-
Content Count
36 -
Joined
-
Last visited
-
Days Won
6
Content Type
Profiles
Pronunciation
Articles
People
Site
News
Recommended Reading
Forums
Downloads
Calendar
Shop
Member Map
Everything posted by Rico
-
Bone. Mi komencis la legadon hodiaŭ. La unuaj impresoj estas pozitivaj kaj certe pli bonaj ol la unuaj impresoj, kiujn mi ricevis kiam mi eklegis la pasintan libron. La rakonto fluas glate kaj mi ŝatas la ideon elekti fotografaĵojn kiel 'mejlŝtonojn' por la rakonto (mi nur supozas, ke tio okazos. Mi ne estas sufiĉe ene de la rakonto mem por esti certa pri tio). Mi ja rimarkis kelkajn, mi diru, idiotismojn aŭ almenaŭ trajtojn / influojn de la denaska lingvo de la aŭtoro. Tio estas tute normala kaj pardoninda afero laŭ mi: mi certas, ke ni ĉiuj faras ion similan. Tamen, êc kiam li eksplikas la kialon de siaj neologismoj, li malkaŝas ke ni ĉiuj nepre vidas aferojn 'de unu vidpunkto' kaj tiu estas nur 'vidpuntko' kaj ĝi ne povas esti neŭtrala. Ekz. li plendas pri 'divorci' kaj diras 'kial, ho kial, iu decidis en PIV nomi tiun verbon netransitiva?' Hmmm... kial ne? Tiu verbo estas transitiva en la angla kaj netransitiva en aliaj lingvoj (ekz. en la Itala, ĝi estas netransitiva). Nek transitivecon nek netransitivecon en Esperanto oni povas laŭdi aŭ pravigi pripensante aliajn lingvojn. Sed, kiel mi diras, mi certas ke ni ĉiuj falas en tiajn kaptilojn..
-
Post legado de 'Kredu min, sinjorino!' kaj de 'Fundamenta Krestomatio', (kaj de la bela nova libro 'La Krubalo') finfine mi povas komenci la legadon de 'La Fotoalbumo'. Tamen, ŝajnas ke la unuaj 25 paĝoj ne estas legindaj.. do eble mi legos ekde paĝo 26. 😉
-
untilPor afabla kafumado kaj babilado, venu al la renkontiĝo de la Esperanto Grupo de Reading kaj Barkŝiro: ni babilos, trinkos, ludos amuzajn ludojn, priparolos tiklajn lingvajn temojn ktp. Reading estas facile atingebla de ĉiuj ĉefpunktoj (Londono de E, Oksfordo de N, Svindono kaj Bristolo de U kaj Surio kaj Hampshiro de S) kaj nian grupon kutime ĉeestas homoj el foraj urboj krom niaj pli lokaj membroj. La renkontiĝejo situas nur kelkaj paŝetoj de la stacidomo. Aldoniĝu al tiu listo!
-
Mi antaŭvidas kelkajn ekzemplerojn de 'Ĉu vi konas....' sur la tablo de 'brokantaj libroj' dum la venonta Brita kongreso...
-
@Vilĉjo Walker kaj @Tim, vi ambaŭ diras, ke vi ne intencas aŭ emas konservi la libron... Do, jes... ankaŭ mi ne havis la plej altan opinion pri la libro. Tamen, mi tute ne povas forĵeti ĝin. Mi tute ne kapablas fari tion! Temas pri libro. Ĉu vi aŭdis min? L-I-B-R-O. Mi ne kapablas forĵeti librojn. 🙂
-
Kiel vi scias, @Tim, mi nun finis la legadon de la libro. Mi povas konfirmi, ke eĉ leginte la tutan rakonton, oni ne ricevas sufiĉe kompletan priskribon de la ĉefroluloj, de la interagoj, de la eventoj, de la intrigo. Fakte, eble jen la problemo: mankas (sufiĉe bona) intrigo. Nur unu fina demando elstaras por mi..
-
Pro la Esperanto-Sumoo (por tio mi legas alian libron...) mia legado de CVKBC iomete malrapidiĝis lastatempe. Tamen, mi ĉiam provas substreki vortojn al mi nekonatajn kaj strangajn esprimojn. Kutime, mi ne ŝatas interrompi la legadon por serĉi vortojn en vortaro, do mi faros tion iam post la fino de la legado de tiu libro kaj de la E-sumoo...
