Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

External

La insektaĉego en la tago de denaskaj lingvoj

La plej junaj legantoj havos la okazon grupe laŭtlegi antaŭ la enlitiĝo en la Tago de denaskaj lingvoj. La teamo de Bobelarto decidis organizi legosalonon kun la invito de EAB, kaj la gasto estos nia Insektaĉego!

image.thumb.jpeg.c4398f5ec6be8f0b52ef26b

Raportas Stela Besenyei-Merger de Bobelarto:

Quote

Ni komencos la kunvenon per la laŭtlegado de la libro, se la etuloj volos partopreni, ili povos.
Kaj ni daŭrigos poste per neformala babilado ĉirkaŭ la temo de denaskuleco kun gepatroj kaj interesiĝantoj.

image.jpeg.a289e62ffe0054cb590916ce0589d

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto, kaj komenciĝos je la 17:00 UTC (do, britahore) en la 21-a de februaro, la Tago de denaskaj lingvoj.


Tim

External

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto: novembro

Eblas aliĝi al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023!

380145572_619181760298093_5485216649728746650_n.jpg

La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo.

Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). 

La 4-a VK okazas sub la temo «Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj», la sama de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. 

Aliĝu nun ĉe vk.esperanto.net/2023!


Tim

External

Alvoko kontribui al la jubilea Germana Esperanto-Kongreso

Ni ricevis informojn el Germanujo, ke en 2023 niaj kolegoj festos sian centan kongreson ... kaj ili invitas alilandojn kontribui al la programo! Jen la mesaĝo ricevita:

La Germana Esperanto-Kongreso okazos venontjare en Braunschweig. Ĝi estas la 100-aa, do jubilea kongreso (ankaŭ la 1-a jam okazis en Braunschweig en 1906). kaj havos la ĝeneralan temon "Amikoj tutmonde". Ĉu en via asocio estas iuj kandidatoj kiuj povus oferti kontribuon (prelegon, prezentaĵon, diskuton, ...) al la programo de la kongreso? Ankaŭ interesaj estas kulturaj programeroj (koncertoj, teatro, ...).

Ĉiujn (ĝis nun konatajn) detalojn pri la kongreso vi trovas en nia kongresa retpaĝaro: https://www.esperanto.de/eo/gek2023.

Bedaŭrinde nia buĝeto ne permesas pagi honorariojn kaj vojaĝkostojn al niaj kontribuantoj. Kiel bazon ni ofertas rabaton al la partoprenkostoj de 100 € por unufoja programkontribuo, por pli ampleksaj kontribuoj laŭ interkonsento pli.

Kaj mi petas vin diskonigi informojn pri nia kongreso en via lando.

Mi tre ĝojus revidi iujn el viaj samlandanoj en la kongreso.


Tim

External

Monato: Abonu por 2023!

Eblas aboni al Monato, sendependa gazeto kun artikoloj pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Ĝi estas disponebla papere kaj ciferece.

La abonkostoj por 2023 estas:

  • Surface:  £56

  • Aere:  £59

  • Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40

Se vi abonos antaŭ la 1-a de novembro, tamen, vi pagos laŭ la tarifoj por 2022:

  • Surface:  £54

  • Aere:  £57

  • Ciferece (PDF, Mobipocket, mp3 kaj ePub): £32.40

Provnumero en diversaj formatoj estas disponebla ĉi tie. Ĉu interesata? Abonu ĉe la Flandra Esperanto-Ligo, kiu eldonas Monato

 

 


Tim

External

«The Book of Guests in Esperanto» de Clarence Bicknell

Clarence Bicknell estis mondfama botanikisto kaj ... la unua esperantisto en Italujo. Nun, pli ol unu jarcenton post lia morto, liaj familianoj lastatempe eldonis sian The Book of Guests in Esperanto (La gastlibro en Esperanto). La libro estas havebla tutmonde de Amazono, aŭ en certaj librovendejoj, kaj ankaŭ de clarencebicknell.com/shop por homoj loĝantaj en Britujo. The Book of Guests in Esperanto estas majstroverko de sindediĉo kaj talento de la stilo arts-and-crafts en akvareloj de talenta kaj distra multesciulo de la malfrua 19-a jarcento.

On Beacon Hill 2: Clarence Bicknell – The Bicknell Family

Clarence Bicknell (1842-1918) konstruis sian someran domon, Casa Fontanalba, en la italaj apudmaraj alpoj en 1906, kaj jaron post jaro li kreis mane faritajn velene kovritajn albumojn, kiuj montris la sovaĝajn florojn de la regiono. La Gastolibro estis rimedo kie li povis kombini siajn artajn talentojn kun iom da humuro, samtempe antaŭenigante la universalan lingvon Esperanto.

