Jump to content

News

News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

Kiel teni vin informata

Nia eldon-ritmo ne permesas al ni afiŝi tre ofte pri agado. Viaflanke, reviziti malofte ĝisdatigatan retejon por kontroli, ĉu hazarde aperis io nova estas nekredeble tede. Sed samtempe, vi volas informiĝi pri novaj libroj, ebloj antaŭmendi, ktp. Kion fari, do?

La solvo estas treege simpla: permesi al la novaĵoj atingi vin! Temas pri sekvado, koncepto, kiun vi eble konas de sociaj retejoj. Vi simple per alklako indikas, ke vi volas sekvi iun temon; t.e. ricevi novaĵojn. Tiuj povas esti per sciigoj en la retejo, kiuj montras sin al uzanto ensalutinta:

sciigo.jpg

aŭ per retpoŝtaĵoj. Kion ajn vi preferas, necesas krei konton por sekvi parton de la retejo.

Ensalutinte en vian konton, iru al la kategorio pri nia eldon-agado. Sub la listo de diversaj novaĵ-kategorioj, vi vidos butonon Sekvi. Alklaku ĝin (sur la vorton; la cifero faros nenion), kaj aperos ŝprucfenestro:

sekvi.jpg

Ĉar la plej multaj ne estos oftaj vizitantoj al la retejo, la unua maniero (ricevi informojn per sciigo) ne estus utila. Sufiĉas la dua eblo: en tago, kiam almenaŭ unu novaĵo estas afiŝita, ricevi retpoŝtaĵon pri ĝi. Alklaku Sekvi, kaj vi poste ricevos informojn laŭ la petita maniero. Facilege!

(Kiam vi sekvas kategorion, la vorto Sekvi ŝanĝos al Sekvate. Vi povos alklaki ĝin por ŝanĝi la agordojn, aŭ eĉ por ĉesigi la sekvadon; aperos butono Malsekvi sube de la ŝprucfenestro.) 

Tim

Anonco

Kiel aĉeti niajn librojn

Se vi loĝas en Britujo

Plurajn el niaj libroj vi trovos ĉe Amazono kaj aliaj retbutikoj, ekzemple Foyles. Ĉar tiuj libroj estas malmultekostaj kaj la vendistoj ofte ofertas senpagan afrankon, tiuj ĉi libroj ĝenerale ne troviĝas en nia propra oferto.

Kiam libro ne estas tre baza, ĉar ĝi, ekzemple, uzas dikan paperon, havas nekutimajn dimensiojn, enhavas plenkolorajn bildojn, ni devis amase presigi kaj stoki, kaj tiujn vi trovos (apud libroj ne eldonitaj de ni) en nia retbutiko.

Se vi loĝas ekster Britujo

Kiel ĉe ni, multaj el niaj libroj troviĝas ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazono kaj aliaj. 

Niajn aliajn librojn vi trovos ĉe diversaj Esperantaj retbutikoj, ekzemple:

Ne vere indas por vi uzi nian retbutikon, pro la risko de dogan-impostoj. (Ili ne atingas ĉiujn, sed estas hazardaj malagrablaĵoj.)

Tim

Anonco

Stig de la ŝutloko

Barni sopiris esti ĉe la fundo de la kavo. Kaj la grundo subfalis.

barni.jpg

Okaze de Zamenhof-tago en 2025, ni anoncas plian kontribuon al la literatura heredaĵo de Esperanto: Stig de la ŝutloko!

image.jpeg

Origine publikigita en la angla en 1963 kiel Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko.

image.png

Verkita por infanoj, Stig de la ŝutloko estas ideala libro por progresantoj, kaj ĝuinda por ĉiuj. Tradukis ĝin en Esperanton Jack Warren. La tekston reviziis Edmund Grimley Evans.

image.png

Stig kaj la ŝutloko estas aĉetinda ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. La rekomendata prezo por tiu 180-paĝa libro estas £10. 

Tim

Lanĉite!

Aferoj disfalas

La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon.

afero-disfalas-3d.png

Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

Tim

Lanĉite!

Toto la pinta hundo

Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin.

toto-2.jpg

Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon?

toto-dorso.jpg

Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner. 

toto-kovrilo-dorso.jpg

Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!

