Hodiaŭ estas Haloveno, kaj ni lanĉas novan Muminlibron, en kiu kompatinda Mumintrolo spertas aferojn timigajn. Jen la 6-a en nia serio: La patro kaj la maro!
Muminpatro sentas sin nebezonata. En la varmegaj tagoj fine de aŭgusto li revas pri aventuro. Li volas protekti sian familion, kvankam ĝi elturniĝas sufiĉe bone eĉ sen tio.
Plej fore en la maro situas insuleto kun lumturo. Tien la patro velas kun sia familio kaj Eta Mim. La insulo estas sovaĝa kaj dezerta, tute ne kiel la hejma valo. Mumintrolo atendis ion novan kaj ekscitan, kaj sur la insulo li spertas aferojn timigajn, misterajn kaj defiajn, sed ankaŭ belajn kaj mirindajn. Muminpatro ne ĉiam komprenas la maron tiel bone, kiel li supozis, kaj Muminpatrino sopiras la malnovan hejmon. Nur Eta Mim ĉiam elturniĝas, kio ajn okazas. Sed kien do malaperis la lumtura gardisto?
Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, kaj Vintro en Muminvalo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
- 1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now