En preskau ĉiu numero de La Brita Esperantisto inter 1991 kaj 1999 troviĝis anglalingva teksteto kun invito ĝin esperantigi. Tradukemaj legantoj sendis al William Auld siajn solvojn, kaj en la tuj posta numero la redaktoro prikomentis apartajn vortojn kaj esprimojn, aljuĝis premietojn kaj aperigis elektitan tradukon. Esperanto-Asocio de Britio reaperigis ĉiujn 56 tekstojn libroforme jam en du antaŭaj eldonoj.
Jen, en brilaj novaj vestaĵoj, la tria eldono! Kiel la aliaj ĝi enhavas la tekstojn, kiuj aperis en la rubriko, kun la komentoj de William Auld kaj la elektitaj tradukoj, plus indekson.
Ni ankaŭ aldonis tradukvortareton jam proponitan de Auld en la paĝoj de La Brita Esperantisto. Temas pri elegantaj solvoj al tiklaj anglaĵoj.
La traduktaskoj, siatempe ellaboritaj perpoŝte, intence ne estas baznivelaj, en la celo plibonigi al pli vasta publiko sian lingvokapablon: oni lernas ne nur klopodante traduki en la unua parto de la libro, sed ĉefe per la provoj de la antaŭa studrondo, la komentoj de Auld, kaj la bildiga traduko, kiun li finfine kunkudris, kiuj troviĝas en la dua parto.
Tiu tria eldono de Traduku! troviĝas ĉe retbutikoj kiel Amazono. La rekomendata prezo estas nur £10, kontraŭ 254 paĝoj da materialo por pliakrigi siajn kapablojn!
- 2
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now