Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

Somermeza dramo

La 24-a de junio, la tago de Sankta Johano, estas la tradicia somermeza festo en Finnlando kaj Svedujo, kaj tial montriĝas la perfekta tago lanĉi la kvaran libron en nia Muminserio! Tove Jansson ja pensis pri tiu festo («juhannus» en la finna), kiam ŝi verkis Somermeza dramo.

somermeza_dramo.jpg

La akvo simple altiĝas, altiĝadas, kaj ĉio ekflosas.

Jen aperas drivanta teatro, kaj per tiu la Muminfamilio drivas en somermezan nokton plenan de sorĉo kaj surprizo, kun novaj amikoj kaj malamikoj.

Ĉi tio estas la rakonto pri tio, kio okazis dum la magia monato junio en tiu jaro, kiam la fajrosputa monto ekmoviĝis, kaj la patrino de Mumintrolo faris sian plej belan arboŝelan ŝipeton.

Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo, Ĉapelo de sorĉisto kaj Memoroj de Muminpatro. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj. 

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La granda kaldrono

«Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon.» Tiel verkis literaturisto Sten Johansson pri La granda kaldrono, siatempe la plej longa originalaĵon de la originala literaturo de Esperanto. Precize cent jarojn post la naskiĝo de ĝia verkinto, John Francis, EAB ja re-eldonis ĝin!

kaldronoj-1536x864.jpgLaŭ la deziro iam esprimita de William Auld, la originala libro disvendiĝis, kaj dum jardekoj ne estis disponebla, ĝis niaj kolegoj en Esperanto-Asocio de Skotlando eldonis ĝin elektronike en 2017.

Du mondmilitoj – du generacioj de unu skota familio.
Luktado ĉe la fronto – kaj luktado ankaŭ hejme. 

La granda kaldrono, la majstroverko de John Francis kaj unu el la plej gravaj romanoj en Esperanto, sekvas la vivojn de kelkaj ordinaraj homoj tra la tempo de du mondmilitoj, esploras iliajn diversajn sintenojn al la milito, bildigas la militservajn spertojn de kelkaj el ili, kaj montras la ŝanĝojn en ilia socio kaj la dilemojn de la ĉiutaga vivo.

lgk_3d.jpg

Tiu nova eldono, kiun editoris Edmund Grimley Evans, ampleksas 626 paĝojn! Ĝin eblas aĉeti ĉe retbutikoj kiel Amazono. La rekomendata vendoprezo estas £15.


Tim

Lanĉite!

Matilda

MATILDA estas brila infano kun MAGIA menso.

matilda_pose.pngTamen ŝiaj gepatroj opinias ŝin malŝparo de spaco.

Kaj ŝia lernejestrino Fraŭlino TRUNCHULL estas malica tirano, kiu opinias, ke ĉiuj infanoj estas putraj kaj aĉaj kaj estu enŝlositaj.

la_tranĉulo.png

Alvenis la tempo, kiam Matilda devas trovi la forton por ŝanĝi sian rakonton, kaj montri, ke infanoj povas esti eksterordinaraj . . . 

image.jpeg

Verkitan de Roald Dahl kun ilustraĵoj de Quentin Blake, tiun ĉi klasikaĵon tradukis Tobiasz Kubisiowski, kiu gajnis traduk-konkurson starigitan de EAB. Ĝin poluris Simon Davies.

Ĝi estas disponebla ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj, kun rekomendata prezo £10.


Tim

Lanĉite!

Rimleteroj

Nove re-eldonita kiel la unua parto de nia Festjaro BAULDTON: Rimleteroj, kuna projekto de la festatoj dum ilia frua esperantisteco!

rimleteroj_3d.jpg

En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn, poem-stilon de mezepoka Francujo. Ŝi tuj akceptis la duelinviton.

image.pngDum periodo naŭ-monata la duopo inter­ŝanĝis 84 poŝt­kartojn verkitajn laŭ tiu stilo, montrante sian junaĝan vervon kaj vivlongan spriton. La tekstoj konserviĝis, kaj nun vi, kara leganto, povas konatiĝi kun tiu sendube unika fenomeno, reeldonita omaĝe al tiuj elstaraj esperantistoj precize cent jarojn post ilia naskiĝo.

image.jpeg

Troviĝas en la libro ne nur la 84 rondeloj, sed ankaŭ biografietoj de William Auld kaj Marjorie Boulton, po unu tiuepoka foto de ambaŭ, kaj antaŭparolo kaj postparolo verkitaj de Tim Owen. La internajn flankojn de la kovrilo ornamas plenkoloraj fotoj de kelkaj el la originalaj poŝtkartoj.

image.jpeg

Trovu tiun elstare belan novan eldonon de Rimleteroj ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazon! Ni lanĉas kontraŭ nur £10!


