London Esperanto Club launching a new series of its courses

Weekly online Esperanto classes!

Are you thinking of learning and practising Esperanto, the international language? You've come to the right place! The London Esperanto club offers weekly online Esperanto classes from beginners (A1) to advanced (C1) levels. You can read more about these different levels on Wikipedia.

We can also help you prepare for the official Esperanto exam (B1, B2 and C1 levels) which is usually held in June online and in many places in the world including London.

zoom.png
Our online classes take place using Zoom once a week for an hour. Everybody is welcome but please only register if you know you will be able to attend most weeks as the number of participants in each group is limited to around 15 people.
For more information and/or to register, click on the course you are interested in:
Beginners course (A1-A2 level):
This course is based on "Esperanto by Direct Method" by Stano Marček and is divided into two three-month periods (Kurso I & Kurso II). If you're a beginner looking to take your first steps into Esperanto waters or if you've already done a little by yourself, this course is for you.
Grammar sessions (A1-A2 level):
These sessions held by Anna Lowenstein on Saturdays are for students who are still learning Esperanto through Duolingo, Lernu.net or similar websites. Anna focuses on some specific grammar points each week.
Reading course (A2-B1 level):
In this course you will read a book in Esperanto together with a teacher who will explain new words and grammar points along the way.
Post-beginners course (A2-B1 level):
This course is for students who already have the basics under control and want to aim a little higher.
Intermediate course (B1-B2 level):
This course is for students who already have the B1 level. It consists of a lot of reading, writing exercises, listening to texts and conversations.
Advanced course (B2-C1 level):
This course is for students who already have the B2 level. In this course you will read short texts, discuss them and do some grammar exercises.

Writing course (A2-C1 level):
Do you want to improve your writing in Esperanto? This course done by email is for you! Anyone can join as long as you have at least the A2 level. Every week you will be asked to write a short text (between 5 and 10 lines).

Conversation sessions:
The key thing when you learn a language is to start using it with other speakers once you have the basics covered. Don't make the common mistake to think that it's better to wait until you have a higher level. The good thing about Esperanto is that even experienced speakers had to learn it at some point like you're doing just now.

If you already have completed a beginners course, you might want to participate in our conversation sessions.

If you prefer a 1-to-1 conversation with an experienced Esperantist then you should try Ekparolu! It is not a lesson so each 30-mn session is different as it depends on the person you're talking to of course but he/she will adapt to your level as the idea is to help you progress.

(Source)


Tim

External

Skota Kongreso 2022 okazos en Dunfermline

La 117-a Skota Kongreso de Esperanto okazos de la 27-a ĝis la 29-a de majo 2022 en «Hotelo City», 18-20 Bridge Street, Dunfermline, kun ekskurso al St Andrews. La gastparolanto estos Agneau Belanyek, kaj lundon la 30-an de majo eblos ekskursi postkongrese per boato al insulo Inchcolm.

DSCF6074-1024x566.jpg

Detaloj: https://skotlando.org/kongreso-2022


Tim

External

Virtual Replacement For Universala Kongreso

UEA  has announced the Virtuala Kongreso, an 8-day replacement for the cancelled Universala Kongreso, which was set to be held in Belfast. https://vk.esperanto.net/

 

The Virtuala Kongreso is free to members of UEA; it's possible to sign up for membership and the Virtuala Kongreso at the same time on the website, which will prove a cheaper option than paying the normal 50€ participation fee.

182643613_10225655049992970_2455760179408645481_n.jpg


Tim

External

World Congress 2021 in Belfast cancelled

Owing to the pandemic, the World Esperanto Association has announced that the planned World Esperanto Congress to be held in Belfast has been cancelled. In its place, the Virtuala Kongreso held in 2020 will make its return.

UEA are offering refunds to people who signed up for Belfast, minus a 15€ administration fee.

Details in Esperanto: https://uea.org/gk/947


Tim

External

Alvoko al helpantoj por la junulara programo de UK 2021

Helpantoj estas serĉataj por la junulara programo de la Universala Kongreso de Esperanto (17-24 julio, Belfasto).

