Jump to content
  • Search In
    • More options...
    Find results that contain...
    Find results in...
  • Sign Up

News


News about EAB and Esperanto, new items and offers in our shop, and other things of interest

Shop

Lanĉo: La aventuroj de Alico en Mirlando

Ni anoncas hodiaŭ la alvenon de la plej bela libro, kiun ni iam ajn eldonis: temas pri magistra nova versio de La aventuroj de Alico en Mirlando, ĉi-foje en belaj novaj vestaĵoj!

20220331_134305.jpg

La tekston prilaboris Edmund Grimley Evans, surbaze de pli frua versio tradukita de Donald Broadribb.

20220331_134845.jpg

La libron ornamas ilustraĵoj de Chris Riddell, kutime plenkoloraj kaj en almenaŭ ĉiu paĝparo:

20220331_135148.jpg

Pro la abundo de bildoj, la libro superas eĉ 300 paĝojn, kaj estas preskaŭ 4 centimetrojn dika, pro la dikeco de la papero.

 20220331_134338.jpg

Tiun ĉi nekredeble luksan libron ni vendas kontraŭ £15 ... kaj se vi aĉetas du ekzemplerojn samtempe, eblos senpage aldoni al via ĉaro trian senpage: alivorte, aĉeteblas tri libroj kontraŭ po £10!

20220331_134911.jpg

Kial vi atendas, do? 

 


Tim

Shop

Lanĉo: Lunkato kaj mi

Jen dua nova libro en du tagoj: ni anoncas Lunkato kaj mi!

20220703_163633.jpg

Kun buntaj paĝoj ŝvelantaj kun moderna urba vivado, Lunkato kaj mi rakontas pri Perlo kaj ŝia venkado super angoro, per la helpo de giganta blanka kato, kiam ŝi devas transloĝiĝi kaj iri al nova lernejo.

20220703_163711.jpg

Estas facile kunsenti ŝian timon, ke «mi konos neniun, kaj neniu konos min», sed oni lernas, rigardante ŝin fariĝi pli memfida, ke per iom da imagopovo kaj persisto, oni povas fari ĉion.

Verkis kaj ilustris tiun ĉi belan libron Lydia Corry; elangligis ĝin Clare Hunter.

Kiel kutime, la prezo ĉe EAB estas malmultekosta: ni vendas ĝin kontraŭ nur £5! Atentu, se vi jam konas niajn infanlibrojn: malkiel la aliaj eldonitaj en la lastaj du jaroj, tiu ĉi ne estas malmole bindita, sed mole gluita, kiel La Krubalo. Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj disponebla en Usono de Librejo Esperanta.

 


Tim

Shop

Lanĉo: Kvin ursoj

Ni ĵus publikigis grandkoran rakonton urso-brakuman pri amikeco kaj preterrigardo de diferencoj ... kaj kvin diversaj ursoj!

20220703_163805.jpg

Urso promenas tute trankvile, kiam ... aperas alia urso! Urso sentas sin timema kaj iom singarda – iomete necerta.

Sed restas pli da urso por renkonti. Kaj kiam unu estas blanka urso enarbigita, nur unu aferon oni povas fari ...

20220703_163905.jpg

Kiel ĉe niaj aliaj tiaj libroj, ni intence vendas tre malmultekoste: kontraŭ nur £5! Ĝi estas jam survoje al UEA, kaj ĵus alvenis en Usono, kie eblas aĉeti de Librejo Esperanta.

