< junio 21
VEKI revekita – rev-ekcita!
Ni nuligis okazigon de la ĉeesta ILEI-Kongreso en Kebekurbo kaj ni organizas la Virtualan Esperanto-Kongreson de ILEI (VEKI-3) ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2022. Ni bonvenigas ĉiujn. Bonvolu aliĝi per tiu ĉi Aliĝilo. Kvankam la aliĝo estas senpaga kaj ne deviga, se vi deziras donaci sumon al ILEI vi povas pagi al la ILEI-konto ĉe UEA (ilek-a).
Ankaŭ ILEI-Simpozio okazos kadre de VEKI-3 kiel planite. La temo de VEKI-3 restas: ‘Esperanto en dulingva kaj plurlingva edukado’. Se vi deziras kontribui kiel preleganto aŭ alio, bv. skribi al ilei.kongresoj@gmail.com
Por pliaj informoj, vidu en la Eventa Servo de UEA inter la datoj julio 23 kaj 30.
prof. laura brazzabeni, +39 3286461063 (ankaŭ whatsapp)
AMO 87 pri Baltio progresas
La seminario okazos en la datoj 14-a kaj 15-a de julio en Klaipeda. La patro de AMO pretigis enkondukan prezentaĵon pri la temo ‘Baltio en Eŭropa Kunteksto’. Ĝia aliro al la temo estas jena:
Grandmonde:
· Novaj aliancoj
· La decido de Finnlando kaj Svedio peti aliĝon al NATO
· Transbaltia fervoja projekto
· Uzado de eŭro
· Pli aktiva rolo de NATO
Movade:
· La elstara rolo de BET – la Baltiaj Eo-Tagoj
· La malforteco de la movado en Latvio kaj Estonio
· Kunlaboro kun Finnlando, Svedio, Norvegio, Danlando
· Solvo-vojoj por la estonteco.
AMO 86 – pli efika aliro al la registrado
Kun rea danko al vi pro la okazigo de AMO-86, jen ĝia retadreso ĉe la jutuba kanalo de UEA: https://youtu.be/
Ahmad Mamduhi
AMO 86 – nun la vico de Nov-Zelando
Ni nun alkroĉas la kontribuon pri Nov-Zelando al la seminario: belega kaj romantika legendo pri la amantoj Hinemoa kaj Tutanekai. Aldone aperas la historio de ŝipoj portantaj la nomon de tiuj legendaj figuroj.
Nova teamo en Kubo – konataj personoj
La 36a komitatkunsido de Kuba Esperanto-Asocio okazis la 28an de majo en la nacia sidejo en Havano. Partoprenis trideko da esperantistoj, komitatanoj, reprezentantoj de komitatanoj kaj aliaj membroj.
Kadre de la komitatkunsido, la komitatanoj informis pri la limigita agado en provincoj dum tiuj ĉi 2 jaroj, kaj la estontaj jaroj por la sekvaj 3 jaroj, periodo por kiu estis elektita nova estraro kunformita nun de :
Alberto Fernández Calienes - Prezidanto
Maritza Gutiérrez - Ĝenerala Sekretario
Pedro Fernández - estrarano pri Financoj
Magalys Molina - estrarano pri Kulturo (nova)
Julián Hernández - estrarano pri Instruado
Ariadna García - estrarano pri Informado (nova)
Alberto Rodríguez - estrarano pri Eksteraj Rilatoj.
La nova estraro oficos por la periodo 2022-2025. Post la komitat-kunsido okazis kultura aranĝo, kiun partoprenis ankaŭ aliajn esperantistojn el Havano.
Slovenio bultene – mult-entene
Bonvolu trafoliumi la novan numeron de la bulteno Informacije / Informoj 2022/2 (junio).Ĉiuj numeroj de la bulteno estas je dispono per la ligilo: http://www.esperanto.si/eo/
Redaktoro: Ostoj KRISTAN, sekretario de SIEL
Esperanto-Tago 2022 festota en Nov-Jorko
Parolantoj de Esperanto tra la mondo partoprenos festadon de la Esperanto-Tago la 26-an de julio. La tago markas la daton de la unua eldonaĵo pri Esperanto, aperigita en Varsovio de d-ro L. L. Zamenhof la 26-an de julio 1887. La broŝuro, kiu poste aperis en pluraj lingvoj, lanĉis la Esperanto-movadon. Tiu dato estas okazo kiam lokaj kaj landaj Esperanto-organizoj festas la lingvon kaj kulturon de Esperanto, aĉetas Esperanto-librojn, piknikas en parkoj kun lokaj esperantistoj, lanĉas projektojn por plibonigi la lokan komunumon, diskutas pri Esperanto en sociaj medioj, montras subtenon por rifuĝintoj kaj aliaj dislokitaj personoj, kaj faras aliaaj utilajn agadojn.