Kio devas ekzisti por junuloj en UK? Vi certe jam havas ideon!

Ĉu esplorado de la Belfastaj murpentraĵoj? Ĉu gaela futbalo aŭ glacihokeo? Ĉu diverslingva muziko aŭ talentkonkurso? Ĉu kvizoj, ludoj, gemuta gufujo? Aŭ eble ekskursaj tagoj tra la nordatlantikaj insuloj? (surlokaj aŭ virtualaj, depende de la sanitara situacio)

Eblas helpi diversnivele, interalie pri propono de programeroj, vizitigado, varbado, mastrumado de komunikilaj kanaloj kaj tekniko…

Se vi ŝatus helpi realigi la junularan programon de la ĉijara UK, aliĝu al la Telegrama grupo Helpantoj Junulara Programo UK 2021.

(Fonto: https://skotlando.org/archives/1276)


Tim

External

Interkultura Novelo-Konkurso (INK): “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estas konkurso organizata de Akademio Literatura de Esperanto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio, celanta instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj…

La temo de la konkurso estis voĉdonita rete: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Aŭtoroj estas nun invitataj verki novelojn pri ĉi tiu temo kaj
sendi ilin per reta formularo antaŭ la 20-a de junio 2021.

Pensu: la nova koronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Per ĉi tiu temo, vi povas trovi inspiron por skribi fikcian rakonton
okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?)

La tekstoj havos maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Poste, interkultura ĵurio taksos la novelojn kaj anoncos gajnintojn dum la 107a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo, somere 2022. La aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 500, 300 kaj 200 eŭroj, respektive. Finalistajn novelojn oni povos legi en rete publikigota novelaro.

Ĉu vi ŝatas literaturon, novelojn, novelkonkursojn, INK-on? Ni volas aŭdi pri vi!

https://www.akademio-literatura.org/ink


Tim

External

Unua kunveno de MJS okazos en la reto

Manuela Burghelea, kunfondinto de Movado Junulara Skota, invitas vin ĉeesti ĝian unuan renkontiĝon, okazontan januarfine:

Quote

Ni invitas ĉiujn mojosulojn partopreni en la fondiĝa renkontiĝo de Movado Junulara Skota vendredon, la 29-an de januaro 2021, 19.30-21.30 (UTC/Edinburga tempo).

Ni samtempe festos internacian eventon, invitante ĉiujn al Burns-nokto, kiu estas tradicia celebrado de la vivo kaj verko de la skota nacia bardo, Robbie Burns (https://eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Burns). Li staras apud Zamenhof en la supra bildo ĉar per siaj idearoj ili ambaŭ estas samideanoj. Kiel en aliaj internaciaj vesperoj de Esperantujo, vi estos tre bonvena montri viajn talentojn. Certe, homoj povos kanti aŭ laŭtlegi Esperante, skote, angle, aŭ alilingve.

Ni ankaŭ profitos la renkontiĝon por diskuti pri la estonteco de la Esperanta junularmovado en la insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale, ne nur en Skotlando. Memoru ke, se la pandemio permesos, la 106-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Belfasto dum unu semajno en julio ĉi-jare. Ni proponas plivivigi nian junularmovadon antaŭ tio, do helpu nin! Aliĝu al nia Telegrama grupo aŭ mesaĝu nin por informoj. 

Por aliri nian virtualan renkontiĝejon, alklaku la ligilon: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo

La pasvorto estas la nomo de nia kara komuna lingvo per minusklaj literoj.

Ni konsilas ke vi partoprenu la renkontiĝon per komputilo, por pli bone vidi la babilejon. Vi povas moviĝi tra la virtuala ĉambro per la sagetoj de via komputilo. Kiel en reala renkontiĝo, se vi estas proksime de aliaj homoj, vi povas babili kun ili.  

Ni atendas vin la 29-an de januaro!

 


Tim

External

UEA serĉas kas-revizoron

Venis informoj de la Ĝenerala Direktoro de UEA, Martin Schäffer, ke UEA serĉas kas-revizoron. Ĉu vi povus helpi?

