La plej grava muzikeldonejo en Esperantujo, Vinilkosmo, lanĉis novan retejon en la 12-a de decembro. Tio sekvis anoncon de ĝia interreta distribuanto, post 13 jaroj da kunlaborado, ke, ĝi decidis ne renovigi la kontrakton, pro nesufiĉa profitigo. Laŭ Universala Esperanto-Asocio, sen distribuanto, «Esperanto-kantoj malaperos de Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music kaj aliaj servoj».
Sekve, UEA lanĉis kampanjon por «protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete», donacante al Vinilkosmo la unuajn 2000 € da kontribuoj rikoltataj kadre de la Virtuala Kongreso.
EAB konsentas kun la takso de UEA, ke tiu situacio estos «severa bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko», kaj tial hodiaŭ, en Zamenhof-tago, informis Floréal Martorell de Vinilkosmo, ke ĝi tuj ĝiros 1000 € por subteni Vinilkosmon.
Jen filmeto pri Vinilkosmo:
-
2

Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now