Jump to content
Tim
 Share


Alvoko kontribui al la jubilea Germana Esperanto-Kongreso

Ni ricevis informojn el Germanujo, ke en 2023 niaj kolegoj festos sian centan kongreson ... kaj ili invitas alilandojn kontribui al la programo! Jen la mesaĝo ricevita:

La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...).

Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023.

Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli.

Kaj mi petas vin diskonigi informojn pri nia kongreso en via lando.

Mi tre ĝojus revidi iujn el viaj samlandanoj en la kongreso.

 Share


User Feedback

Recommended Comments

Mi estus volonte kontribuinta kaj partopreninta, sed la kongreso kolizios kun feri-tago en Britujo, kaj mi jam aranĝis esti eksterlande dum la koncerna semajnfino.

Ĉu al iu alia la propono allogas? Se jes, jen la kontakt-detaloj

Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.