 


Tim

Shop

Lanĉo: Ni ĉiuj estas malsamaj

Jen nova libro, pri kiu ni estas tre fieraj, ĉar Ni ĉiuj estas malsamaj proponas videblecon al ĉiaj homoj, reprezentiĝon al tiuj, kiuj kutime ne aliloke trovas aliajn homojn kiel si.

image.jpeg

Renkontu infanojn de unu lernejo, kaj iliajn instruistojn, gepatrojn kaj prizorgantojn. Ili havas diversajn specojn de familioj, ŝatojn kaj malŝatojn, kulturojn, etnojn, kapablojn kaj malkapablojn ... kaj multajn komunaĵojn!

image.jpeg

Estas miliardoj da mirindaj manieroj esti homo – tiom da manieroj, kiom homoj sur Tero. Ni ĉiuj estas malsamaj estas inspira festo de la fakto, ke ni ĉiuj estas unuopuloj. Verkite de Tracey Turner kaj enesperantigite de Jorge Rafael Nogueras, ĝi estis kreita kunlabore kun pluraj «ambasadoroj de inkluziveco».

image.jpeg

Bunta kaj diversa, Ni ĉiuj estas malsamaj plifortigas la fakton, ke ĉiu havas ion por kontribui, ke diverseco pliriĉigas niajn vivojn, kaj ke unu aferon plene komunan ni ĉiuj havas – ke ekzistas pli, kiu unuigas nin, ol dividas. Niaj malsimilaĵoj riĉigas niajn vivojn. Festu ilin per tiu ĉi belega libro.

image.jpeg

Ekzempleroj jam estas survoje al Usono kaj al UEA, kaj espereble atingos aliajn libroservojn, se ili mendos. Eblas aĉeti, kompreneble, ankaŭ ĉe ni kontraŭ nur £5.

 


Tim

Shop

Kvin novaj infanlibroj: £20

En la lastaj tagoj EAB lanĉis ne unu, ne du, ne tri, eĉ ne kvar, sed kvin novajn lernolibrojn! (Aĉet-ligilo por ĉiuj kvin.)

fasko_2022_2.jpg

Ili estas ĉiuj unuope aĉeteblaj kontraŭ nur £5: tri ekzempleroj de la sama libro kostas £10, do efektive la tria venas senpage.

Jen la libroj, el kiuj ĉiuj estas malmole binditaj:

Kanto de ĝojo

kanto_de_ghojo.jpg

Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett.

Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo. (Aĉet-ligilo)

La cent-etaĝa kosmoŝipo

cent_etagha_kosmoshipo.jpg

Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen el la angla.

Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon?

Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo. (Aĉet-ligilo)

Novulo en la urbo

novulo_en_la_urbo.jpg

Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen el la angla.

Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon. (Aĉet-ligilo)

Ekster la kuniklejo

ekster_la_kuniklejo.jpg

Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto el la angla.

Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj.

La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli? (Aĉet-ligilo)

Pingvena pako

pingvena_pako.jpg

Verkis kaj ilustris Victoria Cassanell. Tradukis Clare Hunter el la angla.

Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ...

Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo. (Aĉet-ligilo)


Eblas aĉeti ilin unuope aŭ kunmetitaj en fasko kontraŭ £20. Pro la pezo, la afranko por la fasko kostas £8.99 por aĉetantoj en Britujo, sed lasas preskaŭ 3 kg da spaco tiel, ke eblas aldoni plurajn pliajn librojn sen tio, ke necesas pagi pliajn sendokostojn. Pensu, do, aldoni kelkajn aliajn niajn infanlibrojn, inkluzive de nia nova magistraĵo, La domo ĉe Pu-Angulo, aŭ aliajn varojn el nia butiko!

fasko_1.jpg 


Tim

Shop

Back in stock: PMEG 2020

We're pleased to inform you that the most authoritative grammar of Esperanto is back in stock!

PMEG 2020 is an update of the previous version from over a decade before, spanning some 750 pages.

If you didn't know, please bear in mind before purchasing that you can access PMEG for free online at bertilow.com/pmeg, and that the online version will be continually updated.

Tim

Shop

The Smartest Giant in Esperantujo!

We're delighted to announce that our latest publishing project is La plej eleganta giganto de la urbo, a translation by Ian Carter and Edmund Grimley Evans of Julia Donaldson and Axel Scheffler's The Smartest Giant in Town into Esperanto!

