Jump to content
  • We will add more products to our shop in the coming months. You can see the full catalogue and make orders on our legacy site.

Original Fiction

Fiction written by Esperanto authors in the language itself.

20 products

    (0 reviews)

    An original murder mystery written in Esperanto by Julian Modest.

    When a talented engineer goes missing, private detective Janko Sinapov investigates and discovers a sinister murder plot. 

    ***
    Espero, Slovakio, 2018, 100p, 18cm. ISBN 9788089366866.

    £6.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)

    A collection of science fiction stories in the cyberpunk style, interspersed with essays about advanced technologies. It's written in both English and Esperanto, so can serve as a parallel text for people learning Esperanto.

    A sequel is due out in 2019.

    Published by Espero, Slovakio, 2018, 220p, 21cm. ISBN 9788089366927.

    £8.50 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)

    In 1930's Germany, a journalist struggles against the rise of fascism. This novel is inspired by the lives of Karl von Ossietzky and Kurt Tucholsky.

    'Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.

    En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.

    En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi.

    Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.'

    ***
    FEL, Antwerp, 2009, 342 p, 21cm. ISBN 9789077066416.

    £15.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)

    An original novel by Trevor Steele about the invasion and occupation of Western Australia by British immigrants.

    ***
    Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagaj laboristoj sur nove kreitaj bienoj.

    Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj.

    Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies “supereco” fakte baziĝas sur superaj armiloj.

    Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĝos tragedie.

    ***
    FEL, Antwerp, 2010, 254p, 21cm. ISBN 9789077066461

    £13.50 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)

    Fama gaja romano de Cezaro Rossetti pri la aventura vivo de kolportisto.

    ***
    Pisa, 1990, 278p, 21cm. HB.

    £10.50 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)

    Original fiction in Esperanto by István Nemere.

    Moderna romano pri la terorismo, rilatanta al Al-Kaida. La historio okazas en nuntempa okcidenteŭropa grandurbo nenomita, kie la islamaj teroristoj provas prepari grandan atencon. Ni ekscias, kiamaniere la teroristoj instruas kaj ideologie, psiĥologie efikas al la adeptoj, por ke ili eksplodigu sin mem. Sed la policistoj estas same fanatikaj, kiel la teroristoj, kaj en ĉi tiu milito neniu timas riski sian vivon.

    *** 
    Sezonoj, Kaliningrad, 2009, 184p.

    £16.10 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 10.80€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Johán Valano (Claude Piron).

    Poemaro modesta laŭ amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto. Per sia simplo kaj kristala neteco, ĝi ne ambicias iĝi 'populara', sed, pli ĝuste, komprenebla por ĉiuj aŭ almenaŭ por la plimultoj de la legontoj. (Henri Vatré)


    IEM, Vienna, 2001, 64p. ISBN 3-901752-22-6.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 13.80€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Manuel de Seabra.

    Tiu Jehoŝua bar-Jozefo ŝajnis vere freneza kaj kelkaj diris, eble tre prave, ke li estas ekstravaganca homo, ĉiam tre incitiĝema, ofte senpacienca, riproĉante ĉiujn kvazaŭ furioza patro, severa kaj strikta kiel la ermitoj de Ajn Feŝka! Kaj fakte, ĉu ne ankaŭ li vivis foje en dezerto, manĝante akridojn kaj mielon kaj portante kamelfelon, kiel lia malfeliĉa antaŭulo, la rabbuni Johano, la Baptisto, kun siaj strangaj vizioj kaj obsedo pri puriganta akvo.


    IEM, Vienna, 2001, 136p. ISBN 3-90175-220-X.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 16.50€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Trevor Steele.

    Ĉu necesas diri, ke mi esperas, ke iu eldonejo akceptos tiun ĉi manuskripton? La avido publikigi estas probable universala ĉe ni universitatuloj. Ĝi certe forte rolas en mia karaktero. Sed iu parto de mi hezitas ĉe la penso, ke mi skribas pri homoj vere vivantaj aŭ vivintaj.


    IEM, Vienna, 2000, 337p. ISBN 3-90175-221-8.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 12€. Special EAB price: £5!

    Original fiction written in Esperanto by Sándor Bakó and Claude Piron. It is the second book in the three-volume series Tiaj ni estas.

