... de esperantistoj (almenaŭ meznivelaj), kiuj denaske parolas la anglan. Jen lia peto.
///
Estimataj gesinjoroj,
mi skribas al vi kaj al la Esperanto Asocio de Britio, ĉar mi estas doktoriĝanta studento en la Universitato de Frankfurt am Main (Germanio) kaj la temo de mia doktoriĝa tezo estas la uzo de certa gramatikaĵo en Esperanto fare de Esperanto-parolantoj de meza kaj alta nivelo.
Mi serĉas partoprenantojn por mia studo, kiuj parolas interalie la anglan kiel denaskan lingvon kaj mi volis demandi vin, ĉu estus eble disvastigi la ligilon al mia studo inter la anoj de la Esperanto Asocio de Britio?
La daŭro de la partopreno estos ĉirkaŭ 30 aŭ 40 minutoj. La studo estas interrete farebla (kaj farenda) per komputilo (Windows/Mac).
La studo konsistas el tri partoj:
- 1-e estas demandaro pri kelkaj personaj informoj, Esperanta lingvoscio kaj lingvouzo
- 2-e estas mallonga teksto por kompletigi frazojn
- 3-e estas gramatika juĝtesto, kie oni ĉiam legas du frazojn kaj devas decidi je skalo de 1-7 (malbona - bona) kiom bonaj (kongruaj) oni trovas la frazojn.
Se vi havas demandojn bonvolu skribi al mi. La rezultoj de la studo estos memkompreneble anonimigitaj.
Tie ĉi estas la ligilo al mia studo en kazo ke vi konsentas antaŭenigi ĝin aŭ se vi konsentas partopreni mem.
Ĉiukaze, mi multe dankas vin por esti okupinta vian tempon.
Kun koraj salutoj,
Daniel Weingärtner

Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now