We had hoped to launch the book at our conference in April. Unfortunately, the coronavirus pandemic has led to our cancelling the conference and to delays in the book reaching us. We can't currently be sure of the exact delivery date but we fulfill our pre-orders as soon as we take receipt of the stock.

la_plej_eleganta_giganto-8.jpg

The book costs only £5. If you're from the UK, please note that you can include another 1.8kg of books in the package before the postage bracket rises (currently £3.10 for up to 2kg), so you might wish to take advantage by ordering some more books, which we'll despatch alongside it.

 

la_plej_eleganta_giganto_kovrilo.jpg


Tim

Shop

PMEG 2020: £28

The special introductory price of £28 is no longer valid.

The most authorative grammar of Esperanto has just been republished, over a decade since the first version, and is fully updated across 750 pages. We've just received our stock and are selling it at a huge discount! PMEG 2020 is supposed to cost 38€ (~£34); EAB is selling it for £28 to make it easier for you to get an essential reference work into your hands.

For the first week (20 to 27 November) it will be available to UK customers only to give them an opportunity to snap up a copy at this price whilst stocks last. After that first week, we'll open up to global sales.

Postage is currently £3.10 in the UK, £12.95 overseas. Outside of Europe, that postage category (Royal Mail Economy) is very slow. If you'd like a faster (couriered) service, please contact us before making a purchase.

If you didn't know, please bear in mind before purchasing that you can access PMEG for free online at bertilow.com/pmeg, and that the online version will be continually updated.

pmeg_2020_cropped.jpg

Ne plu estas disponeblaj ekzempleroj kontraŭ la speciala prezo £28.

La plej aŭtoritata gramatiko de Esperanto estis ĵus republikigita pli ol jardekon post la antaŭa versio, kaj estis plene ĝisdatigita trans 750 paĝojn. Ĵus alvenis nia stoko, kaj ni decidis vendi ĝin kun impona rabato! La kutima prezo de PMEG 2020 estas 38€ (~£34); EAB vendas kontraŭ £28 por plifaciligi la decidon aĉeti tiun ĉi esencan referencan verkon.

Dum la unua semajno (20-a ĝis 27-a de novembro) ni vendos nur al homoj loĝantaj en Britio, por doni al ili la okazon aĉeti kontraŭ tiu prezo antaŭ ol ne plu restos ekzempleroj. Post tiu unua semajno, ni vendos tutmonde.

Afranko por Britio estas aktuale £3.10, kontraŭ £12.95 por aliaj landoj. Bonvolu atenti, ke ekster Eŭrope, la servo kontraŭ tiu prezo (Royal Mail Economy) estas treege malrapida; se vi deziras uzi pli rapidan (kurier-)servon, bonvolu unue kontakti nin.

Se vi ne jam sciis, bonvolu atenti antaŭ ol aĉeti, ke estas disponebla senpage enreta versio de PMEG ĉe bertilow.com/pmeg, kiu estos regule ĝisdatigita.

 


Tim

Shop

PIV 2020: £45

The special introductory price of £45 is no longer valid.

The most authorative Esperanto-Esperanto dictionary has just been updated for 2020, reportedly the final time that it will be available in paper format, and we're selling it at a huge discount! PIV 2020 is supposed to cost 60€ (~£55); EAB is selling it for £45.

For the first week (2 to 8 November) it will be available to UK customers only to give them an opportunity to snap up a copy at this price whilst stocks last. After that first week, we'll open up to global sales.

Postage is currently £3.10 in the UK, £12.95 overseas. Outside of Europe, that postage category (Royal Mail Economy) is very slow. If you'd like a faster (couriered) service, please contact us before making a purchase.

If you didn't know, please bear in mind before purchasing that you can access PIV 2020 for free online at vortaro.net.

piv2020-3d.jpg

La plej aŭtoritata vortaro de Esperanto estas ĝisdatigita, laŭ raportoj por la lasta fojo kiel papera versio. PIV 2020 kutime kostas 60€; EAB vendas kontraŭ £45 (~50€).

En la unua semajno (2-a ĝis 8-a de novembro) ni vendos nur al homoj loĝantaj en Britio, por doni al ili la okazon aĉeti kontraŭ tiu prezo antaŭ ol ne plu restos ekzempleroj. Post tiu unua semajno, ni vendos tutmonde.