Komitato pri Lingvoj prezidata de reprezentanto de UEA
Oni starigis en Novjorko Komitaton de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj sub aŭspicio de CoNGO, la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj. Entute 23 NROj aliĝis kiel fondaj membroj. La komitato celas doni pli grandan atenton al lingvaj demandoj en la politiko, praktiko kaj eksteraj rilatoj de UN, precipe en rilato al la ĝenerala graveco de demandoj pri lingvoj, lingva justeco kaj lingva nediskriminacio.
La reguloj de la nova komitato estis aprobitaj en majo kaj oni elektis estraron. La multnombre ĉeestata kunveno enhavis prezenton de funkciuloj de Unesko pri ĝiaj lingvo-rilataj programoj, precipe multlingva edukado, la Internacia Jardeko de Inidiĝenaj Lingvoj, kaj la nova Monda Atlaso de Lingvoj.
Francis M. Hult kaj Humphrey Tonkin, reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ĉe UN, estis elektitaj kiel respektive prezidanto kaj vicprezidanto. Francis Hult estas Profesoro pri Edukado ĉe University of Maryland Baltimore County (UMBC), kaj Humphrey Tonkin estas Emerita Prezidanto de la Universitato de Hartford. Elektita kiel sekretario estis Linda Fitchett, iama prezidanto de la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj. Hans E. Becklin, de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), elektiĝis kiel kasisto. Daniel LeBlanc, de VIVAT Internacia, kaj Allison Rodriguez, de la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT), estis elektitaj kiel kromaj estraranoj.
ILEI kontribuas al BET
La redaktoro de edukado.net informas vin ke aldoniĝis nova ero ĉe la Kursejo.
Nomo: Kursoj dum Baltiaj Esperanto-agoj
Gvidantonomo: Gražyna Opulskienė
Tipo: Nova movada kurso
Loko: Klaipėda, Litovio.
Aldoninto: Grazina
Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: https://edukado.net/
La ‘granda pomo’ – ankaŭ por Esperanto-domo
Numero 59 – julio - aŭgusto 2022
· Universala Esperanto-Asocio emfazas lingvan kaj kulturan diversecon kaj invitas esperantistojn al sia kongreso en Montrealo, 6-13 aŭgusto.
· Reprezentanto de UEA memorigas la Forumon WSIS: Fundamenta al homa komunikado estas la lingvo; fundamenta al manko de komunikado estas lingva diferenco.
· Komitato pri Lingvoj estos prezidata de reprezentanto de UEA.
· La Esperanto-movado laboras por la natura medio multflanke.
· Esperanto-Tago 2022.
Aldonita alkroĉe en ĝia Esperanta versio.
Instruu en paradiza loko – kun la franca kuirarto
Mi ŝercas instruistojn por la staĝo en Métabief de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2022. Ni havos ĉirkaŭ tridek partoprenantojn en tri grupoj, ĉefe bonegajn esperantistojn. Ni pagos restadon kaj vojaĝon, eĉ de la paro se necesas. Diversaj agadaĵoj okazos la posttagmezojn kaj la kursoj antaŭ la vespermanĝo estos fakultativaj.
Mirejo
Azio kongresos novembre
en Busan, Koreio
Nia diligenta kaj laborema LKK de 10-a AOK preparis aliĝilon por la 10a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazonta inter la 3a kaj 6a de novembro 2022 en Busano, Koreio.
Mi petas vin diskonigi kaj rekomendi aliĝon al la 10-a AOK! SMG: La bildo en la PDF montras tipan korean manĝon, prepare por la Kongreso de ILEI en Busan en 2017.
Krome mi aranĝis la retpaĝon de la AOK:
http://kaoem.esperanto.or.kr/
(por SMG ne funkciis) kaj metis la Aliĝilon en PDF kaj MS-Word:
https://drive.google.com/
Nisinaga Atusi (Acero / NIŜINAGA Acuŝi)
Prezidanto de Azia-Oceania Komisiono de UEA, acero@an.email.ne.jp
========= vortoj: 1030 =========
La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unupuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anojn de pluraj pasintaj AMO-seminarioj.
Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde. Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/
ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj ktp.
SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.
Atingoj etaj, sed konkretaj
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now