La ekzamenoj de KER revenis kaj invitas vin
La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe Novaĵoj.
Titolo: Informiĝu kaj aliĝu al la retaj ekzamenoj
Kategorio: Laste ĉe edukado
Ni informas ĉiujn interesiĝantojn pri la retaj ekzamenoj, okazontaj en junio kaj julio, ke la aliĝiloj estas malfermitaj.La organizantoj petas ĉiujn atente legi la teknikajn postulojn antaŭ ol aliĝi al la ekzamenoj. En la sekvaj du semajnoj estos pluraj zoom-sesioj, kie Katalin Kovats klarigos pri la teknikaĵoj, ekzamenaj proceduroj kaj aliaj sciendaĵoj, rilate la ekzamenojn. Legu la pli detalajn informojn kaj vidu la datojn de la renkontiĝoj ĉe https://edukado.net/
La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis du novaj eroj ĉe la Kursejo.
Nomo: Paroligaj kursoj kun www.edukado.net (B1-C1)
Gvidantonomo: Sylvain Lelarge
Loko: Montrealo, Kanado.
Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: https://edukado.net/
Nomo: Paroligaj kursoj kun www.edukado.net (A1-A2)
Gvidantonomo: Katalin Kovats
Loko: Montrealo, Kanado
Aldoninto de ambaŭ: Katalin
Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: https://edukado.net/
Revuo ‘Kosmos’ aperis; kunveno en Danlando
Jen nova numero de eo-Kosmos, n-ro 2, 2021
REVUO de MARTINUS-INSTITUTO, DANIO. - Bonvolu !
Vi ricevas la tekston en du formatoj, PDF kaj ePUB
Inter sabatoj la 30-a de julio kaj 6-a de aǔgusto 2022 la Esperanto-semajno en Klint okazos paralele kun dana, sveda, angla kaj germana kursoj en internacia etoso. Matene estos lingva instruado pri la internacia lingvo Esperanto, posttagmeze estos konversacia rondo. En la vespero estos interpretata prelego aŭ distra programo, estos ankaŭ teo kaj kukoj en la restoracio Terrassen. Bonvenon al la Martinus-Centro, Klint!. Skribu al info@martinus.dk
Ole Therkelsen
La Norvega revuo fidele aperadas
Aperis numero 2022/2 de tiu organo de la norvega Landa Asocio de UEA (NEL), kiun mi de jaroj fizike ricevas kaj dankas! La revuo estas du-lingva sed enhavas valoran materialon en Esperanto. Ĝin redaktas el la sidejo de NEL en Oslo Douglas Draper. Ĝis nun aperis 65 numeroj. La ĉefartikolo en la nuna numero traktas la plorigan militon en Ukrainio, verkitan de NEL-prezidanto Bård Hekland. Li plie menciis laŭde novan retkurson de Marianne Lund kaj Amelie Matt por komencantoj, kiu jam kreas bonajn rezultojn. Krome en la numero aperas la jarraporto, kiu inter multo alia mencias la lokajn klubojn en Trondheim, Tromsø, Bergen, Bryne kaj Stavanger/Sandnes. Persone, mi aparte ĝuas la ĉiaman bildstrieton ‘Pondus’, tradukitan al Esperanto, kaj kiu ĉiam estas ege amuza.
Jen du indaj presitaj revuoj el Nordio! Unu faka, unu landa.
Entreprenema libra
komerco en Hungario
La libroservo de la Esperanto-Fondaĵo proponas premion, kiu ekvivalentas al proksimume €300, per kiu eblas (ankoraŭ) aĉeti signifan kvanton da libroj en Hungario. Bildo de la premia kupono en la PDF. La premioj iros al gajnintoj en lingvo-konaj konkursoj por stimuli ilin al la partopreno.
Militoj ne limigas sin al unu lando
Dankon al Adjévi kaj Viko, pro via diskonigo de la novaĵo pri la maltrankviliga situacio sekureca en mia regiono Rutshuru, kaj de mia nova kanto ‘La milito aĉas’. Mi estis en la studio dum estis akra la milito de FARDC kontraŭ la ribeluloj M23, en Jomba, en la teritorio Rutshuru, ne malproksimege de mia loĝloko Kiwanja. Bunagana, urbeto ĉe la landlimo de Kongo, Ugando kaj Ruando estas nuntempe senhoma.
Kiel diris Moses, la orienta parto de Kongo Kinŝaso dronis jardekojn en preskaŭ ĉiutagan malsekurecon, kaj nebulas perspektivo pri finiĝo de tio! Ni scias ke esperantistoj tenas nin en sia koro, kaj deziras ke tiu malfeliĉa situacio ĉesu.
La kanto "la milito aĉas", videe. https://youtu.be/NwlwsJDNjzE
Amike, Joel Muhire tra la afrika komisiono
La Eŭropa kantfestivalo invitas konkursantojn
La deka Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj invitas ĝis la 30-a de junio proponojn. Legu kiel anonci vin en la alkroĉita anoncilo. Perreta konkurado eblas. La festivalo havas vastan nombron da subtenaj organizoj, Esperantaj kaj eksteraj. Koneblaj ekzemploj: UEA, ILEI, Juna amiko kaj Eurokka. <festivalo.eo<ĉe>gmail.com>
Finnaj someroj estas neniel frostaj! Mem spertu!
En la IJK en Raumo en 1980 ni bakiĝis en pli-ol-tridek-grada varmo, kaj groteske mispakis miajn valizojn surbaze de senbazaj antaŭjuĝoj!
Nomo: Somerakurso 2022
Gvidantonomo: Tiina Oittinen
Tipo: Nova movada kurso
Loko: Turku, Finnlando
Aldoninto: frans
ELF-AREK registras nian historion
Nia faka asocio pri filatelo kaj kolektado ege laboras protekti nian kolektistan heredaĵon. Jen valorega kolekto de poŝtmarkoj, poŝtkartoj kaj aliaj memoraĵoj, iuj pli ol centjaraĝaj. Vere, indas la enrigardo!
· COMMERCIO ESPERANTISTA di Alessandro BELLUCCI
(en la itala)
· ESPERANTO-KOMERCO di Alessandr
(en Esperanto)
Roberto Monticini, https://www.ilpostalista.it/
Sendis Elda Doefler de ELF-AREK kaj plusendis tra hungaraj retgrupoj Adri Pasztor.
Greziljono festas mirindan atingon!
En la baldaŭ okazonta festo pro la 70-jariĝo de Greziljono vi estos bonvenaj, kaj mi esperas, ke vi konsentos publikigi raportojn pri ĝi (ni sendos materialon). (SMG: sendu! – minimume gravas la dato!)
Memore en Israelo
Fine de aprilo dum la Israela Holokaŭsto-Memortago, Chaja (filino de Ans Bakker) kaj Laurin Lewis partoprenis nome de ELI (la israela Landa Asocio) la ŝtatan tradician ceremonion en Yad Vashem, kune kun ŝtatestroj kaj reprezentantoj de multaj organizaĵoj, inter ili ELI. Kiel ĉiujare (jam pli ol 15 jarojn), estis florkrono nome de ELI kaj UEA (aldona foto en la PDF). La parolisto invitis ĝin en perfekta Esperanto.
Spektu la videon en la Facebook-afiŝo
========= vortoj: 799 =========
Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde. Por pli da informoj vidu ĉe: https://creativecommons.org/
Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/
ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj, ktp.
SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.
Kore,
Atingoj etaj, sed konkretaj
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now