Post dekjara deĵorado kaj lastatempa emeritiĝo, Elizabeth Stanley retiriĝis de sia posteno kiel reprezentanto en Britujo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. Ĝi do serĉas anstataŭulon.
ILEI estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, ligita al Universala Esperanto Asocio. Disponeblas ĉe Vikipedio pli da detaloj pri ĝiaj celoj, revuoj, projektoj, kaj konferencoj. Ĝi havas kernajn ligilojn kun Britujo, fondiĝinte en Burnmuto (Bournemouth) in 1949; ĝia unua prezidanto estis brito, Violet Nixon.
Se vi estas membro de ILEI kaj staras preta esti ĝia reprezentanto en Britujo, bonvolu kontakti nin. Se vi estas instruisto, sed ne sciis pri ILEI, bonvolu pripensi membriĝon (kaj poste eble kandidatiĝon por la vaka posteno): informojn pri ILEI trovu en ĝia retejo. Eblas ekscii pri ĝia agado per ĝia kanalo ĉe Jutubo.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now