Kadre de nia projekto Festjaro BAULDTON, EAB kun fiero anoncas la reeldonon de klasika libro de la angla literaturo, en traduko de William Auld: jen La Ĉashundo de la Baskerviloj!
La libron originale eldonis niaj kolegoj ĉe Sezonoj, en du eldonoj de 1998 kaj 2020, redaktitan de Aleksander Korĵenkov kaj korektitan de Halina Gorecka. Surbaze de ilia teksto Simon Davies lingve kontrolis kaj poluris, kaj aldonis 14-paĝan apendicon pri lingvaĵoj. Fascine!
Post la morto de kavaliro Karlo Baskervilo apud la piedsignoj de giganta ĉashundo, oni ekflustras pri familia malbeno. La detektivo Ŝerloko Holmso kaj lia fidela helpanto doktoro Vatsono klopodas por solvi la misteron de tiu supernatura besto, antaŭ ol ĝi mortigos ankaŭ la kavaliran heredinton.
La ĉashundo de la Baskerviloj, klasika krimromano de Arthur Conan Doyle, estas unu el la plej famaj rakontoj iam ajn verkitaj. La esperantigo de William Auld unue aperis en 1998 kaj nun reeldoniĝas en la Festjaro BAULDTON.
Vian ekzempleron trovu ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. La rekomendata prezo estas nur £10!
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now