EAB anoncas lanĉon de malutopiaĵo originale verkita, sub titolo Little Brother, de Cory Doctorow. Tradukis ĝin Edmund Grimley Evans uzante seksneŭtralan lingvaĵon, inkluzive de la pronomo ri, anstataŭ li kaj ŝi.
Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed ri kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, ri sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile superruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.
Sed ria tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam ri kaj riaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en malbona momento, Marcus kaj ria bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj forkondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pridemandas ilin.
Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke ria urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas traktata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus rian historion, ri konvinkiĝas, ke restas al ri nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.
Malgranda sibo (kiel Malgranda frato) estas aĉetabla ĉe Amazono kaj multaj aliaj tiaj retbutikoj, el kiuj kelkaj ofertas eĉ senpagan liveradon.
- 1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now