Tim

Lanĉite! Infanlibro

Rebecca

Antaŭ du jaroj EAB lanĉis traduk-konkurson. La gajninto estis Malcolm Jones, treege bone tradukinte parton de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. Post du jaroj da diligenta tradukado flanke de la tradukinto kaj liaj konsilintoj, Edmund Grimley Evans kaj Jouko Lindstedt, EAB hodiaŭ lanĉas la libron, klasikaĵon de la angla literaturo, okaze de la Brita Kongreso en Manĉestro. 

rebecca-3d.-web.jpgVizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite proponas geedziĝon. Tamen, kiam ili revenas al lia domego, Manderley, ĉio ŝanĝiĝas, kaj ŝi konstatas, ke apenaŭ ŝi lin konas. En ĉiu angulo de ĉiu ĉambro ŝvebas memoroj de lia unua edzino, la ŝajne perfekta Rebecca, kaj la dua sinjorino de Winter riskas droni sub ŝia ombro.

crest.jpg

Unue eldonita en 1938, tiu ĉi klasikaĵo de la angla literaturo ricevis la Premion Anthony por «Plej Bona Romano de la Jarcento», kaj nun la unuan fojon estas legebla ankaŭ en Esperanto. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

Tim

Lanĉite!

Traduku!

En preskau ĉiu numero de La Brita Esperantisto inter 1991 kaj 1999 troviĝis anglalingva teksteto kun invito ĝin esperantigi. Tradukemaj legantoj sendis al William Auld siajn solvojn, kaj en la tuj posta numero la redaktoro prikomentis apartajn vortojn kaj esprimojn, aljuĝis premi­etojn kaj aperigis elektitan tradukon. Esperanto-Asocio de Britio reaperigis ĉiujn 56 tekstojn libroforme jam en du antaŭaj eldonoj.

Jen, en brilaj novaj vestaĵoj, la tria eldono! Kiel la aliaj ĝi enhavas la tekstojn, kiuj aperis en la rubriko, kun la komentoj de William Auld kaj la elektitaj tradukoj, plus indekson.

image.png

Ni ankaŭ aldonis tradukvortareton jam proponitan de Auld en la paĝoj de La Brita Esperantisto. Temas pri elegantaj solvoj al tiklaj anglaĵoj.

La traduktaskoj, siatempe ellaboritaj perpoŝte, intence ne estas baznivelaj, en la celo plibonigi al pli vasta publiko sian lingvokapablon: oni lernas ne nur klopodante traduki en la unua parto de la libro, sed ĉefe per la provoj de la antaŭa studrondo, la komentoj de Auld, kaj la bildiga traduko, kiun li finfine kunkudris, kiuj troviĝas en la dua parto. 

Tiu tria eldono de Traduku! troviĝas ĉe retbutikoj kiel Amazono. La rekomendata prezo estas nur £10, kontraŭ 254 paĝoj da materialo por pliakrigi siajn kapablojn!

Tim

Lanĉite!

La Ĉashundo de la Baskerviloj

Kadre de nia projekto Festjaro BAULDTON, EAB kun fiero anoncas la reeldonon de klasika libro de la angla literaturo, en traduko de William Auld: jen La Ĉashundo de la Baskerviloj!

baskerviloj-3d.jpg

La libron originale eldonis niaj kolegoj ĉe Sezonoj, en du eldonoj de 1998 kaj 2020, redaktitan de Aleksander Korĵenkov kaj korektitan de Halina Gorecka. Surbaze de ilia teksto Simon Davies lingve kontrolis kaj poluris, kaj aldonis 14-paĝan apendicon pri lingvaĵoj. Fascine! 

Post la morto de kavaliro Karlo Baskervilo apud la piedsignoj de giganta ĉashundo, oni ekflustras pri familia malbeno. La detektivo Ŝerloko Holmso kaj lia fidela helpanto doktoro Vatsono klopodas por solvi la misteron de tiu supernatura besto, antaŭ ol ĝi mortigos ankaŭ la kavaliran heredinton.

La ĉashundo de la Baskerviloj, klasika krimromano de Arthur Conan Doyle, estas unu el la plej famaj rakontoj iam ajn verkitaj. La esperantigo de William Auld unue aperis en 1998 kaj nun reeldoniĝas en la Festjaro BAULDTON.