Quote

Ĝis 2018, UEA havis eksteran revizoron, kiu vizitis la Centra Oficejon, kontrolis la bilancon, spezokonton, demandis kaj iom rigardis unuopajn kvitancojn. Ĉiuj provoj, trovi novan eksteran revizoron, ĝis nun estis senrezultaj. Hodiaŭ mi do turnas min al vi, por peti vian helpon. Ĉu vi eventuale interne de la Landa Asocio havas personon, kiu povus helpi? La tasko bezonas fidindecon kaj spertojn sur la kampo. Ne nepre devas temi pri profesia revizoro. 

Veno al Roterdamo ne estas nepra, speciale en la nuna momento. 

UEA havas buĝeton por repagi kostojn kaj pagi iun honorarion. 

Ideojn, sinproponojn, demandojn bonvolu sendi al mi (Martin Schäffer: direktoro@co.uea.org) aŭ al la Ĝenerala Sekretario de UEA (Aleks Kadar: alekska@gmail.com).

 


Tim

External

Fondiĝas MJS: Movado Junulara Skota

Estimataj samideanoj,

Feliĉajn jarfinajn festojn al vi.

Ni, Movado Junulara Skota, ŝatus anonci al vi ke ni nun fondiĝas kiel neformala asocio. Oni ne devas esti skoto aŭ loĝi en Skotlando por partopreni. Fakte ni esperas plivivigi la junularan Esperanto-movadon pli vaste en ĉi tiuj insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale. Ne ekzistas specifa maksimuma aĝo por niaj aliĝintoj. Oni devas mem decidi ĉu oni estas juna aŭ ne.

Ni havas Telegraman grupon por babili. Nia unua renkontiĝo estos reta festo de la poezio de Robbie Burns fine de januaro. Ni ankaŭ baldaŭ havos anglalingvan prelegon de doktora studento ĉe la Universitato de Dundee pri la Esperanto-verkisto Arthur Dawson Foote. Cetere, ni intencas helpi en la organizado de la junulara programo de la Universala Kongreso de Belfasto.

Trovu nin en Telegramo aŭ, se vi preferus, kontaktu nin per retmesaĝo.

Varman saluton,

la iniciantoj de Movado Junulara Skota,

Manuela Burghelea (Komisiito de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri Universitata Agado). De la reĝlando de Fife. mb441@st-andrews.ac.uk

Peter Cleaves (Sekretario de protokolo de la Esperanto-Asocio de Skotlando). De Edinburgo. petercleaves1@gmail.com

Johnnie Gallacher (Komitatano de la Esperanto-Asocio de Skotlando kaj Esperanto-volontulo ĉe E@I). De la Altlandoj. j6525wg@gmx.com


Tim

External

Monato: 40 jaroj serĉeblaj

La sendependa gazeto Monato, kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj, lastatempe festis sian 40-an datrevenon. Nun eblas legi kaj traserĉi 40 jarojn da numeroj, post heroa laborego de Roland Rotsaert kaj Ivan Garcia.

Ĉiu jarkolekto estas konsultebla por nunaj abonantoj. Ne-abonantoj povas vidi ĉiun ĝis 2019.

Viziti la arkivon | Abonarifo | Abonilo


Tim

External

Monato: Premio Paul Gubbins por Nova Talento

Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝataj ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premioj de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de MONATO.

Povas partopreni ĉiu persono, kiu bone regas Esperanton kaj kiu ne verkis por MONATO en la lastaj kvin jaroj.

premio-ppg-alta.jpg

Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 500 kaj maksimume 2500 vortoj al nova_talento@monato.be

La temoj, inter kiuj la kandidatoj povas elekti, estas:

  • La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia lando aŭ regiono
  • Ekonomio
  • Komputado
  • Scienco
  • Medio kaj ekologio
  • Lingvo

La redaktoroj decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj partoprenantaj en la konkurso aperos en
MONATO. El tiuj la ĵurio, konsistanta el redaktoroj de MONATO kaj eksteruloj, elektos ĉiujare la dek plej bonajn kaj atribuos al ilia
aŭtoro la premiojn.

