Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

Lunkato kaj mi

Jen dua nova libro en du tagoj: ni anoncas Lunkato kaj mi!

20220703_163633.jpg

Kun buntaj paĝoj ŝvelantaj kun moderna urba vivado, Lunkato kaj mi rakontas pri Perlo kaj ŝia venkado super angoro, per la helpo de giganta blanka kato, kiam ŝi devas transloĝiĝi kaj iri al nova lernejo.

20220703_163711.jpg

Estas facile kunsenti ŝian timon, ke «mi konos neniun, kaj neniu konos min», sed oni lernas, rigardante ŝin fariĝi pli memfida, ke per iom da imagopovo kaj persisto, oni povas fari ĉion.

Verkis kaj ilustris tiun ĉi belan libron Lydia Corry; elangligis ĝin Clare Hunter.

Kiel kutime, la prezo ĉe EAB estas malmultekosta: ni vendas ĝin kontraŭ nur £5! Atentu, se vi jam konas niajn infanlibrojn: malkiel la aliaj eldonitaj en la lastaj du jaroj, tiu ĉi ne estas malmole bindita, sed mole gluita, kiel La Krubalo. Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj disponebla en Usono de Librejo Esperanta.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kvin ursoj

Ni ĵus publikigis grandkoran rakonton urso-brakuman pri amikeco kaj preterrigardo de diferencoj ... kaj kvin diversaj ursoj!

20220703_163805.jpg

Urso promenas tute trankvile, kiam ... aperas alia urso! Urso sentas sin timema kaj iom singarda – iomete necerta.

Sed restas pli da urso por renkonti. Kaj kiam unu estas blanka urso enarbigita, nur unu aferon oni povas fari ...

20220703_163905.jpg

Kiel ĉe niaj aliaj tiaj libroj, ni intence vendas tre malmultekoste: kontraŭ nur £5! Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj ĵus alvenis en Usono, kie eblas aĉeti de Librejo Esperanta.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ni ĉiuj estas malsamaj

Jen nova libro, pri kiu ni estas tre fieraj, ĉar Ni ĉiuj estas malsamaj proponas videblecon al ĉiaj homoj, reprezentiĝon al tiuj, kiuj kutime ne aliloke trovas aliajn homojn kiel si.

image.jpeg

Renkontu infanojn de unu lernejo, kaj iliajn instruistojn, gepatrojn kaj prizorgantojn. Ili havas diversajn specojn de familioj, ŝatojn kaj malŝatojn, kulturojn, etnojn, kapablojn kaj malkapablojn ... kaj multajn komunaĵojn!

image.jpeg

Estas miliardoj da mirindaj manieroj esti homo – tiom da manieroj, kiom homoj sur Tero. Ni ĉiuj estas malsamaj estas inspira festo de la fakto, ke ni ĉiuj estas unuopuloj. Verkite de Tracey Turner kaj enesperantigite de Jorge Rafael Nogueras, ĝi estis kreita kunlabore kun pluraj «ambasadoroj de inkluziveco».

image.jpeg

Bunta kaj diversa, Ni ĉiuj estas malsamaj plifortigas la fakton, ke ĉiu havas ion por kontribui, ke diverseco pliriĉigas niajn vivojn, kaj ke unu aferon plene komunan ni ĉiuj havas – ke ekzistas pli, kiu unuigas nin, ol dividas. Niaj malsimilaĵoj riĉigas niajn vivojn. Festu ilin per tiu ĉi belega libro.

image.jpeg

Ekzempleroj jam estas survoje al Usono kaj al UEA, kaj espereble atingos aliajn libroservojn, se ili mendos. Eblas aĉeti, kompreneble, ankaŭ ĉe ni kontraŭ nur £5.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ĉu li bremsis sufiĉe?

En la dua krimromano en la Ĉu-serio, verkita de Claude Piron sub la kaŝnomo Johán Valano, la problemo frontanta al la detektivo Jano Karal estas jena: politike potenca arkitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arkitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton?

bremsis_3d.jpg

Tiun ĉi nian libron vendas diversaj retbutikoj kiel Amazono, Wordery kaj Book Depository. Tiuj du lastaj eĉ ofertas senpagan internacian sendadon!

