Ĝustatempe por Kristnasko, jen vintra rakonto inspirita de legendo el la malvarmega nordo: laŭ samea tradicio, la fajrovulpo estas magia besto, kies felo disŝprucigas en la ĉielon fajrerojn, kiuj faras la nordajn lumojn.
Temas pri bela kaj trankviliga rakonto pri remalkovrado de ĝojo kaj trovado de lumo en la mallumo, kiu sentigos al infanoj varmon, komforton kaj amon. Freja kaj ŝia panjo iris al malgranda dometo el arbotrunkoj por pasigi iom da tempo. Mankas lumo en ilia vivo post la forpaso de la patro de Freja, kaj ŝi ne certis pri sledado ... ĝis ŝi renkontis magian vulpon sur la neĝo. Jen la komenco de neevitebla adventuro en la arbaro.
La libro havas 32 plenkolorajn paĝojn inter malmola kovrilo. Tradukis ĝin Lee Miller, el la anglalingva originalo verkita de Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy.
Ni vendas ĝin kontraŭ nur £5, kiel kutime:
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now