-
Jes, kiam mi legis "paseo", mi unue pensis: "Ĉu hispana vorto? Ĉu 'paseo de gracia?" 🙂 Pri aliel, kial ne simple alie? aǔ alimaniere?
-
Ankaũ mi ne certas ĉu mi ŝatas la stilon de la aŭtoro en ĉi tiu libro aŭ ne. Mi trovis la rakonton malfacile sekvebla, precipe je la komenco. Tamen, post plua legado, mia opinio iomete ŝanĝiĝis, eble ĉar mi nun 'konas' la ĉefrolulojn. Mi alvenis al paĝo 31 hieraŭ. La emo de la aŭtoro troigi en la uzo de ne-esperantaj vortoj aŭ idiotismoj trafis denove: "Poltrona" ne troviĝas en vortaro.net aŭ aliaj vortaroj, kiujn mi posedas. Ĝi nur havas unu trafon en tekstaro.com. Kvankvam mi komprenas ĝin (ŝajnas al mi, ke la ideo estas rekte prunteprenita el la itala), mi dubas ĉu alilingvanoj komprenus ĝin. Kiel mi skribis antaŭe: "Mi konas vorton, kiun vi ne konas" - pensas la aŭtoro kaj, tiel farante, li uzas vortojn, kiujn preskaŭ neniu konas..
-
Mi konsentas. Kelkfoje verkistoj ludas la ludon "Mi konas vorton, kiun vi ne konas", tiel uzante vorton, kiun fakte preskaŭ neniu konas. PS Dankon pro la sciigo pri la glosaro. 🙂
-
Saluton al ĉiuj, Do.... mi komencis la legadon. Nu, mi ne volas 'ruinigi la surprizon' al vi, sed la murdinto estas.... Ne: mi ŝercas. Unuaj impresoj: La libro ŝajnas bona, espereble ĝi enhavas interesan rakonton. El la unuaj paĝoj mi rikoltis kelkajn novajn aŭ nekutimajn vortojn por almasigi en mian vortstokon. Ekz: sulkiĝis, ĝangalo. Mi ne tro ŝatis 'poemajn' alternativojn al tute bonaj kaj uzeblaj vortoj --> Lontane, dekjarolda... Demandon por vi mi havas: kio signifas "Fotri" (la formo 'fotris' aperas en la libro). Mi ne trovis ĝin en vortaro.net, tekstaro aŭ en la aliaj vortaroj kie mi serĉis.
-
untilPor afabla kafumado kaj babilado, venu al la renkontiĝo de la Esperanto Grupo de Reading kaj Barkŝiro: ni babilos, trinkos, ludos amuzajn ludojn, priparolos tiklajn lingvajn temojn ktp. Reading estas facile atingebla de ĉiuj ĉefpunktoj (Londono de E, Oksfordo de N, Svindono kaj Bristolo de U kaj Surio kaj Hampshiro de S) kaj nian grupon kutime ĉeestas homoj el foraj urboj krom niaj pli lokaj membroj. Aldoniĝu al tiu listo!
-
untilĈu vi ŝatas kafumi? Ĉu vi ne povas rezisti al ĉokolodaj kuketoj? Aŭ ĉu vi simple preferas babili? Por afabla kafumado kaj babilado, venu al la venonta renkontiĝo de la Esperanto Grupo de Reading kaj Barkŝiro: ni babilos, trinkos, ludos amuzajn ludojn, priparolos tiklajn lingvajn temojn ktp. Ĉar ĝi estas facile atingebla de ĉiuj ĉefpunktoj (Londono de E, Oksfordo de N, Svindono kaj Bristolo de U kaj Surio kaj Hampshiro de S), nian grupon kutime ĉeestas homoj el tiuj lokoj krom niaj pli lokaj membroj. Aldoniĝu al tiu listo!
