Ĉu vi jam havas universitatan diplomon kaj deziras magistriĝi, uzante viajn Esperanto-kapablojn? La Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Polujo proponas tute novajn du-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko, komenciĝonte en septembro 2022. Vi loĝos en Polujo dum la du jaroj, studante en la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado por internacia studentaro, parto de la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj.
La programo pri interlingvistiko estos dulingva, en Esperanto kaj la angla. Ĝi inkluzivas:
- kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
- lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
- internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
- analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
- kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj
- tradukadon inter la angla kaj Esperanto
- Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp)
La semestra kotizo estas 3000 PLN (~£550). Vivokostoj en Polujo estas malpli altaj, ol en Britujo, kaj povus esti, ke EAB helpos al vi per subvencio kontraŭ la kotizo, se vi kutime loĝas en Britujo. Kontaktu nin (tim.owen@esperanto.org.uk), se la propono interesos vin, kaj vi deziros diskuti subvenci-eblojn.
Pliajn informojn trovu en la universitata retejo.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now