ENHAVO n-ro 31> ● Eŭropo ● Greziljono ● IKEF ● Italio ● Ekzamenoj
< junio 4
Eŭropa Kongreso 2024 okazos en Strasburgo
Okazos de la 8-a ĝis la 13-a de majo 2024 (Francio - Strasbourg). Delonge ne okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto: Strasburgo invitas ĝin !
Eventa Servo (SMG: sed malfacilas malkovri kiel atingi 2024! Iru suben, ĉe la sekvaj paĝoj, klaku plurfoje sur ‘Sekva’ ĝis vi fine atingis la celatan jaron.)
Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) decidis kune kongresi en 2024 en Strasburgo. Antaŭaj komunaj kongresoj okazis en Germanio en Kaiserslautern en 2010 kaj Zweibrücken en 2018.
Sed ĉar Strasburgo estas ankaŭ unu el la ĉefurboj de Eŭropaj instancoj, ni decidis pligrandigi la kongreson invitante aliajn landajn asociojn de Eŭropo, por ke estu vera Eŭropa Kongreso! La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) jam anoncis sian aprobon kaj subtenon.
La datoj estas interkonsentitaj: de merkredo la 8-a ĝis dimanĉo la 12-a de majo 2024, kaj tuttaga ekskurso okazos en Colmar la 13-an de majo. Tiuj datoj inkluzivante la 9-an de majo kiu estas la Tago de Eŭropo kaj ferio en diversaj landoj pro tio, kaj pro la fakto ke, en 2024, estos ankaŭ tago de la ĉielira festo.
La kulturcentro Greziljono invitas somere kaj poste
Kastelo Greziljono atendas vian viziton en julio kaj aŭgusto, kiel lernanto aŭ aktivulo:
2022-julio-11/21 -- 6-a Maratona Esperanto-kursaro kun Paweł Fischer-Kotowski, Alex Humet, Andrea Bertrand
2022-julio-11/21 -- Internacia Eo-Konferenco pri variaj temoj kaj la ekzamenoj de ILEI -- gresillon.org/s3
2022-aŭgusto-16/25 -- 12-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kun Jean-Luc, Nicky, Larisa, Bert -- gresillon.org/s4 Sammonate ankaŭ logas:
2022-julio-02/03 2-a Festivalo NATURist’ (kun Esperanto-kurso) organizata per FestiNATUR’
2022-julio-04/08 3-a Verda Naturisma Semajno kun INOE -- gresillon.org/s1
2022-julio-25/aŭg-04 8-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve) -- gresillon.org/s2
2022-okt-12/16 Staĝo NaturArto kun Nathalie Rigault
2022-okt-14/16 Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj kun Célia Kameneff kaj Philippe Colleu
2022-okt-17/24 BEMI-Semajno de esperantlingvaj biciklistoj kun Olivier Buisson
2022-okt-18/23 Ĥora (korusa) renkonto de Interkant kun Zdravka Bojĉeva
2022-okt-24 / nov-03 11a AŬTUNE, la Esperanto-ferioj kun Anna Löwenstein
BONVENON EN VIA ESPERANTO-KASTELO!
Aliĝi du monatojn antaŭe por profiti rabaton.
Niaj komercistoj atentas sian historion
IKEF lastatempe pretigis mirindan kaj ampleksan resumon pri la historio de la financa kaj komerca faka asocio aliĝinta al UEA. Ni alkroĉas ĝin en la formato PDF. Ĉi tio servas kiel modelo por aliaj fakaj asocioj! ILEI konservis multon el sia historio en la liga retejo (ekde 1950 en Finnlando), sed indus el tio krei ion similan. IFEF ja dokumentas sian historion. Aliaj sekvu la ekzemplon!
Itala Kongreso aŭdos pri la Akademio
La kongresa programo riĉiĝas ĉiun tagon per nova kontribuo. Hodiaŭ mi informas vin ke la honora gasto, kiu oficiale prelegos dum la inaŭguro, estos d-ro François Lo Jacomo, el Parizo. Li estas sekretario de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la fondaĵo Grésillon kaj oficiala reprezentanto de UEA ĉe la pariza ĉefsidejo de Unesko. Ne lasu lin sola, vizitu la paĝaron
https://kongreso.esperanto.it/
kompilu la aliĝilon, pagu la kotizon. Ni atendas vin kun pliaj surprizoj. Ekzemple…
Pli facila eniro, pli facila rondiro
Junio alportis du gravajn informojn por la partoprenontoj de la itala kongreso.
1. Ekde hodiaŭ oni ne plu devas montri la "verdan ateston " green card” do vi povas pli trankvile eniri la landon.
2. La urbo Brescia eldonos specialan semajnan abonkarton por ĉiuj urbaj publikaj transportiloj (busoj kaj metro-linio), tiel ke ĉiuj povas vojaĝi tutan semajnon kontraŭ nur 10,00 (dek) eŭroj. Kaj ne nur: sur la karto estos presita esperantlingva bonveniga frazo por ĉiuj uzantoj.
