Jump to content

Traduku! – 996

Aperis tiu traduk-defio en numero 996 de La Brita Esperantisto, eldonita en somero 2024.

Tradukotaĵo: la unuaj 17 alineoj – mallongaj kaj konversaciaj – de la rakonto «The Magic Soap Pipe» el la infanlibro The Magic Soap Bubble de David Cory, legebla ĉi tie

La tradukota teksto

Ned had been reading a very interesting book about fairies and goblins, and how these real queer little folk inhabit dense forests and lofty mountain caves and lead a wonderful life apart from the homes and cities of men.

The book was very large and heavy, and the afternoon was very warm, and the big armchair in which he was curled up was so comfortable that by and by he let the book slip to one side.

He had just closed his eyes for a moment[10] to rest them, when he was startled by a little squeaky voice at his elbow.

He opened his eyes with a start and saw a Gnome standing on the window-sill just in front of him. Yes, there was no mistake about it, it was a Gnome. For had not Ned a moment before seen his picture in the big book he had been reading? Indeed, it almost seemed as if the picture itself had stepped out of the page from between the covers, so exactly a duplicate did the little man appear.

"Hello, Ned!" said the little squeaky voice again. "I say, hello! You ought to know me well enough by this time to answer, since you've been reading about me for the last hour."

"Hello, yourself!" replied Ned, laughing in spite of himself, and rubbing his eyes again to make sure that it was not a picture from the book.

"Can't you see a fellow is sleepy after[13] reading so long a time? I didn't think you were coming out of the book to speak to me, you know."

"Neither did I," retorted the Gnome, with a funny wink. "I came from the forest to invite you to take a little journey with me through Gnomeland. I am the King of the Gnomes, and my subjects have told me how interested you are in reading about us, so I have come to take you for a trip through our kingdom. I know you will love to see all the wonderful things you have been reading about. Will you come?"

"Indeed, I will," said Ned.

"Then follow me," replied the Gnome.

Ned jumped through the window after the little fellow, who ran swiftly down the walk and across the fields to the forest beyond.

As they neared the brook that ran through the meadow, the Gnome paused.[14] Taking from his pocket a clay pipe, he stooped over and filled it with water.

"Did you ever blow soap bubbles?" he asked, taking a piece of soap from another pocket and rubbing it carefully around the inside of the pipe-bowl.

"Yes," replied Ned, "lots of times."

"Well, you wait and see what sort of a bubble I'll blow," replied the Gnome.

It was a bubble! But the strangest part of it all was that Ned found himself inside of it with his companion.

"How did we get inside, or how did the bubble get around us?" asked Ned, but before his question was answered away went the bubble up in the air, across the meadow, above the little brook, yes, over the roof of his own house, higher and higher, until finally it reached the big high mountain that he had so often dimly seen from the window of his bedroom at home.

La analizado

La teksto ĉi-foje aspektis simpla, sed en ĝi mi trovis multon diskutindan.


Ned. Tri partoprenantoj ne ŝanĝis la nomon. La alia ĝin esperantigis: Neĉjo. Ned estas karesformo de Edward, do eblas ankaŭ Eĉjo, same kiel Bill estas konvencie Vilĉjo, ne Bilĉjo.

had been reading. La formo estis leginta tro atentigas pri si pro sia malofteco kaj sentigas, ke la legado jam finiĝis, dum oni poste vidas, ke Ned nur momente ripozigas la okulojn. Pli trafas legislegadis.

book about how. Tradicie oni emas eviti pri kiel, same kiel oni ne diras pro ke (kvankam por ke estas akceptata de ĉiuj). Oni prefere enmetu helpan tio: pri tio, kiel. Tamen eblas argumenti, ke la frazo ne parolas pri maniero (malgraŭ how en la angla) sed estas simpla aserto pri tio, ke feoj loĝas en certaj lokoj.

real queer little folk. Unue necesis konstati, ke tie real signifas really. Ne temas pri uletoj realaj strangaj. Iu provis hometoj, sed ĉu feoj kaj koboldoj estas homaj? Ankaŭ aperis estaĵoj, tute bone.

cities of men. Plaĉis urboj de la homaro. Iu skribis de la homanaro, sed homano estas sensenca.

