Jump to content

Rebecca

Lanĉite!

Antaŭ du jaroj EAB lanĉis traduk-konkurson. La gajninto estis Malcolm Jones, treege bone tradukinte parton de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. Post du jaroj da diligenta tradukado flanke de la tradukinto kaj liaj konsilintoj, Edmund Grimley Evans kaj Jouko Lindstedt, EAB hodiaŭ lanĉas la libron, klasikaĵon de la angla literaturo, okaze de la Brita Kongreso en Manĉestro. 

rebecca-3d.-web.jpgVizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite proponas geedziĝon. Tamen, kiam ili revenas al lia domego, Manderley, ĉio ŝanĝiĝas, kaj ŝi konstatas, ke apenaŭ ŝi lin konas. En ĉiu angulo de ĉiu ĉambro ŝvebas memoroj de lia unua edzino, la ŝajne perfekta Rebecca, kaj la dua sinjorino de
Winter riskas droni sub ŝia ombro.

crest.jpg

Unue eldonita en 1938, tiu ĉi klasikaĵo de la angla literaturo ricevis la Premion Anthony por «Plej Bona Romano de la Jarcento», kaj nun la unuan fojon estas legebla ankaŭ en Esperanto. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

 

  • Like 2

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.