Bonvolu do antaŭmendi ĝin skribante al kongreso@esperanto.it, vi povos pagi ĉe alveno.
Ambaŭ eroj: Michela Lipari nome de lkk
UK vokas
Je la 20a de majo 2022 al la 107a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-somere en Montrealo, aliĝis 552 personoj el 52 landoj, plej multe el Usono – 104 personoj. Por la landoj kun plej multaj aliĝintoj: vidu en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2022/05/
Ekzamenaj ebloj proksimiĝas!
La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj.
Titolo: Proksimas la datoj de la retaj KER-ekzamenoj
Kategorio: Laste ĉe edukado
Jen teksta kaj filma raporto pri la plej freŝaj novaĵoj pri la KER-ekzamenoj. En la sekva monato eblos trapasi KER-ekzamenojn en niveloj C1, B2 kaj B1 rete, el via hejmo. Baldaŭ finiĝos la aliĝperiodo. Ne mistrafu la premieron, ĉar rete eblos ekzameniĝi nur unufoje jare, kaj tiu okazo estos nun, en junio!
Legu pli ĉe la paĝo: https://edukado.net/
Atendas vian viziton la redaktoro de edukado.net
Plia kurso por komencantoj en Germanio
Nomo: Esperantokurso por komencantoj (Tesi 1)
Gvidantonomo: Gunter Neue
Tipo: Nova movada kurso
Loko: Nürnberg, Germanio
Aldoninto: Drakfauxko
Aminda el Madagaskaro
Krom la kutimaj novaĵoj de la kuranta monato, la ELSENDO N°120 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi historion de la ĉefministra palaco Andafiavaratra, kie decidiĝis ne nur la aferoj de la reĝlando de la centra altebenaĵo sed ankaŭ tiu de la tuta lando. Artikolo pri turismo kune alkondukas nin al la feria urbeto Ambila Lemaitso en la oriento de Malagasio. Por vi, kiuj interesiĝas pri la malagasa lingvo, nia podkasto provizas vin per lecioneton pri la nuna loka vintro. Kaj vi povas aprezi ankaŭ iun kanton de Jonny M. meze de nia elsendo. Ĝuu la aŭskultadon de nia maja programo kaj ne forgesu sekvi la venontajn.
Portugalaj posteĥoj
103-a UK - LISBONO 2018 - FRAGMENTO XXXII – Intervjuo kun Marko Konijnenberg - MPEG2 - CYRUSGOFRE.
Realiĝis: Ciro Gomes de Freitas
Daŭras: Du minutojn kaj dek sekundojn.
Jutube: https://youtu.be/
Kromaj bildoj: Interreto libera kaj esperantistoj.
Revizio: Jair Salles, Emílio Cid kaj Amarílio Carvalho.
ALTE la celo – niaj herooj preparas sin
Kunlaborantoj pri la evoluigo de la nivelo C2 de la ekzamenoj de KER, en kiu kunlaboras UEA kaj tiuj aktivuloj el ILEI-rondoj. Ilona Koutny, Katalin Kovats kaj Zsofia Kóródy – ĉiuj ‘filinoj’ de István Szerdáhelyi) pretigos proponon por la konferenco de ALTE – la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo. La konferenco okazos septembre en Madrido.
La prezentonto povas esti Zsófia Kóródy, kiu de jaroj reprezentas la movadon ene de ALTE.
Ilona Koutny aldone informas: ‘Mi mem prelegos fine de junio dum la monda kongreso de FIPLV (Fédération internationale de professeurs des langues vivantes, de la internacia federacio de instruistoj de fremdaj lingvoj), kiu okazos en Varsovio. Mia titolo: Developing intercultural competence through an intercultural language’ (Evoluigo de interkulturaj kapabloj per interkultura lingvo). Tie mi jam prezentos ankaŭ la magistrajn studojn, kiuj startos en la studjaro 2022/23.
Cetere, mi daŭre atendas vian helpon trovi junajn kandidatojn ke tiuj unikaj magistraj studoj estu vere internaciaj. La kerno de la grupo estos la ĉinaj gestudentoj el Zaozhuang. Informoj:
http://interl.home.amu.edu.pl/
Oficiala Universitata kurso en Turkio
Ĉe Burdur Mehmet Âkif Ersoy-Universitato okazas Esperanto-lingvokurso nome "Esperanto Dili" kiel oficiala registrita universitata kurso elektebla de studentoj el diversaj fakultatoj. La kurson gvidas la universitata matematika instruisto Utku Gürdal. Al la kurso aliĝis 15 studentoj.
https://edukado.net/kursejo?
========= vortoj: 1100 =========
Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/
ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj ktp.
SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.
Atingoj etaj, sed konkretaj
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now