Tim

Lanĉite!

Memoroj de Muminpatro

La patro de Mumintrolo verkis siajn memoraĵojn.

Jen la libro pri lia ŝtorma junaĝo, kiam la didoj estis ege pli grandaj, la ŝtormoj pli danĝeraj kaj la sunbrilo pli varma ol hodiaŭ.

En sia verando en Muminvalo la patro memoras siajn amikojn en la Senleĝa Kolonio, ties buntajn vojaĝojn kaj grandegajn festojn en mondo, kie ĉio estis ebla. Povas esti ke li iomete troigis, sed tio necesas por ke libroj fariĝu ekscitaj.

image.jpeg

Ĉi tio estas la tria libro pri Mumintrolo kaj liaj amikoj kaj familianoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj. 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero

Se ili havus komunan lingvon, li pensis, ili komprenus unu la alian. Se ili komprenus unu la alian, ili povus vivi en paco. Sed kiun lingvon?

image.jpeg

Renkontu la knabon, kiu inventis sian propran lingvon – kaj donis esperon al milionoj da homoj!

La vivo estis malfacila en la urbo Bjalistoko, aparte por juna knabo kiel Lazaro Zamenhof. Sed Lazaro supozis, ke li scias la kialon de la kolero kaj malfido. Ĉar ĉiu grupo parolis malsaman lingvon, kiel homoj povus interkompreniĝi, unu kun la alia? Sen interkompreniĝo, kiel povus estiĝi la paco?

image.jpeg

Zamenhof havis ideon: lingvon «universalan», paroleblan de ĉiuj. Sed lingvo facile lernebla ne estis tiel facile inventebla, aparte kiam lia propra patro staris inter li kaj lia revo. Tamen, kiam finfine en 1887 «Doktoro Esperanto» sendis siajn vortojn en la mondon, ideo de knabo fariĝis komunumo, kiu disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo.

image.jpeg

En tiu ĉi belega libro – malmole bindita, kun kromkovrilo kaj plenkoloraj ilustraĵoj presitaj sur dika papero – la lerto de Mara Rockliff pri historio kaj la varmo kaj energio de ilustristo Zosia Dzierżawska kunmetiĝas por realigi la rakonton de Esperanto – la lingvo de Espero. Librofine legeblas du prozaĵoj pri Zamenhof.

image.jpeg

Tiu ĉi libro estas en Esperanto. Ni vendas ankaŭ la originalan version verkitan en la angla.

Aŭtoro: Mara Rockliff
Ilustristo: Zosia Dzierżawska
Tradukinto/verkinto de la librofinaj tekstoj: Tim Owen
Eldoninto: Esperanto-Asocio de Britio
Eldonjaro: 2023
ISBN: 978-0-902756-62-5
Paĝosumo: 40

Aĉetu tri, kaj la tria estos senpaga!


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kara bestoĝardeno

Jen nia unua libro por tre junaj infanoj!

image.jpeg

Levu la klapon kaj vidu, kion sendis la bestoĝardeno: la perfektan hejmbeston – finfine!

Junaj infanoj amos, ke ili levu la klapon por ekscii, kiujn bestojn sendis la bestoĝardeno – simion, leonon, kaj eĉ elefanton!

bestoghardeno_dorso.jpg

Ĉu oni tamen iam ajn sendos la perfektan hejmbeston?

bestoghardeno_4.jpg

Kun brilaj elstaraj desegnaĵoj, alloga ripetado, kaj multege da ŝatataj bestoj, Kara bestoĝardeno troviĝu ĉe ĉiu infana bretaro – kaj pro la dikaj paĝoj kaj fortikaj klapoj, ĝi estas perfekta por manetoj!

bestoghardeno_2.jpgTradukis ĝin Clare Hunter, el la anglalingva originalo, kiun aŭtoris kaj ilustris Rod Campbell.

bestoghardeno_stako.jpgKiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj: kaj se trian ekzempleron vi aldonos al via karbo, ĝi estos senpaga!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ne mi faris!

Ne estis tiel malbone, kiam malaperis nur la poto. Kaj perdi la kuleron ne estis katastrofo. Tamen ĉio poste komencis esti ĝena!

Malaperas diversaj aĵoj. NENIU konfesas, kaj NENIU estas kontenta pri tio.

ne_mi_interne_2.jpg

Sed plej karaj amikoj Elizo kaj Ĉarlo estas la solaj homoj sur la insulo. Kaj se ne kulpas Elizo, kaj ne kulpas Ĉarlo ...

ne_mi_dorse.jpg

KIU FARIS TION?

ne_mi_interne_1.jpg

Ne mi faris! estas amuza kaj konsola rakonto pri amikeco, malakordo, kaj pardonado, verkita de la premiita aŭtoro Marta Altés.

Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La insektaĉego

Nova drameto pri malbona besteto!

image.jpegLa insektaĉego – memproklamita ano «de specio speciala» – kutimas agi senpune laŭ siaj kapricoj. Tamen por la najbaraj bestetoj lia anonco, ke giganta rubusbero apartenas al li sola, estas troa elpaŝo. Ĉu li iam ajn lernos kiel dividi kun aliaj, kaj ĉesigos sian ĉikanadon?

image.jpeg

De la fundo de la ĝardeno ĝis alte en la ĉielo, La insektaĉego montros al ĉiu besteto-adepteto la valoron de deco kaj komunuma afableco.

image.jpegĜin verkis kaj ilustris Kate Read, kaj tradukis studentoj de la supera kurso de NASK en 2022: Thomas Alexander, Barbara Brown, Brian Harmon, Zerbie Hynson, Ruth Kevess-Cohen, Tatu Lehtilä, Catie Neilson, Jorge Rafael Nogueras, Tim Owen.

image.jpeg

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Gerda kaj Elza

Since 1983 Claude Piron's Gerda malaperis! has been the story usually recommended for new learners as a first Esperanto text. On its fortieth anniversary EAB is republishing the book for a new generation ... with Piron's two follow-up books packaged with it. That's three books for the price of one!

gerda_kaj_elza_3d.jpg

Gerda malaperis! is a story about a young woman who is a specialist in secret languages of old ... and one day she goes missing! Set over 25 short chapters (some as dialogue, others as prose) the story is written to build on new vocabulary and grammar which you will have encountered in earlier chapters, getting progressively a little bit harder.

Lasu min paroli plu! is a collection of mainly monologues, and contains 35 short chapters using the same vocabulary and grammatical forms which were introduced in Gerda malaperis!

Ili kaptis Elzan! is a humorous story written to be a little bit more challenging than the previous two, but still has new learners in mind, sticking to easier forms of the language.

gerda_kaj_elza_banner.jpg

If you're a new learner wondering what you can read as a first book, here are three you can purchase in one compilation! We've set the price as £10: you'll find the book on sites such as Amazon, Barnes & Noble, and so on.

 


Tim

Lanĉite!

La zorgo-tigro

Jen trankviliga rakonto, kiu estas perfekta por malakrigi zorgojn kaj grandajn kaj etajn.

20230824_144756.jpg

Rori angoras pri la lernejo, sed ĉio ŝanĝiĝas, kiam li renkontas sian propran zorgo-tigron.

20230824_144819.jpg

La tigro konsilas lin, instruas, ke Rori «pensu kiel tigro» por trankviligi sin.

20230824_144848.jpg

Fine de la libro troviĝas serio da facilaj mensaj ekzercoj por plifaciligi ripozadon kaj malintensigi angorojn.

20230824_144924.jpg

Tradukis ĝin el la angla originalo The Worry Tiger Jorge Rafael Nogueras. Ĝin verkis Alexandra Page, kun desegnoj de Stef Murphy.

EAB vendas ĝin, kiel kutime, kontraŭ nur £5!

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Koriolano

Dramo pri supernorma fiero, civilaj perturboj kaj la amo de patrino al filo, Koriolano estas la plej lasta el la tragedioj de Ŝekspiro kaj inter la plej potencaj.

image.jpeg

La roma generalo Koriolano turnas sian dorson kontraŭ siaj samŝtatanoj kiam la popolo malakceptas lin kiel konsulon. Sed lia venĝa milito kontraŭ Romo finiĝas kiam liaj familianoj petegas lian indulgon kaj li ne kapablas rezisti iliajn petojn. Rezulte, Romo estas savita sed Koriolano estas humile murdita.

Untitled-1.png

Quote

Jam ekzistas longa kaj impona tradicio de tradukado de Ŝekspiro en Esperanton – tradicio fondita de Zamenhof mem kaj daŭrigita de renomaj poetoj, kiel ekzemple Kalocsay, Auld kaj Rossetti. Nun aldoniĝas al tiu listo Marjorie Boulton.
—Humphrey Tonkin

Koriolano estas aĉetebla ĉe la kutimaj retbutikoj, kiel Amazon, Barnes and Noble (Usono), kaj similaj. La rekomendata prezo estas £10, kvankam tiuj vendistoj kompreneble rajtas vendi kontraŭ pli, laŭ sia prefero.


Tim

Lanĉite!
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.