Afranko por Britio estas aktuale £3.10, kontraŭ £12.95 por aliaj landoj. Bonvolu atenti, ke ekster Eŭrope, la servo kontraŭ tiu prezo (Royal Mail Economy) estas treege malrapida; se vi deziras uzi pli rapidan (kurier-)servon, bonvolu unue kontakti nin.

Se vi ne jam sciis, bonvolu atenti antaŭ ol aĉeti, ke eblas uzi PIV 2020 en la reto senpage ĉe vortaro.net.

Tim

Shop

Room on the Broom -- in Esperanto!

We're delighted to announce that our latest publishing project is Spaco sur la balail', a translation by Ian Carter of Julia Donaldson and Axel Scheffler's Room on the Broom into Esperanto!

balail_kovrilo.jpg

We had hoped to launch the book at our conference in April. Unfortunately, the coronavirus pandemic has led to our cancelling the conference and to delays in the book reaching us. We can't currently be sure of the exact delivery date but we fulfill our pre-orders as soon as we take receipt of the stock.

balail-interne.jpg

The book costs only £5. If you're from the UK, please note that you can include another 1.8kg of books in the package before the postage bracket rises (currently £3.10 for up to 2kg), so you might wish to take advantage by ordering some more books, which we'll despatch alongside it. Our Twitter account shows several books which are new in stock 🙂

 

 


Tim

Shop

Dangerous Language: £30

EAB is selling a two-book set of Dangerous Language for only £30; that's 75% off the publisher's price and under 20% of the price at UEA! We have a very limited stock and so for the time being are limiting sales to the UK only to give our members a chance to get a set before they sell out.

The book is a long-awaited translation of Ulrich Lins's Danĝera Lingvo, and is published in two volumes by Palgrave Macmillan.

dangerous-language-1-3d.png

Volume I examines the rise of the international language Esperanto, launched in 1887 as a proposed solution to national conflicts and a path to a more tolerant world. The chapters in this volume chart the emergence of Esperanto as an answer to a widespread democratic desire for direct person-to-person international communication regardless of political boundaries. Its early success was limited, mostly because of the Czarist regime's suspicion of direct communication with foreigners, and, later, similar suspicion by dictatorial regimes generally. As speakers of a "dangerous language," its adepts were harassed and persecuted, especially in Germany and the Soviet Union. This book argues that the fate of Esperanto over the 130 years of its existence serves as a barometer to measure the degree to which regimes tolerate spontaneous personal contact with other countries and allow the pursuit of self-education outside prescribed national or ideological constraints.

dangerous-language-2-3d.png

Volume II examines the position of Esperanto in Eastern Europe during the Cold War; in particular it explores Stalin’s final years and the gradual re-emergence of the Esperanto movement. At first, its revival was limited to the satellite countries, especially Bulgaria and Poland, but, with Stalinism’s gradual retreat, Esperanto organizations reappeared in most East European countries and eventually in the Soviet Union itself. The progress was uneven, and its details reveal the stresses and strains that became apparent as the solidarity of the Soviet bloc declined. This book will appeal to a wide readership, including linguists, historians, political scientists and others interested in the history of the twentieth century from the unusual perspective of language.

dangerous-language-sealed-horizontal.jpg

Get your set now whilst stocks last!

 


Written by Ulrich Lins and edited by Humphrey Tonkin. Palgrave Macmillan, 2020, 497p, 978-3-030-23967-1


Tim

Shop

Perlo: from Middle English to Esperanto

Newly arrived in the shop is a translation into Esperanto by Marjorie Boulton of Pearl, a late 14th-century Middle English poem that is considered one of the most important surviving Middle English works.

The manuscript, arduously produced over the course of two years' worth of Sundays translating a poem that the author herself considered untranslatable, was found by Edmund Grimley Evans amongst Marjorie Boulton's affairs after her death. The 1212 original Middle English verses are presented in parallel with the masterful Esperanto translation across 101 stanzas.

Mondial, New York, 2019, 145p, 978-1-595693-95-2

 


Tim

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.