he was curled up. Li nestis, kunvolviĝissin rondigis. La unua estis eble la plej flua elekto. Ĝi iomete maltrafis la signifon de curled, sed eblas argumenti, ke en la kunteksto tio apenaŭ gravas.

armchair. Liveriĝis du foteloj kaj du brakseĝoj. PIV prezentas tiujn du vortojn kiel sinonimojn, sed laŭ la 8-a Oficiala Aldono fotelo estas «ĉiuflanke kusene remburita», dum brakseĝo «havas apartajn brakapogilojn kaj pli similas al ordinara seĝo». Do temas ĉi tie pri fotelo.

by and by. Ĉiuj uzis iom post iom, kvankam la efektiva senco estas baldaŭpost nelonge.

startled. (Ek)surpriz(et)is laŭ la plej multaj ensendintoj, sed unu metis konsterniĝis. Nu, konsterni estas malfacile difinebla: laŭ PIV «subite mirigi kaj timigi» senkapablige; la pli frua PV diras «maltrankviligi, malspritigi, konfuzi, embarasi, senaplombigi […], surprizante kaj malordigante». Mi sufiĉe ofte renkontis konsterni rilate ion perpleksigan en teksto, do kun senco simila al disconcert aŭ eĉ bewilder. Ĝi estas relative forte frapa verbo, ja uzebla ĉi tie, sed mi mem preferus fari ion per la radiko surpriz.

little squeaky voice. Sendube pepa voĉeto.

with a start. Eksalte ŝajnas tro forta: li ne vere saltis. Kun ektremo estis trafa, aŭ kun ekskuo.

there was no mistake about it. Tri konkursantoj elektis varianton de sendube. La alia proponis li ne eraris – kaj miatakse venkis, ĉar tio pli fidele redonis la anglan frazon sen stumbligaĵoj.

for had Ned not seen …? Unu traduko tro bruske simpligis tiun demandon al aserto. Mi ŝatis la naturecon de ĉu ne?, kiun iu skribis frazfine.

stepped out of the page. Prefere kaj tradicie elpaŝis el la paĝo, ne elpaŝis la paĝon. N-finaĵo estas laŭsence almova. Se oni dirus eliri la urbon, oni riskus miskomprenon, ke temas pri eliro el iu alia loko en la urbon. Oni tamen ja eniras ĉambron (aŭ egale eniras en ĉambron), ĉar la prepozicio en, kiam entute mova, montras almovon.

so exactly a duplicate did the little man appear. Elegantis jena pritrakto: tiel precize samaspektis la hometo. Ankaŭ bone, kaj pli laŭvorte: ĉar la vireto aspektis tiel precize duoblaĵo. La vorto duplikato estas malofta kaj esence rilatas al dokumentoj.

you’ve been reading about me for the last hour. Iu proponis vi ĵus legadis pri mi dum tuta horo, transmovante last al ĵus sed aldonante tuta, kies senco ne ĉeestas en la angla.

hello, yourself! Saluton al vi! Sed eblis ankaŭ la malpli evidenta solvo Hola al vi!, kiun trovis unu partoprenanto, kvazaŭ re-alvokante la endormiĝinton.

in spite of himself. Plej trafis malgraŭvole.

can’t you see a fellow is sleepy? Por see venis pluraj proponoj: konstati, rimarki, eĉ povas kompreni. Sed la simpla verbo vidi taŭgas laŭ PIV: «percepti per la menso, kompreni, konstati». A fellow iĝis trifoje ulo; unufoje mi, kiu ja estas la signifo. Tia neformala uzo de a fellow por aludi la parolanton apenaŭ plu ekzistas en la moderna angla kaj eble ne estas facile komprenebla al alilingvanoj. Oni povus eventuale diri la ulo aŭ simile.

a funny wink. Oni ĝenerale preferis kurioza ol stranga, tiel iom kaptante la dusencecon de funny (ĉu stranga aŭ amuza?) Kaj tri el kvar elektis traduki wink per palpebrum(et)o, kvankam tio plej ofte supozigas samtempan agon de ambaŭ okuloj. Mi preferis okulsigno.

