Jump to content
Tim
 Share


Kvin novaj infanlibroj: £20

En la lastaj tagoj EAB lanĉis ne unu, ne du, ne tri, eĉ ne kvar, sed kvin novajn infanlibrojn! (Aĉet-ligilo por ĉiuj kvin.)

fasko_2022_2.jpg

Ili estas ĉiuj unuope aĉeteblaj kontraŭ nur £5: tri ekzempleroj de la sama libro kostas £10, do efektive la tria venas senpage.

Jen la libroj, el kiuj ĉiuj estas malmole binditaj:

Kanto de ĝojo

kanto_de_ghojo.jpg

Verkis Michael Morpurgo. Tradukis Jorge Rafael Nogueras el la angla. Ilustris Emily Gravett.

Potenca emocia rakonto kun gravaj mesaĝoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la loko de la homaro en la naturo, plena de espero kaj inspiro. Elokvente kaj poezie verkita de Michael Morpurgo, premiita eksa «Children's Laureate», kiun inspiris, kiel li indikas en proza postparolo, merlo, dum la unua nacia trudizoliĝo en Britujo. (Aĉet-ligilo)

La cent-etaĝa kosmoŝipo

cent_etagha_kosmoshipo.jpg

Verkis kaj ilustris Mike Smith. Tradukis Tim Owen el la angla.

Ĉiu enŝipiĝu por neforgesebla kosma aventuro! Buku vian sekurzonon kaj lanĉiĝu en la kosmon kun Inventema Elsa. Tamen, kiam Elsa renkontos kelkajn tre malordemajn eksterteranojn, ĉu ŝi povos helpi al ili reordigi sian planedon?

Rakonto brile inventa, plena de komediaj detaloj, kaj kun GRANDA elfaldebla surprizo. (Aĉet-ligilo)

Novulo en la urbo

novulo_en_la_urbo.jpg

Verkis kaj ilustris Marta Altés. Tradukis Tim Owen el la angla.

Senamika kaj senhejma, ĉi tiu hundo estas preta bonvenigi novan vivon en nova urbo - kun ĉiuj en ĝi! Tamen esti novulo kaj senti sin malsama kelkfoje estas malfacile. Ĉu iu ajn reciproke bonvenigos lin? Jen grandkora rakonto festanta afablecon kaj amikecon. (Aĉet-ligilo)

Ekster la kuniklejo

ekster_la_kuniklejo.jpg

Verkis kaj ilustris Jessica Meserve. Tradukis Maurizio «Rico» Giacometto el la angla.

Rakonto ridetiga kaj regala de kuraĝo, karitato ... kaj karotoj.

La vasta mondego povas ŝajni timiga – des pli, kiam ĝi estas plena de strang-aspektaj aliaj bestoj. Tamen ĉu grandaj harkovritoj kun ungegoj nepre estas timigaj? Kaj ĉu ekzistas kuniklo sufiĉe kuraĝa por kontroli? (Aĉet-ligilo)

Pingvena pako

pingvena_pako.jpg

Verkis kaj ilustris Victoria Cassanell. Tradukis Clare Hunter el la angla.

Kiu ne ŝatus havi pingvenon kiel hejmbeston? Blanka Urso certe ŝatus tion, do kiam li ekvidas pingvenan kuponon en la gazeto, li ne hezitas fari mendon. Sed ne ĉio okazas tiel, kiel Blanka Urso atendas ...

Jen amuza kaj korvarmiga arkta aventuro pri amikeco, kunsento kaj TRE longa vojaĝo. (Aĉet-ligilo)


Eblas aĉeti ilin unuope aŭ kunmetitaj en fasko kontraŭ £20. Pro la pezo, la afranko por la fasko kostas £8.99 por aĉetantoj en Britujo, sed lasas preskaŭ 3 kg da spaco tiel, ke eblas aldoni plurajn pliajn librojn sen tio, ke necesas pagi pliajn sendokostojn. Pensu, do, aldoni kelkajn aliajn niajn infanlibrojn, inkluzive de nia nova magistraĵo, La domo ĉe Pu-Angulo, aŭ aliajn varojn el nia butiko!

fasko_1.jpg 

  • Like 1
 Share


User Feedback

Recommended Comments

Cxiuj kvin estas belegaj kaj enhave kaj aspekte! Miaj gelernantoj sxategegas ilin! Mi povas nur rekomendi ilin al cxiuj! Dankon!

  • Like 1
Link to comment
Share on other sites



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.