    Stranga emo kisi, rekisi, kisadi aperas nekompreneble en multaj anoj de la urba loĝantaro kaj poste epidemie disvastiĝas en la tuta lando. La emo estas tiel forta, ke por la homoj, kiujn trafis tiu bezono, ne gravas, kiun ili kisas, gravas nur la kontentigo de la nesuperebla deziro. Fakte, tio estas nur unu simptomo de nova malsano, kiu perturbas tutlande la vivon. La aŭtoritatoj ne scias, kiel reagi. Tamen, en unu difinita kategorio de homoj, la impulso kisadi ne montriĝas. Ĉu ili estas anoj de konspiro? Iom post iom oni ja ekscias, ke la afero estas ligita al intrigoj disvolviĝantaj sur Kariba insuleto, kaj al ties politika situacio...


    IEM, Vienna, 2000, 119p. ISBN 3-85182-028-2.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 13.20€. Special EAB price: £5!

    27 original short stories in Esperanto, written by Sándor Bakó and Claude Piron. It concludes the authors' three-volume series Tiaj ni estas.

    Al Tamara ĉiam plaĉis viroj el malproksimo. Kial? Ŝi mem ne povus diri. Sed la kunstudantojn el sia Eŭropo ŝi neniam trovis interesaj, dum tiuj kun ĉina, afrika, indiana deveno enportis ŝin en amon. La junulo, kiu ĉi-foje eniris la trinkejon, aperis hinda. Nur unu rigardo sufiĉis, kaj ŝi jam ne plu estis si mem, ŝi ne plu estris sin. Ŝi trovis lin pli bela ol iu ajn viro ĝis tiam renkontita.


    IEM, Vienna, 2002, 135p. ISBN 3-85182-028-2.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 13.80€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Serĝo Elgo.

    Anna venas foje al la vilaĝo, por aĉetoj kaj dimanĉe al la diservo. Ŝi parolas al neniu, krom pro strike necesaj aferoj. Ŝi tute ne havas amikinojn ĉi tie. Ŝajne ŝi tre malofte eliras. Ŝi ne forvojaĝas. Preskaŭ neniam forferias. Ŝi restas enfermita en sia ora prizono. Fakte nenion klaran oni scias pri tio, kio okazas en Surklifa...


    IEM, Vienna, 2000, 214p. ISBN 3-901752-16-1.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 12.30€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Manuel de Seabra.

    Obskure, dum la vivo aŭ la morto ne decidiĝis, Konrado ree kaj ree aŭdis tiun obtuzan tondron super la altaj herboj de la ebenaĵo makulita de maloftaj sunsekigitaj arboj. Finfine okazis tio, kion li atendis jam de longe: diskrevis mino sub la ĵipaj radoj. Kaj nun ne plu ekzistas simioj nek insektoj nek kamaradoj nek viskioj kun glacikubetoj. Nun estas nur la granda frakaso kaj savanaj herboj furioze morditaj. Ĉu vi pensis, ke vi povus saviĝi? Vian elaĉeton? Li volis rideti. Sed la grimaco estis doloriga. Fore, lontane, ekkrioj de tro proksima birdo, kiu deziras lian putrontan karnon.


    IEM, Vienna, 2007, 86p. ISBN 3-01-00003-32.

    £5.00 Out of Stock
    Out of Stock
    (0 reviews)
    Price at UEA: 19.20€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto about an Australian family from 1939 until 1965. Written by Trevor Steele. First in a two-book series.

    Ĉu necesas diri, ke mi esperas, ke iu eldonejo akceptos tiun ĉi manuskripton? La avido publikigi estas probable universala ĉe ni universitatuloj. Ĝi vere forte rolas en mia karaktero. Sed iu parto de mi hezitas ĉe la penso, ke mi skribas pri homoj vere vivantaj aŭ vivintaj.


    IEM, Vienna, 2001, 366p. ISBN 3-901752-26-9.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 13.80€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto about an Australian family from 1939 until 1965. Written by Trevor Steele. Second in a two-book series.

    De nun mi skribos, kvazaŭ mi neniam ekpensus, ke nia tridimensia fizika mondo estas ege kompleksa kamuflaĵo. Eĉ se estas tiel, la kamuflado devas havi sian sencon, kaj mi aplombe skribos, ke tio kaj tio okazis pro tiu kaj tiu ĉi motivo. Vi kaj mi havas la saman menson strukturon, uzas la samajn intelektajn konvenciojn.

    Ni malfermu nian fotoalbumon ĉe nova paĝo.


    IEM, Vienna, 2005, 165p. ISBN 3-901752-26-9.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 12€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by István Nemere.