Gnomeland. Gnomolando laŭ la plimulto. Ies Gnomujo estis tute akceptinda, sed eble iomete malpli klara.

my subjects. Regis miaj regatoj, dum unu tradukanto elpaŝis kun mia popolo.

down the walk. Kredeble tio iĝu laŭ la vojeto, kvankam walk eble sugestas iom larĝan promenvojon. Ne temas pri trotuaro laŭ mi, nek pri iro malsupren.

the forest beyond. Arbarego, se oni volas kontrastigi tion kun wood(s), sed la sufikso ne ŝajnas ege necesa tie ĉi. Laŭ Zamenhof tia uzo de beyond fariĝu simple pretere.

meadow. Tri el kvar nomis tion herbejo. La kroma konkursanto elektis florkampo: jen bela vorto, konvena en la fabeleca etoso de tiu rakonto. Sovaĝaj floroj ja ofte kreskas en meadow. Sed ankaŭ herbejo estas tute en ordo.

taking from his pocket. Sendepende de tio, ĉu oni preferas elpoŝigipreni el la poŝo, la participo devas ricevi la finaĵon -inte, ne -ante, ĉar en la ĉefa ago de la frazo la gnomo plenigas la elpoŝigitan pipon per akvo.

soap bubbles. Kelkaj esperantistoj ne ŝatas la vorton bobelo. Ili opinias, ke veziko sufiĉas. Nu, nia rakonto ja uzas plurajn malnovecajn esprimojn en la angla. La vorto «bobelo» ne enradikiĝis dum la vivo de Zamenhof, kiu skribis pri «vezikkovrita marĉo» kaj eĉ rekte pri «sapaj vezikoj». Aliflanke la anatomiaj sencoj de veziko povas sentiĝi ĝenaj. Tamen ambaŭ sencoj feliĉe kunekzistas en la germana vorto Blase. Do eble la vera problemo estas, ke ĉe veziko la vortaroj emas ĉefigi la biologian signifon. Se oni rigardas la bobelan sencon pli baza, la afero iĝas malpli problema. Sed la radiko bobel estas nuntempe vaste uzata kaj konata, kaj la Akademio eĉ konsideras oficialigi ĝin. Konklude do: laŭ via plaĉo.

around the inside of the pipe-bowl. Se oni ne certas, ĉu eblas tie uzi ĉirkaŭ, oni disponas ankaŭ laŭ. Sed mi vidis nenion harstarige misan en la traduko ĉirkaŭfrotante per ĝi la internon de la pipbovleto. Laŭ PIV pipo havas forneton, sed ĉu tio estas trofrancaĵo (fourneau de pipe)? Iu proponis pipa tabakujo, kiu havas almenaŭ la avantaĝon, ke ĝi estas klarega.

wait and see. Atendu kaj vidu estis la plej ofta traduko ricevita. Iu pliprecizigis la aferon dirante atendu, ĝis vi vidos. Efektive Zamenhof donis modelon por tia frazo en unu el liaj fabeltradukoj: la gastoj «atendis, kio rezultos el la propono de la mastrino». Kaj oni trovas «atendi, kio okazos» ĉe bonaj aŭtoroj. Oni do eĉ ne bezonas mencii la vidon: atendu, kian vezikon mi elblovos.

it was a bubble! Aperante tuj post la vortoj ĵus cititaj tio legiĝas kurioze, preskaŭ kvazaŭ pro preseraro forfalis ia adjektivo antaŭ bubble. Eble temas pri ekkrio de speco, kiu mem intertempe forfalis el la angla. (La rakonto venas el libro eldonita antaŭ iomete pli ol cent jaroj.) La partoprenantoj emis emfazi la verbon: ĝi ja estis veziko!

the strangest part of it all. La traduko la plej stranga afero prie ŝajnis al mi tro moderna pro la vorto prie. Oni povis simple skribi la plej stranga afero kaj perdi nenion gravan. Sed pli precize iu proponis la plej stranga aspekto de la afero.

how did the bubble get around us? Miaopinie la plej eleganta esperantigo de tio estis: kiel la veziko enfermis nin? Du personoj uzis la tute bonan verbon ĉirkaŭis. Tamen ĉirkaŭiris ne trafis, ĉar ĝi bildigas vojon: la tero ĉirkaŭiras la sunon, ekzemple.

away went the bubble up in the air. Tiu away estas pli-malpli samsenca kun off kaj petas tradukon per ek-, laŭ mi: ekleviĝis aŭ simile.

across the meadow. Nepre trans la herbejon/florkampon kun N-finaĵo por esprimi la moviĝon. Arbaro povas situi trans la kampo, sed por atingi ĝin necesas iri trans la kampon.

over the roof. Tie oni povas tamen uzi akuzativon laŭplaĉe. Super la tegmenton indikas, ke la veziko flugis al loko pli alta ol la domo; super la tegmento priskribas pluflugon jam en tiu loko. Diferenco kaprompe subtila… Persone mi emus akuzativigi la tegmenton por havi koherecon kun la ĵusa trans-esprimo.

dimly seen Malklaresvage, sed ne malhele, kiu priskribus la monton kiel malforte prilumata.


