'Saluton!'
Ni estas la Esperanto-Asocio de Britio.
Ni estas bonfara asocio, kiu celas eduki homojn en Britio, kiuj volas lerni Esperanton.
Registrita bonfara asocio 272676 | Niaj formalaj paperaĵoj
Plejparte tiuj estas en grupoj de lernantoj similnivelaj.
Vidi la plenan gamon de niaj SENPAGAJ klasĉambraj kursoj.
Lernantoj pli spertaj povas sidi komforte kaj diskuti temojn inter si kaj kun instruisto, por helpi plibonigi siajn konversaciajn kapablojn.
Jen sesio de nia kurso Postplu.
Ni proponas ankaŭ instruadon rekte kun instruisto.
Niaj korespondaj kursoj progresas de porkomencanta ĝis altnivela.
Ni eldonas librojn en Esperanto.
Vidu niajn Esperantajn versiojn de The Gruffalo kaj Room on the Broom.
Ni proponas al lokaj organizantoj la uzadon de konto ĉe meetup.com,
kio faciligas al ili la taskon organizi lokajn kunvenojn sen devi mem pagi la fakturon.
Vidi niajn grupojn ĉe meetup.com.
Ni havas programon, kiu finance helpas al homoj neniam partoprenintaj eksterlandan rekontiĝon ĉeesti Someran Esperanto-Studadon,
naŭ-tagan aranĝon en bela Slovakio,
kie lernantoj de ĉiuj niveloj ricevas instruadon pri Esperanto matene,
Ĉar la sola lingvo parolata estas Esperanto,
temas pri tuta enprofundiĝo!
Ni proponas ankaŭ programon helpantan al lernantoj ricevi oficiale agnoskatan ateston pri Esperanto
per subtenado de ekzamen-sesioj laŭ la komuna eŭropa referenckadro
kaj rehavigo de la ekzamen-kosto al sukcesintoj.
Simile ni propronas proprajn ekzamenojn por helpi al lernantoj taksi sian progreson.
Trafoliumi kelkajn specimenajn ekzamen-paperojn.
vendas instrumaterialon kaj literaturon en Esperanto.
Viziti nian retbutikon por trovi ion interesan.
Ĉiujare ni starigas kongreson
— la plej grandan aranĝon por Esperanto-parolantoj en nia lando.
Ekscii pli ĉe la kongresa retejo.
kun enhavo nur en Esperanto,
kaj kiu unue aperis en 1905.
Ili ricevas ankaŭ nian bultenon, Update.
Do, vi scias, kion ni faras. Kio alia restas?
Nia sidejo estas en bela Barlastono, Stafordŝiro.
Ĝi estas ankaŭ la hejmo de nia biblioteko, la Biblioteko Butler,
kiu enhavas milojn da libroj kaj aliaj Esperantaĵoj de la pli ol jarcento da Esperanta literaturo.
Nin gvidas niaj kuratoroj,
Renkonti la kuratorojn.
nin administras nia stabo,
Renkonti la stabon.
kaj nin helpas niaj volontuloj.
Do, renkontinte nin kaj eksciinte, kion ni faras,
eble vi dezirus subteni nin.
Alklaki ĉi tie por krei senpagan konton ĉe la retejo.
Vi povas subteni nian laboron per membrado de EAB kontraŭ £25.