Jump to content

Unu jarcento post Klara Zamenhof (1863–1924)

Antaŭ precize cent jaroj, la 6-an de decembro 1924, mortis Klara Zamenhof, la edzino de la iniciatinto de Esperanto. Ŝi estis 61 jaraĝa.

klara-zamenhof-colour.jpgUnu el naŭ infanoj de Aleksander (sapfabrikisto) kaj Goda Silbernik, ŝi naskiĝis la 5-an de oktobro 1863 en Kovno (Kaunas), Litovujo. Ŝi ludis kernan rolon en la historio de Esperanto; la unuajn librojn pri kaj en la lingvo finance subtenis parto de ŝia doto.

klara-naskighdomo.jpg

La domo en Kovno en kiu naskiĝis Klara Silbernik.

Ludoviko Zamenhof transloĝiĝis al Veiseije, urbo en Litovujo nelonge for de lia naskiĝurbo, en frua 1885, laŭ invito de sia fratino, Fania. Diplomiĝinte kiel kuracisto en januaro, li serĉis laboreblon. Li ne restis longan tempon: jam en majo li komencis studi okulkuracadon en Varsovio.

universitato-varsovio-sm.jpg

Ŝajnas, ke li renkontis Klara en malfrua 1884, kiam ŝi estis vizitanta sian fratinon en Varsovio; ŝia edzo, Jozefo Levite, estis amiko de Zamenhof en cionistaj rondoj. Dum lia mallonga loĝado en Veiseije, Zamenhof renkontis la venontan bopatron, kiu intencis edzinigi Klara. Silbernik taksis lin netaŭga por sia filino, post konfeso, ke Zamenhof decidis abandoni medicinon post la morto de infano, kiun li (kaj same aliaj kuracistoj) ne kapablis savi, montriĝis neeltenebla ŝarĝo. Li tamen ja aprobis la revon, ke per internacia lingvo, kia estis prilaboranta Zamenhof, eblos unuigi la homaron.

aleksander-silbernik-sm.jpg

Aleksander Silbernik, kiu poste fariĝis la unua mecenato de Esperanto.

Zamenhof komencis praktiki okulkuracadon en la domo de sia patro en somero 1887. Li kaj Klara gefianĉiĝis la 30-an de marto 1887, kaj geedziĝis la 9-an de aŭgusto samjare, post la publikigo de la unua libro pri Esperanto: Aleksander Silbernik donis sian permeson uzi parton de la dek-mil-rublan doto antaŭ la nuptofesto. Tiu doto finance ebligis la eldonadon de pluraj libretoj, kaj poste savis la patron de Zamenhof de karier-mortiga problemo.

geedzigha-foto.jpg

La geedziĝa foto.

La novgeedzoj ne ŝparis tempon por krei familion: filo Adamo naskiĝis la 11-an de junio 1888; lin sekvis filino Zofia la 13-an de decembro 1889. La familia vivo, tamen, neniel estis facila; suferante pro monmanko (li poste diris, ke en kelkaj tagoj ne eblis manĝi), Zamenhof transloĝiĝis al Ĥersono kaj Grodno por serĉi laboron, postlasante Klara kun la infanoj. (Naskiĝis dua filino, Lidja, en 1904.)

familio-zamenhof.png

Klara eltenis la ŝarĝojn necesajn por subteni la revon de la edzo. Li poste rememoris: «Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj.»

zamenhofoj-uk-1910-komuna-foto-sm.jpg

D-ro kaj s-rino Zamenhof dum la Universala Kongreso en 1910.

Kaj jen perfekta kialo por honori ŝin en la jubileo de ŝia morto: Esperanto havas jam konatan patron ... sed, kiel atestas tiu ĉi resumo, necesis ankaŭ patrino.

klara-3.jpg

  • Like 1

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.