Jump to content

Stig de la ŝutloko

Lanĉite!

Barni sopiris esti ĉe la fundo de la kavo. Kaj la grundo subfalis.

barni.jpg

Okaze de Zamenhof-tago en 2025, ni anoncas plian kontribuon al la literatura heredaĵo de Esperanto: Stig de la ŝutloko!

image.jpeg

Origine publikigita en la angla en 1963 kiel Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko.

image.png

Verkita por infanoj, Stig de la ŝutloko estas ideala libro por progresantoj, kaj ĝuinda por ĉiuj. Tradukis ĝin en Esperanton Jack Warren. La tekston reviziis Edmund Grimley Evans.

image.png

Stig kaj la ŝutloko estas aĉetinda ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj. La rekomendata prezo por tiu 180-paĝa libro estas £10. 

  • Like 1

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.