Jump to content
Tim
 Share


Pac-evento in Ieper kun honora loko por Esperanto koincide kun beneluksa kongreso

Mesaĝo ricevita de Piet Glorieux el Belgujo pri pac-evento en Ipro (Ypres) en septembro.


Al la Esperanto-ligoj de Britio, Francio kaj Germanio
 
Saluton samideanoj,
 
Jen unua anonco de, miaopinie, evento kiu ankaŭ povas interesi vin. Faldfolio baldaŭ sekvos.
 
Sabaton la 24a de septembro okazos pac-evento en la, de vi certe konata, urbo Ieper (Ipro). Dum tiu pac-evento Esperanto ricevas honoran lokon en la senco ke ni havos dum du horoj prestiĝan domon je nia dispono en la urbocentro, kiel parto de la programo.
 
La programo, organizita de la solidareckoruso Vamos Pra Lutar, Flandra Esperantoligo kaj du aliaj organizaĵoj kaj kun helpo de la urbo konsistas el jenaj eroj:
14h-16h:    Informado pri Esperanto kun i.a. reta konekto kun s-ro Taeko el Hiroŝimo, japana ĝemelurbo de Ieper
17h-18h:    Disetendado (fare de volontuloj i.a. esperantistoj) de la plej granda pacflago de la mondo sur la Granda Placo de Ieper
18h-19h:    Koncerto de la solidareckoruso Vamos pra Lutar (kiu kantas en diversaj lingvoj i.a. Esperanto) dum kiu ni ankaŭ prezentos la kantojn en Esperanto.
19h30:       Konkluda kanto sub la Menenpoort
20h:           La ĉiutaga, impona Last Post (sub la Menenpoort)
 
La pac-evento estas la kontribuo de la Vamos Pra Lutar al tutmonda Korusfestivalo por la Paco, organizita de la Ligokomitato de UNESKO, kiu grupigas diversajn asociojn kun oficialaj ligoj kun UNESKO kiel ekz. UEA. La instiga okzaĵo estas la 20-jariĝo de la Internacia Jaro de la Paco (2000) sed pro la pandemio ĝi ne povis okazi en 2020. Ĝi okazas ne senkiale proksime al la 21a de septembro, Internacia Tago de la Paco.
 
La projekto uzas Esperanton kiel unu el la laborlingvoj danke al François Lo Jacomo kiu reprezentas UEA en la Ligokomitato. Preskaŭ okdek korusoj de ĉie en la mondo partoprenas. La 17an de septembro en Toloza (Hispanio) okazos festivalo dum kiu spekteblos/aŭdeblos kantojn de ĉiuj korusoj.
 
Mi estas la peranto inter Vamos pra Lutar kaj la centraj organizantoj. Kompreneble mi volus ke Esperanto havu rolon en la pac-evento. La rezulto estas pli bone ol mi atendis, vidu la programon. Koincide kun la pac-evento okazos ankaŭ beneluksa kongreso de vendredo la 23a ĝis dimanĉo la 25a.
 
Mi do aprezus multnombran ĉeeston de (alilingvaj kaj eksterlandaj) esperantistoj por pruvi ke Esperanto funkcias. Mi povas imagi ke ankaŭ turistoj el Britio, Francio kaj Germanio hazarde ĉeestos kaj eble ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. 
 
Do mi volus peti du aferojn de vi:
- Diskonigu jam nun la daton kaj - post ricevado de la faldfolio - varbu aktive por la Beneluksa kongreso kaj/aŭ la pac-evento. Portempaj informoj jam en eventaservo.
- Mi dezirus havi volontulon kiu pretas informi en sia denaska lingvo pri Esperanto.
 
Anticipan dankon pro via kontribuo.
 
Piet
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.