Ĉar ni ne povas konkurenci kontraŭ tiuj prezoj kaj ofertoj, la libro ne troviĝas en nia propra oferto.


Tim

Reeldono

La aventuroj de Alico en Mirlando

Ni anoncas hodiaŭ la alvenon de la plej bela libro, kiun ni iam ajn eldonis: temas pri magistra nova versio de La aventuroj de Alico en Mirlando, ĉi-foje en belaj novaj vestaĵoj!

20220331_134305.jpg

La tekston prilaboris Edmund Grimley Evans, surbaze de pli frua versio tradukita de Donald Broadribb.

20220331_134845.jpg

La libron ornamas ilustraĵoj de Chris Riddell, kutime plenkoloraj kaj en almenaŭ ĉiu paĝparo:

20220331_135148.jpg

Pro la abundo de bildoj, la libro superas eĉ 300 paĝojn, kaj estas preskaŭ 4 centimetrojn dika, pro la dikeco de la papero.

 20220331_134338.jpg

Tiun ĉi nekredeble luksan libron ni vendas kontraŭ £15 ... kaj se vi aĉetas du ekzemplerojn samtempe, eblos senpage aldoni al via ĉaro trian senpage: alivorte, aĉeteblas tri libroj kontraŭ po £10!

20220331_134911.jpg

Kial vi atendas, do? 

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Pingvena pako

Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ...

Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Ekster la kuniklejo

«Beyond the Burrow» en Esperanto. Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto.

Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj.

La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli?

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La cent-etaĝa kosmoŝipo

The Hundred-Decker Rocket en Esperanto. Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen.

Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon?

Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Novulo en la urbo

New in Town en Esperanto. Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen.

Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

Kanto de ĝojo

A Song of Gladness en Esperanto. Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett.

Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo.

 


Tim

Lanĉite! Infanlibro

La domo ĉe Pu-Angulo

La ĉefa eldonaĵo de EAB en 2021, traduko de la klasikaĵo The House at Pooh Corner, dua libro en la serio pri Urso Pu verkita de A.A. Milne. En tiu volumo troviĝas dek pliaj rakontoj pri Winnie-la-Pu kaj liaj amikoj de la Centakrea Arbaro: Kristoforo Robin, Porketo, kaj – unuafoje – Tiglo.

image.jpeg

Tiun ĉi belegan malmole binditan libron, tradukitan de Edmund Grimley Evans, ornamas plenkoloraj bildoj sur lukse dikega papero. Ĝi venas kun bunta jako kaj rubando, estas perfekta por ĉiuj infanoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, kaj estas ideala donaco.

image.jpeg

En 2022 oni premiigis tiun ĉi libron Infanlibro de la jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA!

image.jpeg


Tim

Lanĉite!

Okuloj

Dua eldono de novelaro originale eldonita en 1967, Okuloj estas kolekto de dek-tri rakontetoj verkitaj de Marjorie Boulton, unu el la plej elstaraj kontribuintoj al la Esperanta literaturo, en lingvaĵo ĝuinda kaj bela.

okuloj_3d.jpg

Rakontoj:

1. Okuloj

2. Ebrivirgeco

3. Mezepoka historio

4. La sekreto de la lernejestrino

5. Fenikso

6. Vespera vizitanto

7. La venĝo-komitato

8. Tiel, kiel ĝi ne okazis

9. Lernantino

10. Kaj kredu, se vi volas

11. Preter la limo

12. Nekvalifikitaj sorĉistinoj

13. Interne kaj ekstere

Eblas aĉeti ĝin ĉe ni kontraŭ rabatita prezo (£5, anstataŭ la rekomendata £8), sed atentu, ke aldoniĝos al ĝi sendokostoj. Ĝi troviĝas ankaŭ ĉe Amazono kaj Book Depository: aparte bona novaĵo por homoj ekster Britujo, ĉar Book Depository ofertas senpagan internacian afrankon!


Tim

Reeldono
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.