Jump to content

Adham Smart

EAB Members
  • Content Count

    2
  • Joined

  • Last visited

Everything posted by Adham Smart

  1. Kiam mi eksciis pri la Tutkelta Kongreso kiu okazontis en Pitlochry, skota turisma urbeto ĉe rivero kaj montaro, mi senhezite decidis iri ― ĉu kredeble, ke mi jam loĝas en Londono dum dekkvar jaroj kaj neniam vizitis Skotlandon? Pro pigreco kaj timo pri la malfacilkompreneblaj akĉentoj de niaj najbaroj, Skotlando estis malpreciza, nuba fantazio por mi, sed nun estis la ĝusta tempo por realigi la sonĝojn, kaj la ĝusta ilo por fari ĝin estis Esperanto. Venis la sesa de junio, kaj alvenis mi al la stacidomo por komenci la vagonarveturadegon Skotlanden. Je tiaj momentoj mi ne scias, ĉu mi preferas la vojaĝon aŭ la cellokon. Dum la vagonaro trapasis la urbojn Jorko, Novkastelo, kaj Berwick-upon-Tweed, videblis la ŝanĝo de la geografia konsisto de la tero ― ni forlasis la platajn verdojn de la sudo kaj trovis nin irinte trans la ŝtonan, montetan kamparon de la nordo de Anglujo kaj Skotlando. Mi devis ŝanĝi la trajnon en Edinburgo, do mi profitis de la horo kiun mi havis kaj trinkis kafon je la suno. Fine, mi alvenis en Pitlochry la malfruan postagmezon, trovis mian loĝejon, kaj ekis al la kongresejo, la Scotland’s Hotel, alveninte pinte kiam ĉiuj vespermanĝantis. Post la vespermanĝo, David Bisset nin bonvenigis al Pitlochry per detala enkonduko al la historio de la urbo, sekvita de prelego de Paul Harry Barron pri kimraj manĝaĵoj kun gustumado de memfaritaj bongustegaj kuketoj. Nature, la posta celo estis trovi trinkejon, kion mi kaj iuj samideanoj sukcesis fari, kaj du aŭ tri horojn poste mi hejmeniris por ripozi antaŭ la oficiala komenco de la kongreso la venontan tagon. La unua prelego kiun mi ĉeestis la venontan tagon estis tiu de Girvan McKay pri la gaela lingvo ― interesega prelego pri lingvo, pri kiu oni devus scii pli en Anglujo. Ĝi sekvitis de la skota bankedo, pri kiu mi jam antaŭĝojis dum antaŭaj tagoj, ĉar estos mia unua fojo manĝi hagison kaj en tre taŭga etoso. Tute tradicie, ni aŭskultis sakŝalmludadon antaŭ ol oni elirigis la hagison, kaj antaŭ ol ni manĝis ĝin, S-ro Bisset prenis grandan tranĉilon kaj kuraĝege mortigis ĝin laŭ la tradicia(?) maniero. Post la bongusta bankedo, estis muzika sesio kun ludadoj de originalaj verkoj kaj denova sakŝalmumo. Daŭrigante la keltan temon, la venonta prelego fokusis pri la kimra lingvo, S-ro Barron denove edukante nin pri la eco de sia devenlando. Mi iomete promenis tra la urbo inter la prelego kaj la vespermanĝo, kaj post kiam ĉiuj manĝigis la korpon estis la tempo por manĝigi la animon ― ni tradancis la nokton je la muziko de skota grupo kiu instruis al ni tradiciajn dancojn kiel la Gay Gordons kaj la Dashing White Sergeant. Dimanĉon la okan mi matenmanĝis kaj laboris hejme ĝis la tagmezo, kiam mi kunvenis kun la aliaj kongresanoj por tagmanĝi. La posta prelego de Ed Robertson pri la skota lingvo estis tre eduka, specife la dialektaj variaĵoj kiuj troveblas en diversaj partoj de la lando. La sekva aktiveco de la tago por ĉiuj tiuj kiuj ne ĉeestos la Grundtvig-Seminarion estis tre agrabla traurba promenado. Ni transiris la riveron Tummel, trapasante la mirindan fiŝoŝtuparon, trinkis kunviskian kakaon ĉe trinkejo apud la fama Festivala Teatro de Pitlochry, kaj revenis al la urbocentro ĵus antaŭ ol vere aperis la pluvo. Post la vespermanĝo mi babilis iomete kun pajnto en la mano, sed sufiĉe frue hejmeniris por daŭrigi la skribadon. Jen la rokenrola vivstilo! Mi ne ekskursis la sekvan tagon, tamen aĉetis poŝtkartojn (mia ŝatokupo) kaj skribis al amikoj en Anglujo. Pensante kunveni kun la