Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

Kiel teni vin informata

Nia eldon-ritmo ne permesas al ni afiŝi tre ofte pri agado. Viaflanke, reviziti malofte ĝisdatigatan retejon por kontroli, ĉu hazarde aperis io nova estas nekredeble tede. Sed samtempe, vi volas informiĝi pri novaj libroj, ebloj antaŭmendi, ktp. Kion fari, do?

La solvo estas treege simpla: permesi al la novaĵoj atingi vin! Temas pri sekvado, koncepto, kiun vi eble konas de sociaj retejoj. Vi simple per alklako indikas, ke vi volas sekvi iun temon; t.e. ricevi novaĵojn. Tiuj povas esti per sciigoj en la retejo, kiuj montras sin al uzanto ensalutinta:

sciigo.jpg

aŭ per retpoŝtaĵoj. Kion ajn vi preferas, necesas krei konton por sekvi parton de la retejo.

Ensalutinte en vian konton, iru al la kategorio pri nia eldon-agado. Sub la listo de diversaj novaĵ-kategorioj, vi vidos butonon Sekvi. Alklaku ĝin (sur la vorton; la cifero faros nenion), kaj aperos ŝprucfenestro:

sekvi.jpg

Ĉar la plej multaj ne estos oftaj vizitantoj al la retejo, la unua maniero (ricevi informojn per sciigo) ne estus utila. Sufiĉas la dua eblo: en tago, kiam almenaŭ unu novaĵo estas afiŝita, ricevi retpoŝtaĵon pri ĝi. Alklaku Sekvi, kaj vi poste ricevos informojn laŭ la petita maniero. Facilege!

(Kiam vi sekvas kategorion, la vorto Sekvi ŝanĝos al Sekvate. Vi povos alklaki ĝin por ŝanĝi la agordojn, aŭ eĉ por ĉesigi la sekvadon; aperos butono Malsekvi sube de la ŝprucfenestro.) 


Tim

Anonco

Kiel aĉeti niajn librojn

Se vi loĝas en Britujo

Plurajn el niaj libroj vi trovos ĉe Amazono kaj aliaj retbutikoj, ekzemple Book Depository kaj Wordery. Ĉar tiuj libroj estas malmultekostaj kaj la vendistoj ofte ofertas senpagan afrankon, tiuj ĉi libroj ĝenerale ne troviĝas en nia propra oferto.

Kiam libro ne estas tre baza, ĉar ĝi, ekzemple, uzas dikan paperon, havas nekutimajn dimensiojn, enhavas plenkolorajn bildojn, ni devis amase presigi kaj stoki, kaj tiujn vi trovos (apud libroj ne eldonitaj de ni) en nia retbutiko. Tiujn librojn ni aldonas ankaŭ al nia konto ĉe eBay.

Se vi loĝas ekster Britujo

Kiel ĉe ni, multaj el niaj libroj troviĝas ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazono kaj aliaj. Se vi ne sukcesas trovi servon en via lando, memoru, ke la britaj Book Depository kaj Wordery ofertas senpagan internacian afrankon.

Niajn aliajn librojn vi trovos ĉe diversaj Esperantaj retbutikoj, ekzemple:

Ne vere indas por vi uzi nian retbutikon, pro la risko de dogan-impostoj. (Ili ne atingas ĉiujn, sed estas hazardaj malagrablaĵoj.) Se alia libroservo en via regiono ne ofertas libron eldonitan de ni, kiun vi deziras, estas preferinde por vi aĉeti ĝin de nia konto ĉe eBay, ĉar eBay okupiĝas iel de la dogan-riskoj.


Tim

Anonco

Rimleteroj

Nove re-eldonita kiel la unua parto de nia Festjaro BAULDTON: Rimleteroj, kuna projekto de la festatoj dum ilia frua esperantisteco!

rimleteroj_3d.jpg

En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn, poem-stilon de mezepoka Francujo. Ŝi tuj akceptis la duelinviton.

image.pngDum periodo naŭ-monata la duopo inter­ŝanĝis 84 poŝt­kartojn verkitajn laŭ tiu stilo, montrante sian junaĝan vervon kaj vivlongan spriton. La tekstoj konserviĝis, kaj nun vi, kara leganto, povas konatiĝi kun tiu sendube unika fenomeno, reeldonita omaĝe al tiuj elstaraj esperantistoj precize cent jarojn post ilia naskiĝo.

image.jpeg

Troviĝas en la libro ne nur la 84 rondeloj, sed ankaŭ biografietoj de William Auld kaj Marjorie Boulton, po unu tiuepoka foto de ambaŭ, kaj antaŭparolo kaj postparolo verkitaj de Tim Owen. La internajn flankojn de la kovrilo ornamas plenkoloraj fotoj de kelkaj el la originalaj poŝtkartoj.

image.jpeg

Trovu tiun elstare belan novan eldonon de Rimleteroj ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazon! Ni lanĉas kontraŭ nur £10!