(La kompleta regularo de la konkurso)


Tim

External

Montrealo 2020: Dua Bulteno

Aperis la Dua Bulteno por la 105-a UK en Montrealo, okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto, kaj eblas jam mendi ĉiujn servojn rilate la UK-on: loĝadon, ekskursojn, matenmanĝojn kaj bankedon!

105-a Universala Kongreso de Esperanto – Montrealo 2020

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la UK, atentu, ke la dua plej favorpreza aliĝperiodo finiĝos la 31-an de marto. Eblas facila aliĝi rete per la aliĝilo. Pli da informoj troviĝas ĉe la kongresa paĝo de UEA.


Tim

External

12-week Esperanto course at the University of Liverpool

Are you in the North West/Merseyside/Lancashire region and interested in learning Esperanto? The University of Liverpool has something for you!

Starting on February 5, there will be a course led by Jessica Iubini-Hampton on Wednesday evenings from 7 until 8.30 for 12 weeks, plus an Esperanto-themed tour on May 2.

To find out more information and enrol, visit the course's booking page.


Tim

External

Alvoko: 'Esperanto kaj skota identeco'

Ni ricevis la sekvan peton de Race MoChridhe el Usono, kiu serĉas kontribuantojn al eventuala libro pri la rilato de Esperanto kaj skota identeco.

La alvoko prezentas ekzemplajn proponojn pri eventualaj temoj por ĉapitroj en la libro, inkluzive de La rolo de la Skota Skolo kaj aliaj skotaj aŭtoroj kaj aktivuloj en la formado de la Esperanta literaturo kiel elemento de monda kulturo kaj Teorie kaj historie informitaj pripensoj pri la estonteco de Esperanto en Skotlando kaj de skotaj verkistoj kaj aktivuloj en la Esperanto-movado.

Eblas kontakti sinjoron MoChridie ĉe racemochridhe@gmail.com.

Quote

Karaj samideanoj,

Mi estas akademia bibliotekisto kaj esperantisto en Usono. Mi ricevintas intereson de eldonisto por redaktita kolekto temanta pri la rilato de Esperanto kaj skota identeco, por kiu mi nun serĉas kontribuantojn por verki ĉapitrojn. Mi estus tre dankema, se vi povus dividi la alvokon por kontribuantoj kun via membraro, kaj ankaŭ por iuj ajn rekomendoj, kiujn vi eble povus doni al mi de aliaj individuoj aŭ organizoj kun kiuj mi devas dividi ĝin.

Amikege,

Race MoChridhe

 


Tim

External

Skota Kongreso 2020: Inverness

This event has been cancelled because of the coronavirus crisis | Tiu ĉi aranĝo estas nuligita pro la koronvirusa krizo.

Eblas aĉeti vian lokon ĉe la venonta Skota Kongreso pere de nia retejo. Ĝi okazos en Inverness de la 29-a ĝis la 31-a de majo.

Trovi pli da informoj en la kongresa retejo | Mendi vian lokon

***

It's possible to sign up for the 115th Scottish Esperanto Congress via our website. It takes place in Inverness from the 29th to the 31st of May.

Find more details in the congress website | Book your place


Tim

External

'Mia Asocio, Mia Urbo': internacia konkurso kun premioj

Ĉina Radio Internacia kaj la Universala Esperanto-Asocio lanĉis konkurson Mia Asocio, Mia Urbo. La celo estas diskonigi Esperanto-asociojn kaj prezenti lokajn kulturaĵojn per filmetoj. La plej bonaj filmetoj ricevos premiojn, inkluzive de repago de vojaĝkostoj al Montrealo por la Universala Kongreso en 2020!

Plenaj detaloj troviĝas ĉi tie. Atentu, ke la limdato estas la 30-a de novembro 2019.


Tim

External

UK comes to Belfast in 2021

Edit from 26/04/2021: The event has been cancelled because of the pandemic.

We're very happy to share the information that the Universala Kongreso de Esperanto will be coming to our country in 2021!

The venue will be Queen’s University, Belfast with the UK running from July 17 to 24!

We're two years (and two UKs) away from the event so there isn't currently anything else to report. Keep the date free in your diaries and stay tuned for more!