En la libro, kreita inter la jaro 1906 kaj lia morto en 1918, li skribis ce maldekstra paĝo priskribojn en Esperanto de geamikoj, familianoj kaj aliaj kiuj tranoktis en la domo, kaj ĉe la dekstra paĝo li pentris akvarelojn de floroj, enkadrigitajn per motivoj arts-and-crafts en parigaj koloroj. La priskribitoj variis ekde eminentaj botanikistoj kaj arkeologoj ĝis  … tri hundoj: Leo, Capi, kaj la multe amata hundo de Clarence, Mahdi. La paĝo por Emile Cartailhac montras kiel Clarence estis fiera, ke la konata franca prahistoriisto vizitis la rokajn gravuraĵojn de Val Fontanalba:  la inicialoj «E.C.» estas iluminitaj de motivoj el la rokarto inkluzive plugilon kaj bovojn.

image.jpeg

Clarence skribis jene pri Casa Fontanalba en 1916: «La muroj estas pentritaj per laburno kaj leontodo kaj troviĝas profunda dekoraĵo kun la komencliteroj de ĉiuj individuoj kiuj dormis en la domo. Temas pri ĉirkau 110 ĝis la nuna punkto. Mallonga biografio kun ĉi tiuj komencliteroj estas skribita en Esperanto en libro por la informo de la posteularo.»

image.jpeg


Tim

External

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi jam delonge pretas transpreni iun utilan taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.

Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas.

Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon pri viaj studoj kaj laborhistorio.

Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin ĉe jena ligilo:
https://login.yoursecurecloud.de/u/d/bfc45467b6234f5994e8/
Atenton – ĉiu dokumento komence havu vian nomon, ekzemple:
Felikso Specimeno Motivletero
Felikso Specimeno Subtenletero
Felikso Specimeno CV

Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso: helpoporuea@gmail.com
por konfirmi vian intereson kaj informi kiujn dokumentojn vi alŝutis.

Sube vi trovas liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato). Ĉu vi havas novajn ideojn, kiuj povus helpi al la Esperanto-movado? Kio devus funkcii pli bone? Kion vi povas oferti?

Ni atendas vian kandidatiĝon.

PS: Por iuj specialaj taskoj, ni akceptas ankaŭ ekspertojn, kiuj nur komencis studi Esperanton (aŭ eĉ homojn, kiuj ne regas Esperanton).

• organizado de reta malferma tago;
• organizado de retaj eventoj;
• organizado de retaj kursoj;
• asistado al la  Belartaj Konkursoj (korespondo kaj diplomoj);
• organizado de la konkurso Biblioteka Apogo Bachrich;
• organizado de la konkurso Partoprenu UK-on;
• asistado al reta Biblioteko Hector Hodler (kontakto kun eldonantoj; esplorado pri bultenoj);
• asistado pri rezultoj de fondaĵoj (financa redaktado / kontrolado);
• korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj;
• kunlaboro pri sekretariaj laboroj;
• specifaj temoj rilate al la revuoj Esperanto kaj Kontakto;
• asistado pri landa agado (vizitkartoj en retejo);
• asistado pri aligitaj membroj (esploroj; kalkulo, statistiko);
• kvalitkontrolo de librotenado;
• retpaĝo Komitatanoj A, nomumo, k.s.
• organizado voĉdono Komitatano B;
• organizado de aŭkcio dum kongreso kaj eventuale de retaj aŭkcioj;
• asistado pri akcepto de membroj tra Fondaĵo Canuto;
• donacvarbado;
• revarbado de membroj;
• kontrollegado de malnetoj de Esperanto kaj Kontakto;
• superrigardo de EU-projektoj;
• ĝeneralaj projektlaboroj;
• asistado pri UEA-kontoj;
• kontaktado kun dumvivaj membroj;
• asistado pri kontaktado kun VEK kaj veteranaj membroj;
• asistado pri virina agado;
• grafikaj laboroj
• prizorganto de reteja enhavo
• vikipedio-asistanto
• asistado pri blindula agado;
• asistado pri diplomoj pri longjara membreco;
• asistado pri membronombro kaj membraraj statistikoj;
• asistado pri voĉlegado de revuoj (Esperanto, Kontakto kaj Monato);
• asistado pri sociaj retoj (Facebook, Instagram, Twitter, YouTube, Vimeo, Telegram, VK);
• asistado pri rilatoj kun fakaj asocioj;
• asistado pri AMO-seminarioj;
• asistado pri Volontula Servo de UEA;
• asistado pri filmado de Universalaj Kongresoj;
• merkatigo por retaj kursoj
• specialisto pri reta merkatigo
• protokolado dum komitataj kunsidoj

Fonto: UEA (revuo Esperanto)


Tim

External

ILEI serĉas reprezentanton en Britujo

Post dekjara deĵorado kaj lastatempa emeritiĝo, Elizabeth Stanley retiriĝis de sia posteno kiel reprezentanto en Britujo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. Ĝi do serĉas anstataŭulon.

