Jump to content

DamonLord

Trustees
  • Content Count

    232
  • Joined

  • Last visited

Community Reputation

0 Neutral

Recent Profile Visitors

The recent visitors block is disabled and is not being shown to other users.

  1. DamonLord

    Barlastono Bonvenige Brakumas

    Kvankam mi lernis Esperanton antaŭ ol dudek jaroj, ĝis nun mi fakte ne ofte ĉeestas iajn renkontiĝojn. Pro tia preteratento, mi decidis iri al la ĉi-jara somerlernejo en Barlaston. Per tremantaj kruroj, mi alproksimiĝis al la domo. La ŝildo deklamis, ke mi atingis la ĝustan lokon: Esperanto House. Mia unua tempo ĉe Barlaston, mi iom timis, ke mi ekdronos sub ondo de vortoj nekomprenataj. Subite malfermis la pordon nia instruisto por la progresintaj studantoj, Malcolm Jones, kun gaja sunluma 'Saluton!' Mi tuj eksciis, ke mi ne plu sentos teruron internan, sed anstataŭe ekkomencis feliĉegan semajnfinon studan. Kun inda tosto al la memoro de Paŭlo Gubbins, la vespera manĝado pasis agrable ĉe la Plume of Feathers, loka trinkejo kiun posedas la brita aktoro Neil Morrissey. Se ni malkovris nur unu novan lernendan fakton ĉe la trinkejo, estis ke 'bovinoj muĝas'. Tion lernis ni ridante per kanto. La amikeco kaj teo fluis libere, interompitaj per studtempoj profundaj. Ni kunvojaĝis tra temoj poeziaj, literaturaj, kulturaj, historiaj, politikaj, kaj ĉiam amuzaj kaj viglaj. Ni sentís sin tute hejmaj, inter amikoj Esperantaj. Preskaŭ neniaj anglaj vortoj eskapis el la buŝoj de la ĉeestantoj. Per la gvidado de Malcolm Jones kaj Jack Warren, la lernado estis sufiĉe taŭga, kaj kompreneble limpuŝis bone la nivelon de ĉies kapablo. Tie vizito al la Bilblioteko Butler certe ankaŭ necesis, kaj mi trafoliumis librojn por flanka esplora historia projekto, kiu parte inspiris mian ĉeeston. Finfine jam temp’ está, kaj ni devis foriri, sed ne sen vizito al la enoficeja butiko por aĉeti multajn novajn librojn kaj forpreni multajn brokantajn tekstojn. Ni ne adiaŭis sed nur ĝisis, kaj sciis kore, ke ni ja en Esperantujo renkontos, ie, iam, baldaŭ.
  2. DamonLord

    Damon Lord

    Damon Lord became a Trustee in 2017, around 20 years after he first learned Esperanto. He is a poet and author, and interested in several languages.
×

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.