ekskursintoj por la tagmanĝo ĉe la bierfarejo de la apuda vilaĝo de Moulin, mi ekis tien, sed survoje vidis amason da esperantistoj kontraŭvenantaj! Mi ne tre argumentemas ― mi simple aniĝis kaj sekvis la aron reen al la urbo. La celo estis tagmanĝi fritaĵe, kaj kompreneble, ĉiuj havis unu aferon en siaj mensoj: la legenda profundfritita Marso. Malfeliĉe, tiu delikataĵo ne troveblis, kaj anstataŭe mi manĝis hagison en proksima kafejo. Tamen, mi decidis ne tute maltrafi la okazon gustumi la lokajn bierojn de Moulin, do por la vespermanĝo mi denove iris tien. Mi ege ĝuis la vesperon; la manĝaĵo kaj bieroj ĉe la historia Moulin Hotel estis bonegaj, kaj la servistoj ankaŭ tre afablis, kvankam mi ja iom diskutis kun emeritulo sidinte ĉe la baro kiu, ni diru, ne tre entuziasmis pri la multikulturismo kaj la miksado de rasoj. Tamen, fine, la rezulto estis ke mi ricevis senpagan viskion de la viro, danke al lia maltrankviliĝo, ke li ofendis min. Mi marŝaĉis hejmen tra la mallumon, kantetante kaj laŭdante la povon de la alkoholo por kunigi la homojn. Mardo dolore matenis. Bonŝance nek tiam mi estis ekskursonta, do al mi eblis vekiĝi je mia rapideco. Post forpeli la demonetojn mi iris al la kongresejo por tagmanĝi kaj trinki fortan kafon. Tamen, malgraŭ mia stato, la tri prelegoj kiuj okazis dum la lasta tago de la kongreso estis vere ĉeestindaj. Michael Boris Mandirola informis nin pri la prakeltoj de la sudaj Alpoj, pri kiuj mi ne sciis nenion antaŭe; Bert Schuman igis la aŭskultantaron diskuti la temon de Esperanta kaj lingva politiko; kaj ― la elstara afero por mi ― la pasia kaj elkora prelego de Nicola Ruggiero pri la poezio de William Auld. Mi faris mensan noton por aĉeti por mi ekzempleron de En Barko Senpilota kiel Kristnaska donaco ĉijare. Bedaŭrinde mi devis forlasi la prelegon de S-ro Ruggiero antaŭ la fino por trafi la noktvagonaron, la Kaledona Dormanto, reen Londonen, kun mia kompleto en la sako por la morgaŭa laboro. Tamen ankoraŭ estis mirinda sperto por mi, eĉ se mi baldaŭ dormis kaj sonĝis strangajn aferojn; verdokulajn prakeltojn fiŝkaptante ĉe fiŝoŝtuparo; esperantistojn distilante viskion en ventbatata skota kastelo; sakŝalmistojn postkurante sovaĝajn hagisojn tra malluma arbaro; kaj vagonarojn, manĝante la kilometrojn, naĝante tra la distancon kiel fiŝoj en montaj riveretoj.
  2. Mi veturis al la Brita Esperanto-Kongreso en Ŝefildo vagonare el Londono, legante malrapide mian kopion de La Aventuroj de Alico en Mirlando tradukita de Donald Broadribb, de tempo al tempo legetante kelkajn paĝojn de Teach Yourself Esperanto de Cresswell kaj Hartley por kontroli iun aspekton de gramatiko. Mia unua kongreso de Esperanto estus mia unua renkontiĝo kun aliaj Esperantistoj, kaj fakte mia unua fojo paroli la verdan lingvon, do mi iom maltrankviliĝetis. Tamen, la tempo atendas neniun; ni flugis trans la kamparon, turoj de malvarmigo je unu flanko, ŝafoj kaj bovoj je alia flanko, kaj post du horoj ni alvenis al Ŝefildo ― por ĉi tiu semajnfino, la ĉefurbo de Esperantujo. Post kiam mi ĝustigis mian horloĝon al la Esperantan horzonen, mi elvenis de la stacidomo kaj ekiris al la apartamento en kiu mi estis restonta. Survoje, mi trovis bonegan cigarbutikon, kie mi aĉetis la tabakon kun gusto de ĉerizo kiu gustigis mian semajnfinon. Poste, mi iris en mian apartamenton, trinkis tason de teo, kaj proksimume je la tria mi direktiĝis al la kongresa centro por registriĝi kaj renkonti la aliajn. La varma bonveno kiun mi ricevis de ĉiuj estis indiko de la etoso de la kongreso dum la tutaj tri tagoj. Babilante kun la ĉeestantoj, mi eksciis kiaj homoj Esperantistiĝas: afablaj, bonkoraj virinoj kaj viroj, kiuj amas la lingvon kaj amas la homaron. Ankaŭ, ili estis tre pardonemaj kaj kuraĝigaj pri mia Esperanto ― miaj esperoj veriĝis! Multaj tasoj de teo poste, ni iris en la Zamenhof-Ĉambron por la unuaj prelegoj de la kongreso: ’Kia loko estas Ŝefildo?’ de Jack Warren kaj ’La fruaj tagoj de Esperanto en Britio’ de Hilary Chapman. Ili, kiel ĉiuj la prelegoj, estis bone esploritaj kaj profunde detalaj, kaj la klara prononco kaj stilo de ĉiuj la prelegantoj signifis ke eĉ la komencantoj kiel mi povis almenaŭ kompreni la kernojn de siaj temoj. Kafpaŭzo por digesti la novan scion, kaj ree en por la solena malfermo de la kongreso de Paul Gubbins, Prezidanto de la EAB. Post kanti La Esperon por la unua fojo en mia vivo, mi sentis min kiel vera Esperantisto, kaj por festi mi ĵetis min en la babilon, bufedon, kaj vinon. Certe, ju pli da vino mi trinkis, des pli mi kuraĝis paroli, do kiam mi aŭdis la frazon 'Al la trinkejo!', miaj piedoj mem kvazaŭ gvidis min en la ĝustan direkton. Kun Ed Robertson, Lenio Marobin, kaj Paul Gubbins mi pasigis bonegan tempon trinkante kaj parolante, kaj dormis egale bonege kiam mi stumblis ree en mian apartamenton post kelkaj horoj. Kompreneble, mi iom malfruis al la morgaŭaj prelegoj, kaj bedaŭrinde mi nur alvenis je la fino de la prelego de Chuck Smith pri Vikipedio, kiu sekviĝis per prelego de Renato Corsetti pri la (mal)boneco de Esperanto laŭ Claude Piron. Tiam ni paŭzis por la tagmanĝo, kaj poste iuj el la partoprenantoj faris promeneton al Esperanto Place, al kiu mi tre bedaŭras ke mi ne aliĝis, ĉar mi estis tro distrita de la vortaro de John Wells, kiun mi ĵus aĉetis kaj petis la verkiston subskribi. Ho bone, la rezulto estis ke mi povis ĉeesti al la mikroprovo de Ed Robertson kaj ekscii kiel bona estas mia Esperanto laŭ la KER. Kiam la aliaj revenis, ni aŭskultis la pensigan prelegon de Paul Gubbins pri Esperanto kaj la unua mondmilito. Poste, Anna Lowenstein prenis nin ree al la komenco de la 20-a jarcento kun sia prelego pri la televida programo The 1900 House (La Domo 1900), kiu, sen la scio de mi, filmiĝis en Charlton, kie estas mia familia domo. Post kiam Jack Warren parolis nin pri la enigmo de Robin Hood, mi devis refoje maltrafi la okazon aŭskulti Chuck Smith, ĉar mi bezonis hejmeniri kaj fini iun laboron kiu elstaris. Je la mateno de paska dimanĉo, mi ankoraŭ ne estis fininta, do mi ankaŭ maltrafis la ekumenan diservon kaj la jarkunvenon, kaj finfine alvenis post la tagmanĝo, ĝustatempe por aŭdi Judith Meyer alparoli senpagajn rimedojn por lerni lingvojn (mi plenigis mian kajeron de notoj) kaj la trian prelegon de Chuck Smith, en kiu ni lernis kiel organizi Esperantajn eventojn uzante la interreton. La prelego de Chuck estis la lasta de la kongreso, kaj la Prezidanto solene fermis ĝin antaŭ ol ni iris en la italan restoracion Zizzi por bongusta kaj amuza vespermanĝo, sekvita per trinkoj en la akceptejo de la nemalproksima Novotel. Jen la fino de mia unua kongreso! La morgaŭa ekskurso al Brodsworth Hall (loka English Heritage-domo) kun la Esperantistoj kiuj restis post la hieraŭa vespermanĝo estis tre agrabla, kaj la suno ridetis sur ni dum ni manĝis kukojn kaj trinkis kafon en la ĝardeneto de la preĝejo. Kiam ni revenis al la bushaltejo en Ŝefildo mi adiaŭis al miaj novaj amikoj, kaj kelkaj minutoj poste mi reenvagonariĝis, tiun fojon Londonen. Legante Alicon denove, mi scivolis ĉu mi mem estis falinta en profundegan kuniklotruon ĉi tiun semajnfinon, kie ĉiuj parolas Esperanton kaj vivas vivojn plenajn de espero. Sed mi ne sonĝis ― kontraŭe, mi estis vekiĝinta.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.