    — Ili malaperis, senspure. Kaj ĉiam nokte. Onidire iuj alvenis por ilin forkonduki.
    — Kiuj
    — Anĝeloj. Anĝeloj en brilaj vestoj, altstaturaj, malmultparolaj. Oni diras, ke ili similas al ni, tamen ili estis iom aliaj. Noktahore ili alvenis al la domo, laŭte kriis la nomon de iu homo —ĉiam precize ili konas la nomon— kaj forkondukis lin aŭ ŝin. Neniam tiuj revenis. Samtiel ankaŭ mia patrino...


    IEM, Vienna, 2000, 158p. ISBN 3-901752-19-6.

    £5.00 Out of Stock
    Out of Stock
    (0 reviews)
    Price at UEA: 13.80€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Serĝo Elgo.

    Leo fakte estis tute pala, tio estas, ke pro sia sunbrunigita vizaĝo, li aspektis kiel malsana ĉino.
    Li ne kapablis respondi kaj antaŭ ol Karina alportis al li la glason da konjako, li ŝtorme eliris por vomi ekstere.
    La ĝendarmo, pli kaj pli mirigite, kun certa scivolemo esplorrigardis lin.
    — Sed kio okazas al vi? — duonvoĉe ripetis Karina servante la konjakon.
    — Tie, supre, en la bosko de Sant' Jakobo, tie en la bosko... kadavron, duonputran kadavron mi malkovris... terure... naŭze...


    IEM, Vienna, 2002, 200p. ISBN 3-01-000029-4.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 18.60€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Abel Montagut.

    Eladi, 18-jara knabo, ricevas anoniman mortminacon kontraŭ sia patro tra la retpoŝto. Se li akceptos kunlabori laŭ la propono de sinjoro Ips Ilono, li povos savi la vivon de sia patro. Ĉu certas la historio pri la murdo de la anonimulo? Dum la esplorado, Eladi kaj lia amiko Kalu havas la ŝancon plivastigi siajn konojn pri la Templanoj krom ankaŭ pri la universala literaturo, pere de elektitaj tekstoj de Kafka, Pessoa, Tolstoj, Boccaccio kaj multaj aliaj. Jen 'La enigmo de l' ar@neo'.


    IEM, Vienna, 2003, 279p. ISBN 3-01-000030-8.

    £5.00 Out of Stock
    Out of Stock
    (0 reviews)
    Price at UEA: 21.90€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Trevor Steele.

    Jeŝu bar Josef estis unu el la grandaj figuroj de la homa historio, fakte centoj da milionoj nun adoras lin kiel Dion. Estas do tre dezirinde, ke ni sciu, kio vere okazis dum lia vivo, kion li vere pensis, diris, kaj faris. Bedaŭrinde la tradiciaj informfontoj ofte kontraŭdiras unu la aliajn, kaj multaj estas evidente tendencaj. Krome ili estis verkitaj jardekojjn post la eventoj, kiujn ili laŭaserte priskribas.

    Finfine estis trovita manuskripto verkita nur kelkajn jarojn post lia morto surbaze de intervjuoj kaj samtempuloj. Aurelius, oficiro de la romia armeo okupacianta Palestinon dum la unua jarcento de nia erao, skribis tiun biografion, kaj nur en la jaro 2001 ĝi estis elterigita en Romo.

    Nia generacio do havas la privilegion legi tekston, kiun probable nur kelkaj dekoj da homoj antaŭ ni konis. La eldonejo Antiquorum Opera fiere invitas vin profundiĝi en tiun ĉi historian unikaĵon.


    IEM, Vienna, 2006, 293p. ISBN 3-01-000034-0.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
    (0 reviews)
    Price at UEA: 15€. Special EAB price: £5!

    Original fiction in Esperanto, written by Claude Piron.

    Paciento priskribas al psikoterapiisto ripetajn vojaĝojn en alian universon, kie li malkovras spritajn estulojn kaj vivon por terano eksterordinaran. Fascinita de tiuj rakontoj, la psikfakulo decidas fari pri ili sciencan esploron. Tiel estiĝas dialogo inter viro kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj sentataj kiel realaj kaj materiisma specialisto provanta kompreni mondon, kiu, por li, povas esti nur mensa kaj halucina.


    IEM, Vienna, 2007, 293p. ISBN 978-3-01-000036-9.

    £5.00 In Stock
      Add to cart
×

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.