ILEI estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto, ligita al Universala Esperanto Asocio. Disponeblas ĉe Vikipedio pli da detaloj pri ĝiaj celoj, revuoj, projektoj, kaj konferencoj. Ĝi havas kernajn ligilojn kun Britujo, fondiĝinte en Burnmuto (Bournemouth) in 1949; ĝia unua prezidanto estis brito, Violet Nixon.

Se vi estas membro de ILEI kaj staras preta esti ĝia reprezentanto en Britujo, bonvolu kontakti nin. Se vi estas instruisto, sed ne sciis pri ILEI, bonvolu pripensi membriĝon (kaj poste eble kandidatiĝon por la vaka posteno): informojn pri ILEI trovu en ĝia retejo. Eblas ekscii pri ĝia agado per ĝia kanalo ĉe Jutubo.

 


Tim

External

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

Ĉu vi jam havas universitatan diplomon kaj deziras magistriĝi, uzante viajn Esperanto-kapablojn? La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Polujo proponas tute novajn du-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko, komenciĝonte en septembro 2022. Vi loĝos en Polujo dum la du jaroj, studante en la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado por internacia studentaro, parto de la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj.

La programo pri interlingvistiko estos dulingva, en Esperanto kaj la angla. Ĝi inkluzivas:

  • kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
  • lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
  • internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
  • analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
  • kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
  • tradukadon inter la angla kaj Esperanto
  • Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp)

La semestra kotizo estas 3000 PLN (~£550). Vivokostoj en Polujo estas malpli altaj, ol en Britujo, kaj povus esti, ke EAB helpos al vi per subvencio kontraŭ la kotizo, se vi kutime loĝas en Britujo. Kontaktu nin (tim.owen@esperanto.org.uk), se la propono interesos vin, kaj vi deziros diskuti subvenci-eblojn.

Pliajn informojn trovu en la universitata retejo.


Tim

External

Pac-evento in Ieper kun honora loko por Esperanto koincide kun beneluksa kongreso

Mesaĝo ricevita de Piet Glorieux el Belgujo pri pac-evento en Ipro (Ypres) en septembro.


Al la Esperanto-ligoj de Britio, Francio kaj Germanio
 
Saluton samideanoj,
 
Jen unua anonco de, miaopinie, evento kiu ankaŭ povas interesi vin. Faldfolio baldaŭ sekvos.
 
Sabaton la 24a de septembro okazos pac-evento en la, de vi certe konata, urbo Ieper (Ipro). Dum tiu pac-evento Esperanto ricevas honoran lokon en la senco ke ni havos dum du horoj prestiĝan domon je nia dispono en la urbocentro, kiel parto de la programo.
 
La programo, organizita de la solidareckoruso Vamos Pra Lutar, Flandra Esperantoligo kaj du aliaj organizaĵoj kaj kun helpo de la urbo konsistas el jenaj eroj:
14h-16h:    Informado pri Esperanto kun i.a. reta konekto kun s-ro Taeko el Hiroŝimo, japana ĝemelurbo de Ieper
17h-18h:    Disetendado (fare de volontuloj i.a. esperantistoj) de la plej granda pacflago de la mondo sur la Granda Placo de Ieper
18h-19h:    Koncerto de la solidareckoruso Vamos pra Lutar (kiu kantas en diversaj lingvoj i.a. Esperanto) dum kiu ni ankaŭ prezentos la kantojn en Esperanto.
19h30:       Konkluda kanto sub la Menenpoort
20h:           La ĉiutaga, impona Last Post (sub la Menenpoort)
 
La pac-evento estas la kontribuo de la Vamos Pra Lutar al tutmonda Korusfestivalo por la Paco, organizita de la Ligokomitato de UNESKO, kiu grupigas diversajn asociojn kun oficialaj ligoj kun UNESKO kiel ekz. UEA. La instiga okzaĵo estas la 20-jariĝo de la Internacia Jaro de la Paco (2000) sed pro la pandemio ĝi ne povis okazi en 2020. Ĝi okazas ne senkiale proksime al la 21a de septembro, Internacia Tago de la Paco.
 