-
Hi all, En la kolekto, Originala Literaturo, mi vidis la libron 'La tago kiam Jesuo perfidis Judason’. Mi jam havas tiun libron, do eble ni povas meti ĝin en la listo de legotaj libroj, post 'Ĉu vi konas Blaise Cendrars?’’.. Se neniu el vi jam havas la aliajn librojn, kiujn Tim priparolis, kaj vi volas aĉeti unu-du librojn, kial ne aĉeti 'Ĉu vi konas..' kaj 'La tago kiam..."? Verŝajne mi aĉetos ankaŭ la du unuajn librojn en la listo de Tim venontan semajnfinon kiam mi estas en Barlastono. 'la-fotoalbumo -unua-volumo' 'la-fotoalbumo -dua-volumo' Amike MaŭRico
-
Hi @Tim It's great that we have this new reading club / reading group. Personally, I'm very much in the "I want to read books" camp as opposed to the "I want to spend lots of time talking about, discussing or writing in forums about books" camp. Unfortunately, I will not have the time to do much peripheral activity, besides actually reading the books. (and I know what I'm like. Look at me now: I'm supposed to be sending out invoices / chasing clients today and here I am, dealing with Esperanto...). In response to your questions: -I definitely vote for 'one thread per book'. The fewer, the better. -Definitely Esperanto. For me, that's the whole point. However, I don't want to impose this on anyone. -Yes, let's try (at least) to read certain parts of the book at the same time and then have questions about the content, maybe the language, words used, new words learnt etc. That could be quite fun and a good use of the forum thread maybe. Finally, I normally read two-three books at the same time and have a 'waiting list' going on so I hope some of those books in the list can make it to the group list. 🙂 Amike, Rico
-
Ne gravas kian Tim vi havos.. vi multe lernos kaj multe amuzos vin ĉiaokaze. 🙂
-
untilLa monata renkontiĝo de la Esperanto klubo de Reading kaj Berkshire. Vizitu nin, parolu Esperante, pasigu kelkajn horojn kun ni. Ni antaŭguas renkonti vin.
-
untilLa monata renkontiĝo de la Esperanto klubo de Reading kaj Berkshire. Vizitu nin, parolu Esperante, pasigu kelkajn horojn kun ni. Ni antaŭguas renkonti vin.
-
untilLa monata renkontiĝo de la Esperanto klubo de Reading kaj Berkshire. Vizitu nin, parolu Esperante, pasigu kelkajn horojn kun ni. Ni antaŭguas renkonti vin.
-
La monata renkontiĝo de la Esperanto klubo de Reading kaj Berkshire. Vizitu nin, parolu Esperante, pasigu kelkajn horojn kun ni. Ni antaŭguas renkonti vin.
-
untilLa monata renkontiĝo de la Esperanto klubo de Reading kaj Berkshire. Vizitu nin, parolu Esperante, pasigu kelkajn horojn kun ni. Ni antaŭguas renkonti vin.
-
Jen la bulteno de LEK, la Londona Esperanto Klubo, kie troviĝas kontaktdetaloj de lokaj grupoj kaj federacioj apud Londono. 🙂 Vi povus demandi tie. https://www.esperanto.org.uk/lek/2019-01-07_lek_bulteno.pdf
-
Ĉu vi konas la retejon babadum.com? Mi ne scias je kia nivelo via celata ludo estas, tamen se vi sopiras al vorta ludo por ekzerci vin, ekkoni, memori kaj uzi novajn vortojn, en babadum.com vi trovos amuzajn ludojn por fari tion. Mi ĉiam uzas la retejon, kaj komputile kaj poŝtelefone. Kiam mi havas kelkajn minutojn da tempo, tiel memorigante jam konatajn vortojn kaj lernante novajn. 🙂
-
Gratulon Mark. Bone Farite. Tre interesa kalendaro, belegajn bildojn vi aldonis. Mi tre rapide tralegis la eventojn, kiujn vi aldonis. Tial mi ne povas oferti detalitajn komentojn. Tamen, se vi celas, ke via kalendaro estu internacie komprenata, mi sugestas ne uzi la esprimon 'Skatola Tago' por traduki 'Boxing Day' ĉar ĝi estas brita dirmaniero kies ideo ne tradukas al aliaj lingvoj aŭ kulturoj. 🙂
-
untilHave you heard of Esperanto but are not quite sure what the fuss is all about? Are you intrigued by the international language and want to know a bit more about it? Or perhaps you've started to learn it on Duolingo or Lernu.net? Whatever the case, if you have questions on Esperanto and want to learn more, come along and ask away. Oh, and share a coffee and a cake with us, of course.