Tim

Anonco

Memoroj de Muminpatro

La patro de Mumintrolo verkis siajn memoraĵojn.

Jen la libro pri lia ŝtorma junaĝo, kiam la didoj estis ege pli grandaj, la ŝtormoj pli danĝeraj kaj la sunbrilo pli varma ol hodiaŭ.

En sia verando en Muminvalo la patro memoras siajn amikojn en la Senleĝa Kolonio, ties buntajn vojaĝojn kaj grandegajn festojn en mondo, kie ĉio estis ebla. Povas esti ke li iomete troigis, sed tio necesas por ke libroj fariĝu ekscitaj.

image.jpeg

Ĉi tio estas la tria libro pri Mumintrolo kaj liaj amikoj kaj familianoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj. 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero

Se ili havus komunan lingvon, li pensis, ili komprenus unu la alian. Se ili komprenus unu la alian, ili povus vivi en paco. Sed kiun lingvon?

image.jpeg

Renkontu la knabon, kiu inventis sian propran lingvon – kaj donis esperon al milionoj da homoj!

La vivo estis malfacila en la urbo Bjalistoko, aparte por juna knabo kiel Lazaro Zamenhof. Sed Lazaro supozis, ke li scias la kialon de la kolero kaj malfido. Ĉar ĉiu grupo parolis malsaman lingvon, kiel homoj povus interkompreniĝi, unu kun la alia? Sen interkompreniĝo, kiel povus estiĝi la paco?

image.jpeg

Zamenhof havis ideon: lingvon «universalan», paroleblan de ĉiuj. Sed lingvo facile lernebla ne estis tiel facile inventebla, aparte kiam lia propra patro staris inter li kaj lia revo. Tamen, kiam finfine en 1887 «Doktoro Esperanto» sendis siajn vortojn en la mondon, ideo de knabo fariĝis komunumo, kiu disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo.

image.jpeg

En tiu ĉi belega libro – malmole bindita, kun kromkovrilo kaj plenkoloraj ilustraĵoj presitaj sur dika papero – la lerto de Mara Rockliff pri historio kaj la varmo kaj energio de ilustristo Zosia Dzierżawska kunmetiĝas por realigi la rakonton de Esperanto – la lingvo de Espero. Librofine legeblas du prozaĵoj pri Zamenhof.

image.jpeg

Tiu ĉi libro estas en Esperanto. Ni vendas ankaŭ la originalan version verkitan en la angla.

Aŭtoro: Mara Rockliff
Ilustristo: Zosia Dzierżawska
Tradukinto/verkinto de la librofinaj tekstoj: Tim Owen
Eldoninto: Esperanto-Asocio de Britio
Eldonjaro: 2023
ISBN: 978-0-902756-62-5
Paĝosumo: 40

Aĉetu tri, kaj la tria estos senpaga!


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kara bestoĝardeno

Jen nia unua libro por tre junaj infanoj!

image.jpeg

Levu la klapon kaj vidu, kion sendis la bestoĝardeno: la perfektan hejmbeston – finfine!

Junaj infanoj amos, ke ili levu la klapon por ekscii, kiujn bestojn sendis la bestoĝardeno – simion, leonon, kaj eĉ elefanton!

bestoghardeno_dorso.jpg

Ĉu oni tamen iam ajn sendos la perfektan hejmbeston?

bestoghardeno_4.jpg

Kun brilaj elstaraj desegnaĵoj, alloga ripetado, kaj multege da ŝatataj bestoj, Kara bestoĝardeno troviĝu ĉe ĉiu infana bretaro – kaj pro la dikaj paĝoj kaj fortikaj klapoj, ĝi estas perfekta por manetoj!

bestoghardeno_2.jpgTradukis ĝin Clare Hunter, el la anglalingva originalo, kiun aŭtoris kaj ilustris Rod Campbell.

bestoghardeno_stako.jpgKiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj: kaj se trian ekzempleron vi aldonos al via karbo, ĝi estos senpaga!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ne mi faris!

Ne estis tiel malbone, kiam malaperis nur la poto. Kaj perdi la kuleron ne estis katastrofo. Tamen ĉio poste komencis esti ĝena!

Malaperas diversaj aĵoj. NENIU konfesas, kaj NENIU estas kontenta pri tio.

ne_mi_interne_2.jpg

Sed plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo estas la solaj homoj sur la insulo. Kaj se ne kulpas Elizo, kaj ne kulpas Ĉarlo ...

ne_mi_dorse.jpg

KIU FARIS TION?

ne_mi_interne_1.jpg

Ne mi faris! estas amuza kaj konsola rakonto pri amikeco, malakordo, kaj pardonado, verkita de la premiita aŭtoro Marta Altés.

Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La insektaĉego

Nova drameto pri malbona besteto!

image.jpegLa insektaĉego – memproklamita ano «de specio speciala» – kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tamen por la najbaraj bestetoj lia anonco, ke giganta rubusbero apartenas al li sola, estas troa elpaŝo. Ĉu li iam ajn lernos kiel dividi kun aliaj, kaj ĉesigos sian ĉikanadon?

image.jpeg

De la fundo de la ĝardeno ĝis alte en la ĉielo, La insektaĉego montros al ĉiu besteto-adepteto la valoron de deco kaj komunuma afableco.

image.jpegĜin verkis kaj ilustris Kate Read, kaj tradukis studentoj de la supera kurso de NASK en 2022: Thomas Alexander, Barbara Brown, Brian Harmon, Zerbie Hynson, Ruth Kevess-Cohen, Tatu Lehtilä, Catie Neilson, Jorge Rafael Nogueras, Tim Owen.

image.jpeg

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Gerda kaj Elza

Since 1983 Claude Piron's Gerda malaperis! has been the story usually recommended for new learners as a first Esperanto text. On its fortieth anniversary EAB is republishing the book for a new generation ... with Piron's two follow-up books packaged with it. That's three books for the price of one!

gerda_kaj_elza_3d.jpg

Gerda malaperis! is a story about a young woman who is a specialist in secret languages of old ... and one day she goes missing! Set over 25 short chapters (some as dialogue, others as prose) the story is written to build on new vocabulary and grammar which you will have encountered in earlier chapters, getting progressively a little bit harder.

Lasu min paroli plu! is a collection of mainly monologues, and contains 35 short chapters using the same vocabulary and grammatical forms which were introduced in Gerda malaperis!

Ili kaptis Elzan! is a humorous story written to be a little bit more challenging than the previous two, but still has new learners in mind, sticking to easier forms of the language.

gerda_kaj_elza_banner.jpg

If you're a new learner wondering what you can read as a first book, here are three you can purchase in one compilation! We've set the price as £10: you'll find the book on sites such as Amazon, Barnes & Noble, and so on.

 


Tim

Lanĉite!

La zorgo-tigro

Jen trankviliga rakonto, kiu estas perfekta por malakrigi zorgojn kaj grandajn kaj etajn.

20230824_144756.jpg

Rori angoras pri la lernejo, sed ĉio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas sian propran zorgo-tigron.

20230824_144819.jpg

La tigro konsilas lin, instruas, ke Rori «pensu kiel tigro» por trankviligi sin.

20230824_144848.jpg

Fine de la libro troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn.

20230824_144924.jpg

Tradukis ĝin el la angla originalo The Worry Tiger Jorge Rafael Nogueras. Ĝin verkis Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy.

EAB vendas ĝin, kiel kutime, kontraŭ nur £5!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Koriolano

Dramo pri supernorma fiero, civilaj perturboj kaj la amo de patrino al filo, Koriolano estas la plej lasta el la tragedioj de Ŝekspiro kaj inter la plej potencaj.

image.jpeg

La roma generalo Koriolano turnas sian dorson kontraŭ siaj samŝtatanoj kiam la popolo malakceptas lin kiel konsulon. Sed lia venĝa milito kontraŭ Romo finiĝas kiam liaj familianoj petegas lian indulgon kaj li ne kapablas rezisti iliajn petojn. Rezulte, Romo estas savita sed Koriolano estas humile murdita.

Untitled-1.png

Quote

Jam ekzistas longa kaj impona tradicio de tradukado de Ŝekspiro en Esperanton – tradicio fondita de Zamenhof mem kaj daŭrigita de renomaj poetoj, kiel ekzemple Kalocsay, Auld kaj Rossetti. Nun aldoniĝas al tiu listo Marjorie Boulton.
—Humphrey Tonkin

Koriolano estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.


Tim

Lanĉite!

Tro da aĵoj

Lanĉita dum la Brita Kongreso post elstara prelego pri ĝi de la tradukinto, Hans Becklin, Tro da aĵoj estas amuza rakonto montranta per rimoj la danĝeron de amasigado de tro da aĵoj.

tro_spread_1.jpg

Mego kaj Aŝo estas paro de pigoj, kiuj konstruas neston por siaj perfektaj ovoj. Kvankam ili komencas sian konstruadon per koto, branĉetoj kaj herbo, Mego kaj Aŝo baldaŭ konvinkiĝas, ke mankas sufiĉaj aĵoj ĉe ilia nesto, kaj komencas kolekti ankoraŭ pli da aĵoj, aldonante ilin al stako pli kaj pli kreskanta, ĝis – KRAK – okazas la neevitebla rezulto.

tro_spread_2.jpg

Majstre tradukis tiun ĉi rimaĵon Hans Becklin, el la anglalingva originalo verkita kaj ilustrita de Emily Gravett.

tro_spread_3.jpg

EAB vendas tiun malmole binditan libron kontraŭ nur £5!

tro_3d.jpg


Tim

Lanĉite!

