Jump to content

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2025

Traduki estas alproksimigi lingvojn, kulturojn kaj homojn. En tiu spirito ni festas la Internacian Tradukadan Tagon, en epoko kiam ni bezonas plifortigi nian kapablon interkompreniĝi, kaj rekoni nian komunan homecon. Tradukado kaj interpretado estas, kune kun la serĉardo de lingva komuneco, vojoj por paca kunekzisto.

tradukado-2025.jpg

Ni aparte bonvenigas la ci-jaran temon de la Internacia Federacio de Tradukistoj: “Tradukado: krei estontecon kiun oni povas fidi.” Ĉiu lingvo, inkluzive la plej malmulte parolatajn lingvojn, havas sian apartan, home kreitan, aliron al realo, kiu meritas atenton kaj konservadon. Nur homa interveno povas fidinde transporti signifecon de unu lingvo al alia, eĉ se ekzistas multaj teknikaj helpiloj. Lingvoj estas kreitaj de homoj: tradukado kaj interpretado dependas de la homa juĝkapablo.

Per la Internacia Tradukada Tago, Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo. Tradukado kaj interpretado estas vojo al egaleca pritrakto de ĉiuj lingvoj, kaj sekve de ĉiuj homoj -- ĉar ĉiu homo havas fundamentan rajton libere esprimi sin, kaj esti aŭdata kaj komprenata, en la propra denaska lingvo.

Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj. Multlingveco signifas, ke ĉiu povas paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Tradukado ebligas agnoski aliajn lingvojn kaj kulturojn, kaj samtempe rekonsideri la proprajn.

En tiu ĉi tago, ni ree esprimas nian subtenon al multlingvismo kiel kerna valoro de UN, salutas la internaciajn organizaĵojn de tradukistoj kaj interpretistoj, kaj reasertas nian celon antaŭenigi, ankaŭ per la Internacia Lingvo Esperanto, interkompreniĝon kaj estimon inter la popoloj de la mondo. Ni forigu la murojn de miskompreno, malfido kaj diskriminacio, tiel ke homoj vidu kaj aŭdu unu la alian kiel gefratoj en riĉa kaj harmonia mondo.

Longe daŭru la lingva diverseco, sed longe daŭru ankaŭ interlingvaj kaj interpopolaj kontakto kaj interkompreniĝo – per tradukado, interpretado – kaj ankaŭ la Internacia Lingvo Esperanto.

Fonto

  • Like 1

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.