Jump to content

Traduku! – 998

Aperis tiu traduk-defio en numero 998 de La Brita Esperantisto, eldonita en somero 2025.

Tradukotaĵo: la unuaj tri alineoj de la romano Accelerando de Charles Stross, legebla ĉi tie

La tradukota teksto

A country without a fit drink for cheese has no cheese fit for drink.

Greece was the first country to prove its epicurean fitness, according to the old saying above, for it had wine to tipple and sheep’s milk cheese to nibble. The classical Greek cheese has always been Feta, and no doubt this was the kind that Circe combined most suitably with wine to make a farewell drink for her lovers. She put further sweetness and body into the stirrup cup by stirring honey and barley meal into it. Today we might whip this up in an electric mixer to toast her memory.

While a land flowing with milk and honey is the ideal of many, France, Italy, Spain or Portugal, flowing with wine and honey, suit a lot of gourmets better. Indeed, in such vinous-caseous places cheese is on the house at all wine sales for prospective customers to snack upon and thus bring out the full flavour of the cellared vintages. But professional wine tasters are forbidden any cheese between sips. They may clear their palates with plain bread, but nary a crumb of Roquefort or cube of Gruyère in working hours, lest it give the wine a spurious nobility.

La analizado

Ĉi-foje denove konkursis nur kvar personoj. Eble la teksto ŝajnis al aliaj tro malfacila aŭ seninteresa. Miatakse ĝi similis al la tradukpecoj, kiujn Vilĉjo Auld regule proponis al konkursantoj en ĉi tiu revuo tra la 1990-aj jaroj. Sed por la venontjara mila numero de LBE ni provos ion pli frape aktualan!


A country without a fit drink for cheese has no cheese fit for drink. Iom kurioza frazo kun kaprompa logiko, sed ĝi ŝajne celas diri, ke bonaj vinoj kaj bonaj fromaĝoj emas kunekzisti: se mankas unu, mankas la alia.

Ĉe fit la plej multaj preferis taŭga; unu proponis inda. Sed oni konsideru ankaŭ konvena, vorto, kiu enĵetus nuancon de socia konformeco kaj deco, simile al appropriate en la angla. Taŭgi estas multe pli ĝenerala: ĝi signifas pli-malpli «esti entute uzebla». Pensu pri la senco de la vorto sentaŭgulo aŭ la proverbo «Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio». Tamen eble ja taŭgas taŭgi ĉi tie.

Unu partoprenanto kunmetis la vortojn fromaĝo-taŭga kaj trinko-taŭga. Tiaj porokazaj elpensaĵoj ofte tre bele efikas en literatura teksto, sed ili povas ankaŭ sentiĝi artefaritaj kaj iliaj sencoj ne ĉiam estas tute klaraj. La ĉi-fraza angla teksto ne uzas kunmetaĵon, do kredeble taŭga por fromaĝo estas preferinda.

epicurean fitness. Oni uzu la saman radikon por traduki fitness kiel antaŭe ĉe fit.

the old saying above. Por saying sufiĉas diraĵo. Iu provis proverbo, sed ĉar la vorto diraĵo ekzistas kaj laŭforme tre similas al saying, ĝi ŝajnas pli fidela solvo.

Al above konvencie respondas ĉi-supre, kvankam tio apenaŭ kongruas kun la baza senco de supro: la plej alta parto de io. En tekstoj above signifas pli frue, super ĉi tio ... ĉi-supere, efektive! Tamen konvencioj gravas al komunikado kaj mi certe ne konsilas renversi la kutimon diri ĉi-supre.

it had wine to tipple and sheep’s milk cheese to nibble. Tipple estas tre angleca verbo, kies sencon malfacilas precize redoni. Kion ĝi signifas? Vortaroj diras jen «drinki multe», jen «drinki konstante sed po malmulto», jen nur «drinki iomete». Eble devas sufiĉi la tre esperanteca verbo drinki, eventuale en la formo drinkadidrinketi. Ies propono frandi legiĝis flue sed laŭ mi ne plene trafis la sencon de tipple.

La angla esprimo sheep’s milk cheese ŝajnas al mi neordinara. Mi persone parolus pri sheep’s cheese. Sed mi trovas, ke Vikipedio havas artikolon «Sheep milk cheese» – sen ’s. Ĉu temas pri diferenco inter la brita kaj nordamerika dialektoj de la angla? La responda artikolo en la Esperanta Vikipedio nomiĝas «Ŝaffromaĝo» kaj pri tio mi ne vidas problemon.