Malgranda frato

Tiu ĉi libro estas Malgranda frato. Samtempe estis lanĉita Malgranda sibo, la sama rakonto, sed verkita en seksneŭtrala lingvaĵo.

EAB anoncas lanĉon de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans. 

mf_1.jpg

Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed li kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, li sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile super­ruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.

Sed lia tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam li kaj liaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal­bona momento, Marcus kaj lia bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj for­kondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pri­­demandas ilin.

Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke lia urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas trakt­ata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus lian historion, li konvink­iĝas, ke restas al li nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.

mf_2.jpg

Malgranda frato (kiel Malgranda sibo) estas aĉetabla ĉe Amazono kaj multaj aliaj tiaj retbutikoj, el kiuj pluraj ofertas eĉ senpagan liveradon. 


Tim

Lanĉite!

Malgranda sibo

Tiu ĉi libro estas Malgranda sibo. Samtempe estis lanĉita Malgranda frato, la sama rakonto, sed verkita en tradicia lingvaĵo.

EAB anoncas lanĉon de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans uzante seksneŭtralan lingvaĵon, inkluzive de la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi

ms_1.jpg

Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed ri kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, ri sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile super­ruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.

Sed ria tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam ri kaj riaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal­bona momento, Marcus kaj ria bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj for­kondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pri­­demandas ilin.

Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke ria urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas trakt­ata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus rian historion, ri konvink­iĝas, ke restas al ri nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.

ms_2.jpg

Malgranda sibo (kiel Malgranda frato) estas aĉetabla ĉe Amazono kaj multaj aliaj tiaj retbutikoj, el kiuj kelkaj ofertas eĉ senpagan liveradon. 


Tim

Lanĉite!

Unu rakonto duversie: la Malgrandaoj

Dum sia kongreso en Kembriĝo EAB lanĉis novan libron duversie ...

Temas pri la paro Malgranda frato/Malgranda sibo, traduko de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans. 

Kial duversie? Ĉar unu versio – Malgranda sibo, kiel evidentigas la titolon – estas verkita ne en tradicia lingvaĵo, sed uzas seksneŭtralan lingvaĵon. Aperas en ĝi, do, manpleno da neologismoj: anstataŭ frato kaj fratino, ekzemple, troviĝas sibo, kaj eventuale sibiĉo kaj sibino, kiam estas necese substreki la genron.

Plej rimarkinde estas la tuta manko de la pronomoj li kaj ŝi. Anstataŭ ili estas legebla la propono ri, eble unuafoje en Esperanta romano. (Kvankam nia infanlibro Ni ĉiuj estas malsamaj ja prezentas ĝin per neduumulo, kiu petas, ke oni uzu ĝin parolante pri ri.) 

image.jpeg

Ambaŭ libroj estas aĉetablaj ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. Priskribojn eblas legi kaj eltiraĵojn elŝuti en la koncernaj artikoloj: Malgranda frato | Malgranda sibo


Tim

Anonco

La murdo de Roger Ackroyd

Konata pro sia ŝoka finalo, nun estas disponebla en Esperanto la libro, kiu ŝanĝis la karieron de Agatha Christie, la Reĝino de Krimo. La libron, tradukitan de Hans Becklin, ni lanĉis dum nia kongreso en Kembriĝo.

image.jpeg

Roger Ackroyd estis viro, kiu sciis tro multe. Li sciis, ke la virino, kiun li amis, venenis sian unuan edzon. Li sciis, ke iu ĉantaĝis ŝin – kaj li ĵus eksciis, ke ŝi mortigis sin per troa dozo de veronalo. Baldaŭ la vespera poŝto sciigus lin, kiu estas la mistera ĉantaĝisto. Sed Ackroyd jam estas mortinta, antaŭ ol finlegi ĝin – ponardite tra la kolo, kie li sidis en sia kabineto. 

image.jpeg

«La vero, sendepende de sia efektiva malbelo, ĉiam estas bela al tiu, kiu serĉas ĝin.»
– Hercule Poirot, La murdo de Roger Ackroyd

image.jpeg

La murdo de Roger Ackroyd estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.


Tim

Lanĉite!

Ĉapelo de sorĉisto

Ĉi tiu rakonto komenciĝas per magio en frua printempa mateno kaj finiĝas en varma nokto de aŭgusto, kiun oni neniam forgesos en Muminvalo. Inter ili troviĝas la longa somero de Mumintrolo, plena de sunbrilo kaj fulmotondro. Ĝi povus esti ordinara somero kun malkovroj de novaj insuloj, kun fiŝkaptado per hokar-ŝnuro en pluveto kaj feliĉaj banoj en la surfoj.

