Morgaŭ alvenos decembro: jen do perfekta tago por fini nian sep-voluman Muminserion per Malfrue novembre, tradukita de Sten Johansson.
Estas aŭtuno en Muminvalo. Por tiuj, kiuj alvenas tien, ĉio aspektas alia, ne tute kiel ili atendis. Kaj la Muminfamilio ŝajne ne estas hejme. La gastoj, kiuj kolektiĝas en la malplena Mumindomo, devas klopodi por laŭkapable loĝi kaj vivi unu kun la alia. Ili estas Filifjonkino kaj la Hemulo, Mimlino, Onkloskruto kaj la eta homso Toft. De fore ankaŭ Snufmumriko revenas en la valon, kie li perdis ion gravegan. En la ĝardeno kuŝas la blua vitroglobo sur sia kolono, spegulante grandajn ŝanĝojn, dum la novembra mallumo densiĝas ĉirkaŭ la ses gastoj.
Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, Somermeza dramo, Vintro en Muminvalo kaj La patro kaj la maro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now