Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2026
[Sendita al UN.]
Edukado estas homa rajto enskribita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Samtempe, estas pere de edukado, ke popoloj, nacioj kaj individuoj devus antaŭenigi respekton al universalaj rajtoj kaj liberecoj. Edukado do estas speciala afero. Ni bezonas ne kian ajn edukadon, sed edukadon kiu helpas nin konstrui pacan, justan kaj daŭripovan mondon por ĉiuj.
Ĉi-jare la temo de Unesko por la Internacia Tago de Edukado estas: la potenco de la junularo en kunkreado de edukado. Gejunuloj konsistigas pli ol duono de la monda loĝantaro kaj difinas nian estontecon. Gravas, ke ili fariĝu antaŭeniga forto por daŭripova evoluigo, novigo kaj socia plibonigo. Por tion atingi, ili bezonas altkvalitan klerigon kiu rilatu al iliaj soci-historiaj fonoj kaj helpu ilin konstrui sian aŭtonomecon.
Gravas sencoplene engaĝi studentojn, kaj junulojn ĝenerale, por kunkrei la edukadon kiun ili bezonas kaj por realigi iliajn aspirojn kaj ambiciojn. Tio plej bone eblas en etoso de lingva justeco, kun multlingva edukado kiu permesas al studentoj lerni en denaskaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj lingvoj. Ĉiu lingvo estas sumo de interpretoj pri kion signifas esti homo.
Multlingva edukado, kiu respektas lingvajn homajn rajtojn estas ŝlosilo por altkvalita kaj inkluziva lernado. Ĝi faciligas pli bonajn edukajn rezultojn, plifortigas lingvan kaj kulturan diversecon, kaj antaŭenigas la Celojn por Daŭripova Evoluigo. Multlingvismo estas esenca valoro por kunkrei edukadon, kie ĉiuj estas aŭdataj kaj ĉiuj povas paroli kaj partopreni.
Universala Esperanto-Asocio, kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kaj aliaj Esperanto-asocioj, organizas multajn edukajn iniciatojn tra la tuta mondo, inkluzive de kursoj kaj trejnadoj pri diversaj temoj, kiel pedagogio, interkultura dialogo, homaj rajtoj kaj lingva lernado.
Ekzemple, por 2026 ni preparas kunlaboran projekto-proponon por la reto de Unesko-ASPnet-lernejoj en Lubumbaŝo, D.R.Kongo. La projekto – “Esperanto en Edukado por Mondcivitaneco, Daŭripova Evoluigo kaj Interkultura Lernado” -- proponos programojn kiuj subtenos edukadon por daŭripova evoluigo, kaj por mondcivitaneco.
Inkluziva, egaleca kaj altkvalita edukado, kun eblecoj por ĉiuj dum la tuta vivo, estas vera realaĵo nur se ĝi okazas en lingvoj elektitaj de la studentoj. Ni klopodu kunkrei multlingvajn edukajn eblecojn por ĉiuj.

Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now