Jump to content

Rico

EAB Members
  • Content Count

    58
  • Joined

  • Last visited

  • Days Won

    10

Rico last won the day on April 5

Rico had the most liked content!

Community Reputation

18 Good

Recent Profile Visitors

The recent visitors block is disabled and is not being shown to other users.

  1. .... kaj jen mi, je la fino de 'La fotoalbumo fermiĝas', la tria kaj lasta libro en la serio de Trevor Steele pri la familio O'Shea kaj pri Aŭstralio dum la pasintaj 60 jaroj. Mi denove spertis tiun agrablan senton de konateco kaj revido de roluloj jam konataj kaj eĉ renkontis novan gravan rolulon en tiu tria volumo. Estis bele vidi la 'konkludon' (Kvankam, kiel la aŭtoro mem diras, historio de familio neniam finiĝas). La belan resumon de la vivo de la ĉefroluloj ekde la dua volumo ĝis nun sekvis, laŭ mi, iomete abrupta fino. Tamen, tio estis la elekto de la aŭtoro... Se vi legis la unuajn du volumojn, mi certe rekomendas legadon de tiu ĉi tria, mallonga libro.
  2. Bone. Mi ĵus finlegis 'La fotoalbumo - dua volumo' kaj tute konsentas kun Edmundo: ĝi estas eĉ pli bona ol la unua. Mi certe aĉetos la trian kaj finan volumon iam estonte, sed ne baldaŭ: mi kalkulis, ke mi havas DEK legotajn librojn en mia bretaro (nekalkulante la ciferecajn) kaj mi volas legi ilin antaŭ ol aĉeti aliajn librojn!
  3. Fininte la legadon de 'Murdo en la Orienta Ekspreso' mi nun komencas 'La fotoalbumo - dua volumo'. Estas agrabla sento de konateco - ĉar oni jam konas la ĉefrolulojn antaŭ ol komenci la legadon - tiel bela kiel vizito al delonge neviditaj amikoj aŭ parencoj.
  4. Ĝi estas en mia listo...
  5. Mi finlegis 'La fermita Urbo'. Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne legis la libron, mi povas sendube rekomendi ĝin. La diversaj rakontoj, kiuj je la komenco ŝajnis paralelaj kaj ne kunligitaj, kuniĝis kaj fariĝis granda unueca intrigo. Mi povas imagi la libron kiel filmon sciencfikcian. Mi spektus ĝin. Bone farite, S-ro Nemere.
  6. Do, estas du paralelaj rakontoj, kiuj ĝis nun (mi legis ĝis paĝo 31) ne montras kunligon. La, ni diru, 'ĉefa' rakonto estas plena je mistero, danĝero por la ĉefrolulo kaj malkovrendaj sekretoj. Tiu parto estas interesa. La dua rakonto ŝajnas ĝis nun iomete enuiga kaj ne bone konektita al la ĉefa intrigo. Mi certas, ke tia situacio pliboniĝos baldaŭ.. 🙂
  7. La unuaj impresoj estas bonaj. Mi daŭrigos la legadon..
  8. Jen la libro, kiun mi legos ekde la 1a de Aprilo. Ĉu ankaŭ vi volas legi ĝin? Aŭ eble vi jam legis ĝin 🙂 Se jes, atendu kelkajn tagojn kaj poste komencu kundividi viajn impresojn. Eble ankaŭ mi faros tion. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin kaj volas fari tion pli malpli je la sama tempo ol mi, mi antaŭĝojas legi viajn komentojn pri la libro. Mi esperas, ke miaj impresoj pri ĝi estos pli proksimaj al tiuj pri 'La fotoalbumo' ol tiuj pri 'Ĉu vi konas...."!
  9. Saluton, ĉiuj. En lastatempa Skajpa kunbabilado, iu menciis 'La fermita Urbo' de Istvan Nemere. Tiu libro estas en nia listo, ĉu ne? Pro tio, ke mi rapide finlegis mian elektitan libron por la nuntempa Sumoo, mi pripensas legi tiun libron. Kaj vi? 🙂
  10. I like your plan Rhys. you say you are looking for conversation partners. One of the best programmes available to learners is on the edukado.net website and is called 'Ekparolu!'. https://edukado.net/ekparolu/prezento It pairs komencantoj with more experienced speakers who are happy to give their time to help new learners etc improve in their use of the spoken language. A highly recommended tool. Watch the introductory video in the link above or read all about it in the recent article in uea.facila https://uea.facila.org/artikoloj/ĝenerale/venu-kaj-ekparolu/ By the way, that's another great tool for learners, in case you had not discovered it yet. Finally, DON'T wait until 'you are good enough' to go to a local meeting or EAB events (Lernu, Lernu Plu, the national conference, other events). As a well-known Esperantist recently said, you are not going to swim by reading books on swimming... 😉
  11. Yep, certainly ready to discuss this / participate / listen in on conversations, discussions on this matter. 🙂
  12. Saluton David, Congratulations on your choices: Lernu!, Complete Esperanto and the Elementary Course available here from EAB. All great ways to learn Esperanto. The Elementary course you mention is great and, as you say, offers so much with the reading book, the exercise book, the language and the grammar explanations as well as the access to online file and audio. The best feature though is the access to a personal tutor who follows your progress, corrects your exercises and spurs you on to keep on improving. Thanks for the thumbs up for this EAB course, keep telling everyone about it and all the best with your progress in Esperanto! Amike, MaŭRico
  13. Rico

    Room on the Broom -- in Esperanto!

    Kiam vi refoje vojaĝos al Japanujo, bv. sciigi min kaj mi akompanos vin!
  14. Kiam vi refoje vojaĝos al Japanujo, bv. sciigi min kaj mi akompanos vin!
  15. Dankon, Bill. Tre interesa artikolo.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.