Sed tiam la muminfamilio trovas la ĉapelon de sorĉisto. Kaj post tio nenio plu estas kiel kutime.
Danĝero kaj ekscito venis en la valon kaj minace paŝetas ĉirkaŭ ilia domo. Ĉiutage okazas
nekredeblaj kaj afliktaj aferoj – alivorte ili neniam antaŭe ĝuis tiel amuzan tempon!

image.jpeg

Nove tradukite de Sten Johansson, Ĉapelo de sorĉisto, la dua libro en la Muminserio, enhavas la originalajn desegnojn verkitajn de Tove Jansson.

ĉapelo_2.jpg

La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj. 

ĉapelo_1.jpg


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Spionoj

La romano de la jaro en 2002 en Britujo estas disponebla en Esperanto: temas pri Spionoj, verkita de Michael Frayn kaj tradukita de Edmund Grimley Evans:

spionoj_3d.jpg

Temas pri rememoroj de maljuna viro, kiu, promenante laŭ modernigita strato en kiu li kreskis, rakontas pri sia vivo dum la dua mondmilito, kiam lia amiko, Keith, kredis sian patrinon kaŝita agento por la nazioj.

image.jpeg

Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de lia infanaĝo, en alia tempo, en alia lando ...

La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen, en la trankvila sakstrato, kie loĝas Keith kaj Stephen, la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti, ke aferoj ne estas tiaj, kiel ili aspektas, kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo, kiun ili fantaziis, malmergiĝas el la ombroj, ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj, ol ili antaŭvidis.

image.jpeg

La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian retejon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository ofertas senpagan internacian afrankon el Britujo!


Tim

Lanĉite!

Unu animo homa

Alvenis nia du-voluma kolekto de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton!

uah_boxset_sm.jpg

Pli ol 1200 paĝojn longa, Unu animo homa, titolo tirita de ŝia poemo Aliĝilo, tenas ĉiujn ŝiajn poem-librojn, komencante per Kontralte, per kiu ŝi surscenejiĝis en 1955, ĝis Du el, eldonita tridek jarojn poste. Al tiuj ni aldonis du kolektojn, kiujn Marjorie ne publikigis: Nuntempa eposo (1953) kaj La sekreta psiko (1954). Kompletigas la ok-partan kolekton Rimleteroj (1976, kun la kontribuoj de ankaŭ William Auld, laŭ permeso afable donita de lia familio) kaj ĉapitro de poemoj el diversaj fontoj, inkluzive de Belartaj Konkursoj, revuoj kaj libroj.

20221101_160554.jpg

Edmund Grimley Evans, kiu prilaboris la projekton dum preskaŭ unu jardeko, parte konsulte kun Marjorie, nete ambaŭflankas la poemojn per enkonduko kaj precizaj notoj.

20221101_160511.jpg

Ni lanĉas la libron en Britujo kun speciala prezo: £20 anstataŭ la kutima £30. Se vi loĝas ekster Britujo, bonvolu mendi de niaj kolegoj en la Eŭropa Unio ĉe E@I, kiuj proponas multe pli bonajan sendokostojn ol eblas al ni: jen la rekta ligilo

La enhavo-paĝojn eblas legi ĉi tie.


Tim

Lanĉite!

La plej eta elefanto

Jen tre agrabla elefanta aventuro por la pli junaj el inter ni!

elefanto_3d.jpg

Elenjo, la plej eta elefanto, tiel hastas al la neĝejo, ke ŝi tute ne rimarkas la ĥaoson, kiun ŝi kreas survoje. Ĉu iu ajn kapablos malrapidigi ŝin?

elefanto_2.jpg

Amuza, riĉe bunta rakonto de la ĝangalo pri la graveco aŭskulti kaj priatenti aliulojn. Tradukis ĝin Łukasz Żebrowski, el la anglalingva originalo verkita kaj ilustrita de Kate Read.

elefanto_3.jpg

Inter malmolaj kovriloj troviĝas 32 plenkoloraj paĝoj. Ni vendas ĝin kontraŭ nur £5.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La fajrovulpo

Ĝustatempe por Kristnasko, jen vintra rakonto inspirita de legendo el la malvarmega nordo: laŭ samea tradicio, la fajrovulpo estas magia besto, kies felo disŝprucigas en la ĉielon fajrerojn, kiuj faras la nordajn lumojn.

fajrovulpo_3.jpg

Temas pri bela kaj trankviliga rakonto pri remalkovrado de ĝojo kaj trovado de lumo en la mallumo, kiu sentigos al infanoj varmon, komforton kaj amon. Freja kaj ŝia panjo iris al malgranda dometo el arbotrunkoj por pasigi iom da tempo. Mankas lumo en ilia vivo post la forpaso de la patro de Freja, kaj ŝi ne certis pri sledado ... ĝis ŝi renkontis magian vulpon sur la neĝo. Jen la komenco de neevitebla adventuro en la arbaro.

fajrovulpo_4.jpg

La libro havas 32 plenkolorajn paĝojn inter malmola kovrilo. Tradukis ĝin Lee Miller, el la anglalingva originalo verkita de Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy.

