Juna franca aktivulo, Gabin, entrepenis grandan aventuron: li petveturis tra Eŭropo, gastante ĉe esperantistoj per Pasporta Servo, kaj samtempe pliprofundigante siajn konojn pri la lingvo kaj la movado.
La aventuro daŭris pli ol ses monatojn, en kiuj li trairis 20 landojn, ĉeestis kvin eventojn, kaj pasigis 85 noktojn ĉe esperantistoj. Ĉiun paŝon de sia vojaĝo li dokumentis per filmetoj. Nun disponeblas longa dokumentfilmo pri lia sperto:
La celo de lia dokumentfilmo estas pruvi, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo, kaj ke ĝi proponas al junuloj fenestron sur la mondo, per kiu oni povas vojaĝi, interkompreniĝi kaj amuziĝi. La dokumentfilmo reprezentas lian personan dankmesaĝon al tuj esperantistoj, kiuj lin subtenis dum la vojaĝo. Ĝi aldone celas motivi ne-esperantistojn lerni Esperanton kaj konatiĝi kun la movado. Por ke ankaŭ tiuj povu ĝui la filmon, jam disponeblas subtekstoj en 10 lingvoj!
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now