La projekto uzas Esperanton kiel unu el la laborlingvoj danke al François Lo Jacomo kiu reprezentas UEA en la Ligokomitato. Preskaŭ okdek korusoj de ĉie en la mondo partoprenas. La 17an de septembro en Toloza (Hispanio) okazos festivalo dum kiu spekteblos/aŭdeblos kantojn de ĉiuj korusoj.
 
Mi estas la peranto inter Vamos pra Lutar kaj la centraj organizantoj. Kompreneble mi volus ke Esperanto havu rolon en la pac-evento. La rezulto estas pli bone ol mi atendis, vidu la programon. Koincide kun la pac-evento okazos ankaŭ beneluksa kongreso de vendredo la 23a ĝis dimanĉo la 25a.
 
Mi do aprezus multnombran ĉeeston de (alilingvaj kaj eksterlandaj) esperantistoj por pruvi ke Esperanto funkcias. Mi povas imagi ke ankaŭ turistoj el Britio, Francio kaj Germanio hazarde ĉeestos kaj eble ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. 
 
Do mi volus peti du aferojn de vi:
- Diskonigu jam nun la daton kaj - post ricevado de la faldfolio - varbu aktive por la Beneluksa kongreso kaj/aŭ la pac-evento. Portempaj informoj jam en eventaservo.
- Mi dezirus havi volontulon kiu pretas informi en sia denaska lingvo pri Esperanto.
 
Anticipan dankon pro via kontribuo.
 
Piet

Tim

External

Konto Espero: por helpi ...

... al esperantistaj viktimoj de milito kaj naturaj katastrofoj.

Konto Espero estas donackonto starigita de Universala Esperanto-Asocio dum la milito en eksa Jugoslavujo, kun la celo helpi esperantistojn suferantajn pro miltoj. Post tiam, oni etendigis ĝin tiel ke per ĝi oni povos helpi ankaŭ esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj, ekzemple post la terura tertremo en Nepalo en 2015.

Eblas donaci al la konto ĉi tie. Notu, ke se vi celas helpi esperantistojn pri io aparta, troviĝas sube de la paĝo kampo por komentoj en kiun eblas tajpi, ekzemple, «por Ukrainujo».


Tim

External

London Esperanto Club launching a new series of its courses

Weekly online Esperanto classes!

Are you thinking of learning and practising Esperanto, the international language? You've come to the right place! The London Esperanto club offers weekly online Esperanto classes from beginners (A1) to advanced (C1) levels. You can read more about these different levels on Wikipedia.

We can also help you prepare for the official Esperanto exam (B1, B2 and C1 levels) which is usually held in June online and in many places in the world including London.

zoom.png
Our online classes take place using Zoom once a week for an hour. Everybody is welcome but please only register if you know you will be able to attend most weeks as the number of participants in each group is limited to around 15 people.
For more information and/or to register, click on the course you are interested in:
Beginners course (A1-A2 level):
This course is based on "Esperanto by Direct Method" by Stano Marček and is divided into two three-month periods (Kurso I & Kurso II). If you're a beginner looking to take your first steps into Esperanto waters or if you've already done a little by yourself, this course is for you.
Grammar sessions (A1-A2 level):
These sessions held by Anna Lowenstein on Saturdays are for students who are still learning Esperanto through Duolingo, Lernu.net or similar websites. Anna focuses on some specific grammar points each week.
Reading course (A2-B1 level):
In this course you will read a book in Esperanto together with a teacher who will explain new words and grammar points along the way.
Post-beginners course (A2-B1 level):
This course is for students who already have the basics under control and want to aim a little higher.
Intermediate course (B1-B2 level):
This course is for students who already have the B1 level. It consists of a lot of reading, writing exercises, listening to texts and conversations.
Advanced course (B2-C1 level):
This course is for students who already have the B2 level. In this course you will read short texts, discuss them and do some grammar exercises.

Writing course (A2-C1 level):
Do you want to improve your writing in Esperanto? This course done by email is for you! Anyone can join as long as you have at least the A2 level. Every week you will be asked to write a short text (between 5 and 10 lines).

Conversation sessions:
The key thing when you learn a language is to start using it with other speakers once you have the basics covered. Don't make the common mistake to think that it's better to wait until you have a higher level. The good thing about Esperanto is that even experienced speakers had to learn it at some point like you're doing just now.

If you already have completed a beginners course, you might want to participate in our conversation sessions.

If you prefer a 1-to-1 conversation with an experienced Esperantist then you should try Ekparolu! It is not a lesson so each 30-mn session is different as it depends on the person you're talking to of course but he/she will adapt to your level as the idea is to help you progress.

(Source)


Tim

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.