Estimataj samideanoj,
Feliĉajn jarfinajn festojn al vi.
Ni, Movado Junulara Skota, ŝatus anonci al vi ke ni nun fondiĝas kiel neformala asocio. Oni ne devas esti skoto aŭ loĝi en Skotlando por partopreni. Fakte ni esperas plivivigi la junularan Esperanto-movadon pli vaste en ĉi tiuj insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale. Ne ekzistas specifa maksimuma aĝo por niaj aliĝintoj. Oni devas mem decidi ĉu oni estas juna aŭ ne.
Ni havas Telegraman grupon por babili. Nia unua renkontiĝo estos reta festo de la poezio de Robbie Burns fine de januaro. Ni ankaŭ baldaŭ havos anglalingvan prelegon de doktora studento ĉe la Universitato de Dundee pri la Esperanto-verkisto Arthur Dawson Foote. Cetere, ni intencas helpi en la organizado de la junulara programo de la Universala Kongreso de Belfasto.
Trovu nin en Telegramo aŭ, se vi preferus, kontaktu nin per retmesaĝo.
Varman saluton,
la iniciantoj de Movado Junulara Skota,
Manuela Burghelea (Komisiito de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri Universitata Agado). De la reĝlando de Fife. mb441@st-andrews.ac.uk
Peter Cleaves (Sekretario de protokolo de la Esperanto-Asocio de Skotlando). De Edinburgo. petercleaves1@gmail.com
Johnnie Gallacher (Komitatano de la Esperanto-Asocio de Skotlando kaj Esperanto-volontulo ĉe E@I). De la Altlandoj. j6525wg@gmx.com
Edited by Tim
-
1
Recommended Comments
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now