Nibble estas ankoraŭ unu vorto tre angleca. Ĉiu konkursanto sendis malsaman esperantigon: ronĝeti, mordeti, manĝetado kaj eĉ bonmaĉan – supozeble ĉar tiu ĉi estigis rimon kun plaĉan pri la vino. Miatakse ronĝeti plej kontentige liveras la menditan mensan bildon.

has always been. Ĉiuj kvar partoprenantoj saĝe skribis estas, ne estis, plej ofte garnante tion per (ek)de ĉiam. La prefikso ek- ne estas esenca tie, kaj efektive de ĉiam estas pli tradicia en la lingvo.

no doubt this was the kind that Circe combined. Tre elegante-Esperante elturniĝis tiu, kiu proponis sendube tian ĉi kunmetis Circo. La nomo Circo aperas en PIV, cetere, kaj estas tute uzinda. Combined eble estu kunmetiskunigis, ĉar laŭ la vortaroj kombini signifas «aranĝi laŭ difinita ordo».

most suitably. Ĉar suitable estas alia vorto ol fit, eble jen la bona loko por enkonduki konvene.

She put further sweetness and body into ... Laŭ mi bonega traduko estis Ŝi pli dolĉigis kaj pli riĉigis. Oni povus interese diskuti, ĉu pli ne estu parto de la verboj mem (plidolĉigis kaj pliriĉigis), sed ambaŭ variantoj estas defendeblaj kaj tiu diferenceto apenaŭ ŝanĝas la signifon. Ŝajnus al mi tro peze, se oni tradukus tiun esprimon pli laŭvorte; eble aliaj homoj malsame opinias. Tamen riĉigis certe lerte evitas la tiklan demandon, kiel oni traduku body.

stirrup cup. Denove venis kvaropo da ideoj: forsaluta taso, antaŭvojaĝa trinkaĵo, adiaŭa glaso, porsurvoja taso. Ŝajnas pli probable, ke la mita Circo uzis tason, ol glason, sed eble oni prefere nomu tion trinkvazo aŭ eĉ pokalo. Ĉu krei utilan esprimon el sojlo au pordo, ekzemple porda pokalo? Sed forsaluta estas jam bela kaj stile trafa.

whip this up. Kunvipu estis tro laŭvorta por esti tuj komprenebla internacie. Simila ideo aperis en kunkudros, sed kudra laboro daŭras longe kaj ne tre similas al la rapida preparo de trinkaĵo. Al mi en la kapon venis la verbo kunĵeti. Aŭ eble la adverbo fulmorapide helpus kapti la sencon.

electric mixer. Elektra kirlilo aperas en PIV, sed tio estas mantenata aparato por bati ovojn aŭ krei ŝaŭmon. Por kunigi ingrediencojn de trinkaĵo oni uzas fermeblan miksilonmiksaparaton – kvankam unu tia trinkaĵo ja ofte nomiĝas fruktokirlaĵo!

toast her memory. Tosti estas kurioza verbo. Laŭ la Plena Vortaro (1934) ĝi estas netransitiva; same laŭ la unua eldono de PIV (1970), kiu tamen aldonis la jenan ekzemplon: «ili tostis vivuon al la nova jaro». PIV en 2002 markis la verbon transitiva, eble nur pro tiu imagita ekzemplo. Nuntempe en la reala praktiko oni facile trovas frazojn, en kiu la objekto de tosti estas – tute oportune – la persono aŭ afero, kiun oni honorigas per la tosto. Eble do oni povas tosti ies memoron rekte. Tamen diri je ies memoromemore al iu ŝajnas ankoraŭ pli klare.

While. Du personoj skribis kvankam. Nu, la senco iom proksimiĝas al tio, sed ĉe while mi ne sentas la «malgraŭecon» (se vi min komprenas) de kvankam. Dirante «kvankam pluvegis, ni plu piknikis», mi celas, ke la pluvego ne sufiĉis por ĉesigi la piknikon, kiu daŭris malgraŭ sia malsekiĝo. Ĉe while temas pri simpla kontrasto inter du situacioj hazarde kunekzistantaj. En Esperanto dum povas tion esprimi, kiel en la frazo «Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto» en la Fundamenta Ekzercaro.

a land flowing with milk and honey. Biblia esprimo: la traduko do citu la Esperantan vortumon lando, en kiu fluas lakto kaj mielo.