Vian ekzempleron trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. La rekomendata prezo estas nur £10!

Tim

Lanĉite!

La edzino de l' tempvojaĝanto

En Zamenhof-tago EAB lanĉas La edzino de l' tempvojaĝanto, tradukon de The Time Traveler's Wife, kiun aŭtoris Audrey Niffenegger. Plurfoje filmigita kaj tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl.

tempvojaĝanto-3d.jpg

Jen unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo. Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li – tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li – tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias «krono-sindromon», ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo.

Tiun ĉi 656 paĝojn longan perlon trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!
 
Tim

Lanĉite!

Malfrue novembre

Morgaŭ alvenos decembro: jen do perfekta tago por fini nian sep-voluman Muminserion per Malfrue novembre, tradukita de Sten Johansson.

malfrue-novembre-3d.jpg

Estas aŭtuno en Muminvalo. Por tiuj, kiuj alvenas tien, ĉio aspektas alia, ne tute kiel ili atendis. Kaj la Muminfamilio ŝajne ne estas hejme. La gastoj, kiuj kolektiĝas en la malplena Mumindomo, devas klopodi por laŭkapable loĝi kaj vivi unu kun la alia. Ili estas Filifjonkino kaj la Hemulo, Mimlino, Onkloskruto kaj la eta homso Toft. De fore ankaŭ Snufmumriko revenas en la valon, kie li perdis ion gravegan. En la ĝardeno kuŝas la blua vitroglobo sur sia kolono, spegulante grandajn ŝanĝojn, dum la novembra mallumo densiĝas ĉirkaŭ la ses gastoj.

Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, Vintro en Muminvalo kaj La patro kaj la maro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.

Tim

Lanĉite!

La patro kaj la maro

Hodiaŭ estas Haloveno, kaj ni lanĉas novan Muminlibron, en kiu kompatinda Mumintrolo spertas aferojn timigajn. Jen la 6-a en nia serio: La patro kaj la maro!

image.jpeg

Muminpatro sentas sin nebezonata. En la varmegaj tagoj fine de aŭgusto li revas pri aventuro. Li volas protekti sian familion, kvankam ĝi elturniĝas sufiĉe bone eĉ sen tio.

Plej fore en la maro situas insuleto kun lumturo. Tien la patro velas kun sia familio kaj Eta Mim. La insulo estas sovaĝa kaj dezerta, tute ne kiel la hejma valo. Mumintrolo atendis ion novan kaj ekscitan, kaj sur la insulo li spertas aferojn timigajn, misterajn kaj defiajn, sed ankaŭ belajn kaj mirindajn. Muminpatro ne ĉiam komprenas la maron tiel bone, kiel li supozis, kaj Muminpatrino sopiras la malnovan hejmon. Nur Eta Mim ĉiam elturniĝas, kio ajn okazas. Sed kien do malaperis la lumtura gardisto?

Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, kaj Vintro en Muminvalo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.

Tim

Lanĉite! Infanlibro

Vintro en Muminvalo

Hodiaŭ estas Esperanto-Tago, kaj ĝin ni festas per nova Muminlibro! Jen la 5-a en nia serio: Vintro en Muminvalo!

image.jpeg

Unu tagon en januaro Mumintrolo vekiĝas el sia vintrodormo kaj ne povas reendormiĝi. Unuafoje li spertas la vintron kun neĝo kaj malvarmo. Li estas tre soleca, ĉar ĉiuj familianoj plu dormas, kaj komence la vintro timigas lin. Sed poste vekiĝas ankaŭ lia malnova amikino Eta Mim, kiu neniam timas, kaj iom post iom li renkontas novajn estaĵojn. Aperas Tu-tiki kaj ŝiaj nevideblaj sorikoj, la bruema Hemulo, la hundeto Jelp, kiu revas pri la sovaĝaj lupoj, kaj multaj aliaj. Do, lia Muminvalo baldaŭ plenas de nekonataj gastoj, kun kiuj li spertas aventurojn, kaj finfine li rimarkas ke eblas ŝati ankaŭ la vintron. Ĉar, kiel diras lia nova konato Tu-tiki: Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min.

Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo,Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, kaj Somermeza dramo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de AmazonBarnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.

-->
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.