Jump to content

Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”

ILEF-Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”: alvoko al la tutmonda Esperanta komunumo

UEA kunlabore kun Internacia Ligo de Esperantistaj Fotistoj (ILEF) kaj la redakcio de la revuo Literatura Vivo kore invitas esperantistojn tra la tuta mondo partopreni en la ILEF-Fotokonkurso 2026 – “Unu Mondo en Bildoj”, aŭspiciata de UEA. Per lumo ni pontas la mondon: per unu sola bildo ni povas rakonti historion, esprimi senton kaj montri la spiriton de Esperanto sen bezono de vortoj.

584765775_1125280186354912_7013420565179962518_n.jpg

Fotarto estas universala lingvo. Ĝi transpasas landlimojn, kulturojn kaj aĝojn, kaj ĝuste pro tio ĝi nature akordas kun la ideo de Esperanto. Ĉi tiu konkurso celas antaŭenigi fotarton inter esperantistoj kaj inviti vin kapti momentojn de homa digno, amikeco, diverseco kaj komuna sperto – momentojn, kiuj montras, ke ni vere kundividas unu mondon.

La konkurso estas malfermita al ĉiuj esperantistoj, sendepende de spertnivelo aŭ teknika rimedo. Akceptiĝas ĝis tri propraj fotoj (koloraj aŭ nigra-blankaj), faritaj per fotilo aŭ poŝtelefono. La verkoj devas esti originalaj kaj ne antaŭe publikigitaj en aliaj konkursoj aŭ komunikiloj. Bildoj tute aŭ parte generitaj per artefarita intelekto ne estas akceptataj: ni serĉas la homan rigardon, sentemon kaj respondecon de la fotisto.

La fotojn bonvolu sendi ĝis la 1-a de junio 2026 al info@literaturavivo.com. La plena regularo, kun teknikaj postuloj, rajtoj kaj juĝkriterioj, estas havebla en la oficiala dokumento ĉe www.ilef.info.

Internacia ĵurio elektos la plej elstarajn verkojn. La gajnintoj estos anoncitaj komence de aŭgusto 2026, dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz (Aŭstrio). Elektitaj fotoj estos prezentitaj kaj publikigitaj en Literatura Vivo, kaj parto de ili aperos en reta ekspozicio.

La subteno de UEA al la ILEF-konkurso spegulas la strategian planon AKIRI, aparte la celojn pri komunuma reto kaj kultura fortigo de la kampo Kunlaborado. Kadre de tio UEA ampleksigas sian kulturan agadon al diversaj kulturaj kampoj.

Per via foto vi povas montri, kiel Esperanto vivas en vizaĝoj, gestoj, lokoj kaj lumo. Rigardu. Kaptu. Kundividu. Ni montru kune al la mondo: unu mondo, multaj bildoj, komuna spirito. En la nomo de UEA, ILEF kaj la redakcio de Literatura Vivo, ni atendas viajn fotojn kun granda intereso. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 111-a UK, aliĝu per https://uk.esperanto.net.

[Fonto]


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.