Premion al Esperanto-grupo de Skipton, kiu dumkunvene tradukis la tutan tekston. Konsolan premieton al Mike Sadler, kies traduko estis tre flua sed fojfoje tro devojiĝis de la originalo. Jen mozaiko el la plej bonaj eroj:

Modela traduko

Ned legadis tre interesan libron pri feoj kaj koboldoj, kaj pri tio, ke tiuj vere strangaj etaj estaĵoj loĝas en densaj arbaroj kaj altaj montokavernoj kaj ĝuas mirindan vivon for de la domoj kaj urboj de la homaro.

La libro estis tre granda kaj peza, kaj la posttagmezo estis tre varma, kaj la granda fotelo, en kiu li nestis, estis tiel komforta, ke iom post iom li lasis la libron flankengliti.

Li ĵus fermis la okulojn momente por ripozigi ilin, kiam lin surprizetis pepa voĉeto ĉe lia kubuto.

Li malfermis la okulojn kun ektremo kaj vidis gnomon starantan sur la fenestrobreto tuj antaŭ li. Jes, li ne eraris, ja estis gnomo. Ĉar ne momenton pli frue Ned vidis lian bildon en la granda libro, kiun li legis, ĉu ne? Vere preskaŭ ŝajnis, kvazaŭ la bildo mem elpaŝis el la paĝo el inter la kovriloj, tiel precize samaspektis la vireto.

«Saluton, Ned!» diris la pepa voĉeto denove. «He, saluton! Vi devus nun koni min sufiĉe bone por respondi, ĉar vi legadis pri mi dum la pasinta horo.»

«Saluton al vi!» respondis Ned, ridante malgraŭvole, kaj refrotante la okulojn por certiĝi, ke tio ne estas bildo el la libro. «Ĉu vi ne vidas, ke la ulo dormemas post tiom longtempa legado? Mi ja ne kredis, ke vi venos el la libro por paroli al mi.»

«Ankaŭ mi ne», respondis la gnomo, kun kurioza okulsigno. «Mi venis el la arbaro por inviti vin fari etan vojaĝon kun mi tra Gnomolando. Mi estas la Reĝo de la Gnomoj, kaj miaj regatoj informis min, kiom multe interesas vin legi pri ni, do mi venis por gvidi vin ekskurse tra mia reĝlando. Mi scias, ke ravos vin vidi ĉiujn mirindaĵojn, pri kiuj vi legadis. Ĉu vi venos?»

«Jes ja», diris Ned.

«Do sekvu min», diris la gnomo.

Ned saltis tra la fenestro post la etulo, kiu kuris rapide laŭ la vojeto kaj tra la kampoj al la arbaro pretere.

Kiam ili proksimiĝis al la rivereto trafluanta la florkampon, la gnomo haltis. Preninte el sia poŝo argilan pipon, li kliniĝis kaj plenigis ĝin per akvo.

«Ĉu vi iam blovis sapvezikojn?» li demandis, preninte sapopecon el alia poŝo kaj zorge ĉirkaŭfrotante per ĝi la internon de la pipbovleto.

«Jes,» respondis Ned, «multfoje.»

«Nu, vi atendu, kian vezikon mi elblovos», respondis la gnomo.

Ĝi ja estis veziko! Sed la plej stranga afero estis, ke Ned trovis sin ene de ĝi kun sia kunulo.

«Kiel ni eniĝis, aŭ kiel la veziko enfermis nin?» demandis Ned, sed antaŭ ol lia demando ricevis respondon, la veziko ekleviĝis en la aeron, flugis trans la herbejon, super la rivereton, ja eĉ super la tegmenton de lia propra domo, ĉiam pli alten, ĝis ĝi finfine atingis la grandan altan monton, kiun li tiel ofte malklare vidis tra la fenestro de sia hejma dormoĉambro.

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.