Ni vendas ĝin kontraŭ nur £5, kiel kutime:

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La kurioza incidento de la hundo en la nokto

Jen krimromano kiel neniu alia!

image.jpeg

Nia detektivo (kaj rakontanto) estas Kristoforo Beno, 15-jara knabo kun aŭtismo. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata.

image.png

Kristoforo neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon.

La angla originalo, The Curious Incident of the Dog in the Night-Time, verkita de Mark Haddon, estis aljuĝita la libro de la jaro en Britujo en 2003. Ĝin Esperantigis Simon Davies. Reverkis la originalajn grafikaĵojn Tim Owen, kiu kaŝis unu-du surprizoj por aglo-okulaj esperantistoj. 

image.jpeg

La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble.


Tim

Lanĉite!

Kometo en Muminvalo

Jen ĝojiga nova informo, post nia lastatempa anonco, ke EAB subskribis kontrakton por ĉiuj sep libroj en la Muminserio: la unua seriano, Kometo en Muminvalo, lanĉiĝas hodiaŭ!

kometo_3d.png

Nove tradukite de Sten Johansson, ĝi enhavas la originalajn desegnojn verkitajn de Tove Jansson. 

La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian retejon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository kaj Wordery ofertas senpagan internacian afrankon el Britujo!


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Venos la Muminserio

Venos ĉiuj sep libroj de la Muminserio al Esperantujo!

EAB kontraktis kun la rajtigantoj por havi la eldonrajtojn por la amata serio da libroj verkitaj de Tove Jansson. La unua, Kometo en Muminvalo, estas jam enpaĝigita kaj estos eldonota post kelkaj semajnoj, aĉeteblaj ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retservoj. La rekomendata prezo estas £10, kaj servoj kiel Book Depository kaj Wordery ofertas senpagan internacian liveradon: kontrolu tie, do, se vi ne havas Amazonon aŭ ekvivalenton en via lando! 

image.jpeg

La sep librojn tradukas Sten Johansson. Ne estas anoncite aper-ritmo, sed atendu la duan, Ĉapelo de sorĉisto, en frua 2023. Finance kontribuas al la projekto la finnlanda organizaĵo Fondumo Esperanto, pro kies helpo EAB dankas.


Tim

Anonco

Lunkato kaj mi

Jen dua nova libro en du tagoj: ni anoncas Lunkato kaj mi!

20220703_163633.jpg

Kun buntaj paĝoj ŝvelantaj kun moderna urba vivado, Lunkato kaj mi rakontas pri Perlo kaj ŝia venkado super angoro, per la helpo de giganta blanka kato, kiam ŝi devas transloĝiĝi kaj iri al nova lernejo.

20220703_163711.jpg

Estas facile kunsenti ŝian timon, ke «mi konos neniun, kaj neniu konos min», sed oni lernas, rigardante ŝin fariĝi pli memfida, ke per iom da imagopovo kaj persisto, oni povas fari ĉion.

Verkis kaj ilustris tiun ĉi belan libron Lydia Corry; elangligis ĝin Clare Hunter.

Kiel kutime, la prezo ĉe EAB estas malmultekosta: ni vendas ĝin kontraŭ nur £5! Atentu, se vi jam konas niajn infanlibrojn: malkiel la aliaj eldonitaj en la lastaj du jaroj, tiu ĉi ne estas malmole bindita, sed mole gluita, kiel La Krubalo. Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj disponebla en Usono de Librejo Esperanta.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kvin ursoj

Ni ĵus publikigis grandkoran rakonton urso-brakuman pri amikeco kaj preterrigardo de diferencoj ... kaj kvin diversaj ursoj!

20220703_163805.jpg

Urso promenas tute trankvile, kiam ... aperas alia urso! Urso sentas sin timema kaj iom singarda – iomete necerta.

Sed restas pli da urso por renkonti. Kaj kiam unu estas blanka urso enarbigita, nur unu aferon oni povas fari ...

