Hodiaŭ estas Esperanto-Tago, kaj ĝin ni festas per nova Muminlibro! Jen la 5-a en nia serio: Vintro en Muminvalo!
Unu tagon en januaro Mumintrolo vekiĝas el sia vintrodormo kaj ne povas reendormiĝi. Unuafoje li spertas la vintron kun neĝo kaj malvarmo. Li estas tre soleca, ĉar ĉiuj familianoj plu dormas, kaj komence la vintro timigas lin. Sed poste vekiĝas ankaŭ lia malnova amikino Eta Mim, kiu neniam timas, kaj iom post iom li renkontas novajn estaĵojn. Aperas Tu-tiki kaj ŝiaj nevideblaj sorikoj, la bruema Hemulo, la hundeto Jelp, kiu revas pri la sovaĝaj lupoj, kaj multaj aliaj. Do, lia Muminvalo baldaŭ plenas de nekonataj gastoj, kun kiuj li spertas aventurojn, kaj finfine li rimarkas ke eblas ŝati ankaŭ la vintron. Ĉar, kiel diras lia nova konato Tu-tiki: Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min.
Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo,Ĉapelo de sorĉisto, Memoroj de Muminpatro, kaj Somermeza dramo. La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon, Barnes and Noble (en Usono), kaj aliaj tiaj grandaj retbutikoj.
- 2
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now