La romano de la jaro en 2002 en Britujo estas disponebla en Esperanto: temas pri Spionoj, verkita de Michael Frayn kaj tradukita de Edmund Grimley Evans:
Temas pri rememoroj de maljuna viro, kiu, promenante laŭ modernigita strato en kiu li kreskis, rakontas pri sia vivo dum la dua mondmilito, kiam lia amiko, Keith, kredis sian patrinon kaŝita agento por la nazioj.
Somera odoro delonge forgesita kondukas maljunulon reen al la loko de lia infanaĝo, en alia tempo, en alia lando ...
La tempo estas dum la Dua Mondmilito. Tamen, en la trankvila sakstrato, kie loĝas Keith kaj Stephen, la solaj signoj de ĝi estas la nokta nigrumo kaj la restaĵoj de unu domo bombita. Sed la du knaboj komencas suspekti, ke aferoj ne estas tiaj, kiel ili aspektas, kiam Keith anoncas konsternan malkovron: en lia propra familio estas agento de la malamiko. Kaj kiam la kaŝita mondo, kiun ili fantaziis, malmergiĝas el la ombroj, ili trovas sin implikitaj en misteroj pli profundaj kaj pli doloraj, ol ili antaŭvidis.
La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble. Se vi loĝas ekster Britujo kaj ne havas tian retejon en via lando, ni atentigas vin, ke Book Depository ofertas senpagan internacian afrankon el Britujo!
-
3
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now