20220703_163905.jpg

Kiel ĉe niaj aliaj tiaj libroj, ni intence vendas tre malmultekoste: kontraŭ nur £5! Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj ĵus alvenis en Usono, kie eblas aĉeti de Librejo Esperanta.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ni ĉiuj estas malsamaj

Jen nova libro, pri kiu ni estas tre fieraj, ĉar Ni ĉiuj estas malsamaj proponas videblecon al ĉiaj homoj, reprezentiĝon al tiuj, kiuj kutime ne aliloke trovas aliajn homojn kiel si.

image.jpeg

Renkontu infanojn de unu lernejo, kaj iliajn instruistojn, gepatrojn kaj prizorgantojn. Ili havas diversajn specojn de familioj, ŝatojn kaj malŝatojn, kulturojn, etnojn, kapablojn kaj malkapablojn ... kaj multajn komunaĵojn!

image.jpeg

Estas miliardoj da mirindaj manieroj esti homo – tiom da manieroj, kiom homoj sur Tero. Ni ĉiuj estas malsamaj estas inspira festo de la fakto, ke ni ĉiuj estas unuopuloj. Verkite de Tracey Turner kaj enesperantigite de Jorge Rafael Nogueras, ĝi estis kreita kunlabore kun pluraj «ambasadoroj de inkluziveco».

image.jpeg

Bunta kaj diversa, Ni ĉiuj estas malsamaj plifortigas la fakton, ke ĉiu havas ion por kontribui, ke diverseco pliriĉigas niajn vivojn, kaj ke unu aferon plene komunan ni ĉiuj havas – ke ekzistas pli, kiu unuigas nin, ol dividas. Niaj malsimilaĵoj riĉigas niajn vivojn. Festu ilin per tiu ĉi belega libro.

image.jpeg

Ekzempleroj jam estas survoje al Usono kaj al UEA, kaj espereble atingos aliajn libroservojn, se ili mendos. Eblas aĉeti, kompreneble, ankaŭ ĉe ni kontraŭ nur £5.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ĉu li bremsis sufiĉe?

En la dua krimromano en la Ĉu-serio, verkita de Claude Piron sub la kaŝnomo Johán Valano, la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?

bremsis_3d.jpg

Tiun ĉi nian libron vendas diversaj retbutikoj kiel Amazono, Wordery kaj Book Depository. Tiuj du lastaj eĉ ofertas senpagan internacian sendadon!

Ĉar ni ne povas konkurenci kontraŭ tiuj prezoj kaj ofertoj, la libro ne troviĝas en nia propra oferto.


Tim

Reeldono

La aventuroj de Alico en Mirlando

Ni anoncas hodiaŭ la alvenon de la plej bela libro, kiun ni iam ajn eldonis: temas pri magistra nova versio de La aventuroj de Alico en Mirlando, ĉi-foje en belaj novaj vestaĵoj!

20220331_134305.jpg

La tekston prilaboris Edmund Grimley Evans, surbaze de pli frua versio tradukita de Donald Broadribb.

20220331_134845.jpg

La libron ornamas ilustraĵoj de Chris Riddell, kutime plenkoloraj kaj en almenaŭ ĉiu paĝparo:

20220331_135148.jpg

Pro la abundo de bildoj, la libro superas eĉ 300 paĝojn, kaj estas preskaŭ 4 centimetrojn dika, pro la dikeco de la papero.

 20220331_134338.jpg

Tiun ĉi nekredeble luksan libron ni vendas kontraŭ £15 ... kaj se vi aĉetas du ekzemplerojn samtempe, eblos senpage aldoni al via ĉaro trian senpage: alivorte, aĉeteblas tri libroj kontraŭ po £10!

20220331_134911.jpg

Kial vi atendas, do? 

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Pingvena pako

Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ...

Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ekster la kuniklejo

«Beyond the Burrow» en Esperanto. Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto.

Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj.

La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli?

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La cent-etaĝa kosmoŝipo

The Hundred-Decker Rocket en Esperanto. Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen.

Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon?

Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Novulo en la urbo

New in Town en Esperanto. Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen.

Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kanto de ĝojo

A Song of Gladness en Esperanto. Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett.

Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La domo ĉe Pu-Angulo

La ĉefa eldonaĵo de EAB en 2021, traduko de la klasikaĵo The House at Pooh Corner, dua libro en la serio pri Urso Pu verkita de A.A. Milne. En tiu volumo troviĝas dek pliaj rakontoj pri Winnie-la-Pu kaj liaj amikoj de la Centakrea Arbaro: Kristoforo Robin, Porketo, kaj – unuafoje – Tiglo.

image.jpeg

Tiun ĉi belegan malmole binditan libron, tradukitan de Edmund Grimley Evans, ornamas plenkoloraj bildoj sur lukse dikega papero. Ĝi venas kun bunta jako kaj rubando, estas perfekta por ĉiuj infanoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, kaj estas ideala donaco.

image.jpeg

En 2022 oni premiigis tiun ĉi libron Infanlibro de la jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA!

image.jpeg


Tim

Lanĉite!