Tim

External

Wesele/Wedding: a cabaret with Esperanto

How often do you get to see a one-woman comedy cabaret featuring Esperanto? Thanks to Margot Przymierska, you now can! Wesele/ Wedding is an immersive cabaret about the last Polish-English wedding before the borders close, told by a real life Polish wedding emcee from Białystok,  the birthplace of Ludoviko Zamenhof... who happens to feature in the show.

This collage of integration stories, raunchy wedding rituals and disco polo sing-alongs, peppered with Polish and Esperanto, dismantles (or perpetuates?) the East European stereotypes and asks whether popular culture can bring people together. The show is supported by the Arts Council England, Polish Cultural Institute and UCL Festival of Culture.

You can see the show on the following dates:

Friday 7 June, 7.30pm: Rich Mix, London
Sat 6 July at Blackfriars Theatre, Boston
Fri 19, Sat 20 July at Bedford Fringe

Some of our friends have already seen it. They seem to have enjoyed themselves!

 


Tim

External

PhD Studentship in Social Anthropology & Modern History, Scotland

The University of St Andrews is inviting candidacies for a PhD studentship as part of its project “Esperanto 4.0: Millennials and the global Esperanto movement in historical and anthropological perspective”.

The deadline for applications is May 25, 2019. Details are here.


Tim

External

EKO 2019-01

Al: Landaj kaj Fakaj Asocioj

Jen la nova vesto por la EKO-komunikoj.
===========================
2019-01 sendita el Budapeŝto la 20an de januaro   

Al: Landaj Sekcioj ,j Komitatanoj kaj aktivuloj de ILEI. Landaj  Asocioj de UEA, Fakaj  Asocioj,  la  Komitato, de UEA, TEJO, plia llistoj kaj unuopuloj.

-------------

Praktika helpo por novaj novaj adeptoj

“Fine la nova retejo estas preta kaj publike videbla. Jen ĝi: https://uea.facila.org/. Aperos artikolo pri ĝi en la februara numero de la revuo Esperanto de UEA..” Ĝi nun subiras lastajn kontrolojn kun ebloj por reagoj kaj komentoj.

Plie skribas la iniciatinto Anna Lŏwenbstein: “Mia celo estas aperigi en ĝi 2-3 novajn artikolojn ĉiusemajne. Mi jam havas plurajn pretajn aferojn pri Baldur Ragnarsson (artikolo, poemo kaj filmeto), kiujn mi aperigos tre baldaŭ. Bonvolu laŭeble informi pri ĝi per gazetara komuniko, ankaŭ al viaj propraj naciaj revuoj, al lernantoj, kaj en aliaj rondoj, kie la novaĵo povus esti interesa.”

-----------

Sciu tion, kion faris ILEI tra la antaŭaj tri monatoj

De jaroj la prezidanto kaj sekretario (kaj la estraro) de nia instruista ligo pretigas kvar raportojn jare, kaj jam alvenis tiu pri la lastaj tri monatoj de 2018. Trovu tion en alkroĉaĵo. Tra 2019 la Ligo festas la 70-jariĝon de la Ligo. Ilia estraro rekontiĝas ĉu fizike ĉu retvoĉe fine de januaro en Svislando

--------------

Ruando - Nekonata Asocio funckcias en la kulisoj!

Granda suprprizo al ILEI kaj UEA estis la informo pri komplete nekonata landa asocio, kiu en 2018 okazigis kunsidon kaj elektis novan estraron. Temas pri lando en Afriko, najbare al Burundo kaj la DR Kongo – Ruando. Jen la enhavo de ĝia nuna estraro:

SAHINKUYE UWIZEYIMANA Deo: Laulegha Reprezentanto: Tel. (+250) xxx,

MWAMBALE MATANYA David: Ĝenerala Sekretario : Tel. +(250) xxx,

KANGABE Albertine: Kasistino: Tel. (+250) xxx

MURAGEJIMANA Marie: Vic-kasistino

BANDEMA Tamba Jean: Ĝenerala konsilisto: Tel. (+250) xxx

UWIZEYIMANA Gedeon: Unua Konsilisto: Tel. (+250) xxx

Robert TEGANYA: Dua Konsilisto: Tel. (+250) xxx

Daniel Buzombo: komisiita pri publikaj rilatoj

Bonane MUNANGA: Komisiita pri Junularo kulturo: Tel. (+250) xxx:

Maria, komisiita pri virinaferoj: Tel(+250) xxx

------------------------

La sekva israela kongreso - aprile

Malaltiĝis la loĝkosto por la 20-a Israela Kongreso kaj MONA-kunveno en aprilo. Bv. aliĝi ĉe http://esperanto.org.il/ik20-mona.html. La nova numero de Israela E-isto, kiun vi povos senpage elŝuti ĉe http://esperanto.org.il/dosieroj/IE166.pdf.

Abonantoj ricevos la paperan version post ĉ. monato. En ĝi vi trovos i.a. raportojn pri  i.a. la 19-a Israela Kongreso en Akko, la UK en Lisbono, kaj la Itala Kongreso. Tiu ĉi estas la unua n-ro de la nova redaktoro, Mikaelo Lineckij, ni deziru al li sukceson kaj kunlaboron viaflanke (sendu artikolojn:). Mi redaktis la bultenon dum 11 jaroj kaj produktis 18 numerojn, kiuj estas videblaj che http://esperanto.org.il/ie.html.

Amri Wandel, Prezidanto de ELI

-------------------------

Valora faka agado inter medicinistoj

Eblas verki medicinan aŭ farmacian disertacion en Esperanto kadre de la UMEA, kiu tiucele kunlaboras kun la Jagielona Universitato en Krakovo, Pollando. Se vi estas kvalifikita kaj pripensas fari ĝin, aŭ konas interesitajn gestudentojn el la medicinaj aŭ farmaciaj fakultatoj en viaj landoj, bv. peti ilin kontakti nin. Estus pionira laboro, ĉar laŭ nia scio medicina aŭ farmacia disertacio ĝis nun ne estis verkita kaj akceptita.

Christoph Klawe, Prezidanto de la UMEA

----------------------

Nova eŭropa bulteno

.Legu: http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

1.. Novjare

2.. 86-a Itala Kongreso de Esperanto

3.. Poliglotoj konferencis en Ljubljana

4.. Vytenis Andriukaitis subtenas la 55-an BET

5.. Sukcesa E-informado en la lernejoj de Nowy Sacz

6. Kurso en la plej granda universitato de 6.Hispanio 

7.. Zamenhoftago prifestata – Vieno – Zagrebo – Maribor

8.. Grabda vortaro aperis en Litovio

9.. La venonta hispana kongreso

La redaktoro Z Tišljar – Pajo

-------------------------------------

UEA daŭre aktivas en Novjorko

La januara informilo de la oficejo de Universala Esperanto-Asocio che UN estas alkroĉita. La informilo traktas du novaĵerojn:  UEA kaj Unesko kaj la mesaĝo de UEA okaze de la 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj .

===================

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <
https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.

ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, volapukistoj ktp.

SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Respondecoj: instruado, Jaro de la Lernanto, revuo Esperanto, Mezoriento kaj Norda Afriko, rilatoj kun LA, FA, Fondajo Canuto.

Atingoj etaj, sed konkretaj

Tim

External

UEA: ŝanĝo de membro-kategorioj en 2019

Niaj aliĝintaj landaj asocioj estas la plej gravaj fontoj de novaj individuaj membroj de nia Asocio. Ju pli da tiaj membroj ni havas, des pli bone UEA povas reprezenti la tutmondan esperantistaron.

Kaj ne temas pri ordinara jaro. En Lisbono la Komitato reformis nian membrosistemon, tiel ke ekde la venonta jaro la kategorioj “Membro kun Gvidlibro” kaj “Membro kun Jarlibro” anstataŭiĝas per la nova kategorio “Baza Membro”.

