Jump to content
Tim
  • Mark Fettes, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, klarigas la novajn ŝanĝojn al ĝiaj membro-kategorioj kaj invitas vin membriĝi.

 Share


UEA: ŝanĝo de membro-kategorioj en 2019

Niaj aliĝintaj landaj asocioj estas la plej gravaj fontoj de novaj individuaj membroj de nia Asocio. Ju pli da tiaj membroj ni havas, des pli bone UEA povas reprezenti la tutmondan esperantistaron.

Kaj ne temas pri ordinara jaro. En Lisbono la Komitato reformis nian membrosistemon, tiel ke ekde la venonta jaro la kategorioj “Membro kun Gvidlibro” kaj “Membro kun Jarlibro” anstataŭiĝas per la nova kategorio “Baza Membro”.

Fariĝi “baza membro” de UEA estas maniero montri sian solidarecon kun la mondvasta komunumo de esperantistoj. La kotizoj por baza membreco estas ligitaj al la relativa riĉecnivelo de la diversaj landoj, ekde nur 2 eŭroj en la plej malriĉaj landoj ĝis 44 eŭroj en la plej riĉaj. Ĉiu esperantisto, kiu aliĝas laŭ la plej alta tarifo, samtempe subtenas la membriĝon de homoj kun multege malpli da rimedoj. Tiu sistemo celas esti pli justa kaj inkluziva.

Plia novaĵo estas la rabatoj por junuloj. Ĝis la aĝo de 19 jaroj, homoj povas aliĝi je nur kvarono de la kutima kotizo (t.e. 11 eŭroj en la plej riĉaj landoj). Inter la aĝoj 20 kaj 25, la kotizo estas duono de la kutima. Ni tre esperas, ke vi helpos nin diskonigi tiujn rabatojn inter la junaj esperantistoj en via lando.

La diferencaj kategorioj

Bazaj membroj ricevas ĉiujn servojn kaj rajtojn de membreco, inkluzive de rabato por la Universala Kongreso. La informoj en Jarlibro estos alireblaj elektronike per la nova reta membrospaco de UEA, al kiu iom post iom aldoniĝos novaj funkcioj. Papera eldono de la Jarlibro estos daŭre mendebla, kontraŭ aldona pago.

La kategorio Membro-Abonanto restas pli-malpli senŝanĝa. La kotizo estas tiu de Baza Membro plus 30 eŭroj por ricevi la paperan eldonon de la revuo Esperanto. La reta eldono estos legebla por ĉiuj membroj.

Ankoraŭ eblas fariĝi Dumviva Membro de UEA. Ekde la nova jaro la kotizo por tio egalas al 30-oblo de la koncerna jarkotizo (de Baza Membro aŭ de Membro-Abonanto). Ĝis la fino de 2018, oni ankoraŭ povas fariĝi Dumviva Membro je la malnovaj tarifoj (25-oblo).

Kial membriĝi

La kialoj fariĝi individua membro de UEA restas la samaj. Ne temas nur pri la konkretaj servoj, kiujn oni ricevas kiel membro. Temas pri tio, ke UEA estas la sola Esperanto-asocio malfermita al esperantistoj en ĉiuj landoj, ĉiuj tendencoj, ĉiuj vivsituacioj. Nia Asocio estas konkretigo de la vizio de D-ro Zamenhof, pri mondo en kiu homoj renkontiĝas, amikiĝas, kunvivas kaj kunlaboras kun homoj. Eĉ en la plej riĉaj landoj, la kosto de baza membreco estas malpli ol unu eŭro semajne. Tio estas malgranda investo en granda idealo.

Niaj landaj asocioj estas kolonoj de nia Asocio, videblaj pruvoj de nia tutmondeco. Bonvolu helpi nin montri tion ankaŭ per la kreskigo de nia individua membraro! Eĉ 10%-a kresko en via lando estos bela indiko pri la solidareco de viaj samlandanoj kun aliaj samideanoj tra la terglobo.

Elkore, bondezire,

Mark Fettes

Prezidanto de UEA

En Britio la kotizo por Bazaj Membroj estas £40. Por ricevi paperan ekzempleron de la revuo Esperanto, necesas elekti membro-kategorion Membro-Abonanto, kiu kostas £67.

Baza membreco de UEA kostas £10 por junuloj sub 20-jaraj kaj £20 por tiuj aĝantaj 20 ĝis 25. Aliĝi al UEA ĉe https://uea.org/alighoj/.

 Share


User Feedback

Recommended Comments

Jes, certe, @Tim Sed, ĉu vi ne jam priparolis tion en la pasinta eldono? Tamen, mi certe konsideros tion kiel eblan enhavon, ĉar ĉi tie vi priparolas la diferencajn kategoriojn, la rabaton por junuloj ktp do estas iom da novaĵoj. Dankon. ?

Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.