Okuloj

Dua eldono de novelaro originale eldonita en 1967, Okuloj estas kolekto de dek-tri rakontetoj verkitaj de Marjorie Boulton, unu el la plej elstaraj kontribuintoj al la Esperanta literaturo, en lingvaĵo ĝuinda kaj bela.

okuloj_3d.jpg

Rakontoj:

1. Okuloj

2. Ebrivirgeco

3. Mezepoka historio

4. La sekreto de la lernejestrino

5. Fenikso

6. Vespera vizitanto

7. La venĝo-komitato

8. Tiel, kiel ĝi ne okazis

9. Lernantino

10. Kaj kredu, se vi volas

11. Preter la limo

12. Nekvalifikitaj sorĉistinoj

13. Interne kaj ekstere

Eblas aĉeti ĝin ĉe ni kontraŭ rabatita prezo (£5, anstataŭ la rekomendata £8), sed atentu, ke aldoniĝos al ĝi sendokostoj. Ĝi troviĝas ankaŭ ĉe Amazono kaj Book Depository: aparte bona novaĵo por homoj ekster Britujo, ĉar Book Depository ofertas senpagan internacian afrankon!


Tim

Reeldono

La plej eleganta giganto de la urbo

We're delighted to announce that our latest publishing project is La plej eleganta giganto de la urbo, a translation by Ian Carter and Edmund Grimley Evans of Julia Donaldson and Axel Scheffler's The Smartest Giant in Town into Esperanto!

We had hoped to launch the book at our conference in April. Unfortunately, the coronavirus pandemic has led to our cancelling the conference and to delays in the book reaching us. We can't currently be sure of the exact delivery date but we fulfill our pre-orders as soon as we take receipt of the stock.

la_plej_eleganta_giganto-8.jpg

The book costs only £5. If you're from the UK, please note that you can include another 1.8kg of books in the package before the postage bracket rises (currently £3.10 for up to 2kg), so you might wish to take advantage by ordering some more books, which we'll despatch alongside it.

 

la_plej_eleganta_giganto_kovrilo.jpg


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Spaco sur la balail'

We're delighted to announce that our latest publishing project is Spaco sur la balail', a translation by Ian Carter of Julia Donaldson and Axel Scheffler's Room on the Broom into Esperanto!

balail_kovrilo.jpg

We had hoped to launch the book at our conference in April. Unfortunately, the coronavirus pandemic has led to our cancelling the conference and to delays in the book reaching us. We can't currently be sure of the exact delivery date but we fulfill our pre-orders as soon as we take receipt of the stock.

balail-interne.jpg

The book costs only £5. If you're from the UK, please note that you can include another 1.8kg of books in the package before the postage bracket rises (currently £3.10 for up to 2kg), so you might wish to take advantage by ordering some more books, which we'll despatch alongside it. Our Twitter account shows several books which are new in stock 🙂

 

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Mil Unuaj Vortoj en Esperanto

Jen modernigita tria eldono de Mil Unuaj Vortoj en Esperanto, post la pli fruaj unua (1994) kaj dua (2004). Ĝin tradukis Edmund Grimley Evans el la angla originala, verkita de Heather Amery kun desegnoj de Stephen Cartwright.

muv_3d.jpg

Tiu ĉi nova versio prezentas trezoron da lernigaj ebloj por infanoj de ĉiu aĝo, kaj ankaŭ por plenkreskuloj! Ĝi estas fascina paroliga libro por helpi eklegi en Esperanto, kaj fonto de ideoj por konversacio.

agoj.jpg.19a3942f6241808b36d151c285bbbd8

Ĉi tiu tria eldono alportas freŝan vivon al ĉi tiu tre populara libro. La bildoj kaj etikedoj nun inkluzivas objektojn, kiuj aperis en la ĉiutaga vivo nur en la lastaj jaroj. La ilustraĵoj de Stephen Cartwright, el kiuj kelkaj estas tute novaj, donas per siaj abundo da detalo kaj ludiga aliro horojn da valora distrado kaj utila amuzo.

 


Tim

Lanĉite!

La Krubalo: The Gruffalo in Esperanto

We're delighted to announce that EAB has published an Esperanto version of The Gruffalo, a world-famous story for children young and not-so-young which has sold over 14 million copies worldwide!

gruffalo_cover_eo.jpg

As the exclusive world provider of La Krubalo, as he's known in Esperanto, you won't be able to get hold of a copy from anywhere before we send them out. We'll be doing this on December 2nd, so feel free to pre-order now at the special price of £5 (RRP = £7) to get your hands on a copy at the start of December. We're not imposing limits on sales, so if you want to save Santa Claus the trouble of thinking of presents for members in your family, but as many copies as you want!


Tim

Lanĉite! Infanlibro
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.