Nove lanĉita de la tre konata gramatikisto Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), bazita sur la eldono el 2023 (PMEG 2023).
Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas – same kiel la antaŭaj eldonoj – tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo, k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo, k.t.p.
Detala Grama
tiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko.-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now