Fariĝi “baza membro” de UEA estas maniero montri sian solidarecon kun la mondvasta komunumo de esperantistoj. La kotizoj por baza membreco estas ligitaj al la relativa riĉecnivelo de la diversaj landoj, ekde nur 2 eŭroj en la plej malriĉaj landoj ĝis 44 eŭroj en la plej riĉaj. Ĉiu esperantisto, kiu aliĝas laŭ la plej alta tarifo, samtempe subtenas la membriĝon de homoj kun multege malpli da rimedoj. Tiu sistemo celas esti pli justa kaj inkluziva.

Plia novaĵo estas la rabatoj por junuloj. Ĝis la aĝo de 19 jaroj, homoj povas aliĝi je nur kvarono de la kutima kotizo (t.e. 11 eŭroj en la plej riĉaj landoj). Inter la aĝoj 20 kaj 25, la kotizo estas duono de la kutima. Ni tre esperas, ke vi helpos nin diskonigi tiujn rabatojn inter la junaj esperantistoj en via lando.

La diferencaj kategorioj

Bazaj membroj ricevas ĉiujn servojn kaj rajtojn de membreco, inkluzive de rabato por la Universala Kongreso. La informoj en Jarlibro estos alireblaj elektronike per la nova reta membrospaco de UEA, al kiu iom post iom aldoniĝos novaj funkcioj. Papera eldono de la Jarlibro estos daŭre mendebla, kontraŭ aldona pago.

La kategorio Membro-Abonanto restas pli-malpli senŝanĝa. La kotizo estas tiu de Baza Membro plus 30 eŭroj por ricevi la paperan eldonon de la revuo Esperanto. La reta eldono estos legebla por ĉiuj membroj.

Ankoraŭ eblas fariĝi Dumviva Membro de UEA. Ekde la nova jaro la kotizo por tio egalas al 30-oblo de la koncerna jarkotizo (de Baza Membro aŭ de Membro-Abonanto). Ĝis la fino de 2018, oni ankoraŭ povas fariĝi Dumviva Membro je la malnovaj tarifoj (25-oblo).

Kial membriĝi

La kialoj fariĝi individua membro de UEA restas la samaj. Ne temas nur pri la konkretaj servoj, kiujn oni ricevas kiel membro. Temas pri tio, ke UEA estas la sola Esperanto-asocio malfermita al esperantistoj en ĉiuj landoj, ĉiuj tendencoj, ĉiuj vivsituacioj. Nia Asocio estas konkretigo de la vizio de D-ro Zamenhof, pri mondo en kiu homoj renkontiĝas, amikiĝas, kunvivas kaj kunlaboras kun homoj. Eĉ en la plej riĉaj landoj, la kosto de baza membreco estas malpli ol unu eŭro semajne. Tio estas malgranda investo en granda idealo.

Niaj landaj asocioj estas kolonoj de nia Asocio, videblaj pruvoj de nia tutmondeco. Bonvolu helpi nin montri tion ankaŭ per la kreskigo de nia individua membraro! Eĉ 10%-a kresko en via lando estos bela indiko pri la solidareco de viaj samlandanoj kun aliaj samideanoj tra la terglobo.

Elkore, bondezire,

Mark Fettes

Prezidanto de UEA


Tim

External

Machine Intelligence recruitment team seeks Esperanto speakers

Global Services for Machine Intelligence (GSMI) at Lionbridge is looking for people who speak Esperanto to C1 level or above to participate in a short, paid task, which will assist in the development of speech recognition technology for Esperanto.

The task does not require any specific or previous experience besides an appropriately high level of Esperanto. You will see sentences or part of sentences in Esperanto and will need to record your voice while you read them aloud. Correspondence with the company will be in English.

The tasks can be done easily from home and so Lionbridge are happy to welcome participants from anywhere in the world. You are required to have either an Android phone or Android tablet, or to use any computer with Chrome browser, an internet connection, and a quiet space to make your recordings. Unfortunately, they can't work with an iOS device.

Here are all the project details to get you started:

  • Participants must be aged 18+
  • The duration of the task is approximately 1 Hour.
  • Rate: 40 USD after completing the entire task.
  • The payment will be made by PayPal or Direct Bank Transfer via XendPay.

There is a form here for you to register your details.

Once the registration form has been completed and you have qualified to participate, Lionbridge's production team will contact you with additional details and instructions.


Tim

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.