is the ideal of many. Unu konkursanto reordigis la aferon, tirante tiun parton al pli frua loko en la frazo, jene: Dum la idealo por multaj estas lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, ... Tio ne estas malbona ideo; per ĝi oni forigas la pezon de tre longa subjekto enhavanta subfrazon.

suit a lot of gourmets better. Frandemulo estas bona traduko de gourmet. Ne vere temas pri gastronomo – t.e. fakulo pri la rilato inter manĝado kaj kulturo. Miaopinie oni povas simpligi suit better al pli konveni, ellasante la ideon de bone, ĉar la angla esprimo estas nur ia maniero vortumi be more suitable.

vinous-caseous places. La rave maloftegaj vortoj vinous kaj caseous signifas «rilata al vino; produktanta vinon» kaj «rilata aŭ simila al fromaĝo; plena de fromaĝo; tre ŝatanta fromaĝon». Eble plej trafas la celon la traduko vinemaj-fromaĝemaj lokoj. Kazeo havas la saman etimologian fonton kiel caseous, sed ĝi signifas curd – la koaguliĝinta lakto, el kiu oni faras fromaĝon.

on the house. Senpage disponebla. Estus por mi strange oferti ion senpage, ĉar tiu verbo signifas «proponi por aĉeto», do normale kontraŭ prezo.

prospective customers. Eventualaj klientoj.

to snack upon. Preterlasante la malfacilecon esperantigi snack upon, la strukturo de la frazo riskas iĝi pezaĉa kaj komplikita, se oni lasas tiun parton tie, kie ĝi tiel komforte kuŝas en la angla teksto. Do tre plaĉis al mi la solvo trovita de la persono, kiu kombinis ĝin kun on the house (kiu jam per si mem ja signifas «senpage»): senpage ronĝebla.

bring out the full flavor. Reliefigi la plenan guston bone redonis tion. Aŭ eble akcenti.

professional wine tasters are forbidden any cheese between sips. Plej elegante ili ne rajtas fromaĝon. Tamen tiuokaze oni ne ripetu rajti en sia traduko de they may clear en la frazo tuj posta.

Poenton al sorbetoj por sips: pli suke tiel ol la trinketoj, kiujn oni emas trovi en la vortaroj. Auld uzis sorbeti en sia esperantigo – bedaŭrinde neniam kompletigita – de la Pikvikaj paperoj: «Sinjoro Snodgraso, fininte sian ordiĝon, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, dum li staris dorse al la fajro kaj sorbetis sian ĉerizan brandon kun kora kontentiĝo.»

plain bread. Simple simpla pano, ĉu ne?

a crumb of Roquefort or cube of Gruyère. Delonge la vortoj rokforto kaj grujero atendas uzopretaj en PIV.

Crumb prezentas problemon: oni diradas, ke sufiksoj kiel -er- faciligas la enkapigon de vortoj kiel panero, sed tio malmulte helpas tradukanton, kiu ŝvitas super frazo pri a crumb of Roquefort. Ankaŭ ĝenetas la koincido, ke grujero jam ŝajnas finiĝi per -ero. Ĉu eble estu ereto rokforta aŭ kubeto grujera?

nary. Plej sukcesis tiuj, kiuj aparte emfazis la neon – per eĉ ne, ekzemple.

lest. Ja eblas diri por ke ... ne. Tamen alia aliro estas pro timo, ke. Tiu ĉi funkcias plej bone, se they may clear iĝas oni permesas al ili – tiam do timas oni, ne ili.

spurious nobility. Sendube falsa nobleco.


Gratulon al ĉiuj, kaj dankon pro la partopreno! Egale bonegaj – kvankam neniel samaj – estis la tradukoj de Mike Sadker kaj Skiptona Esperanto-grupo, do al ambaŭ mi aljuĝas premion. Kaj jen la kutima mozaiko el la plej kontentigaj :

Modela traduko

Lando sen taŭga trinkaĵo por fromaĝo malhavas fromaĝon taŭgan por trinkaĵo.

Grekujo estis la unua lando, kiu pruvis sian epikuran taŭgecon, laŭ la malnova diraĵo ĉi-supre, ĉar ĝi havis vinon drinketindan kaj ŝaffromaĝon ronĝindan. La klasika greka fromaĝo de ĉiam estas feta, kaj sendube tian ĉi kunmetis Circo plej konvene kun vino por fari adiaŭan trinkaĵon por siaj amantoj. Ŝi plidolĉigis kaj pliriĉigis la forsalutan pokalon enkirlante mielon kaj hordeofarunon. Hodiaŭ ni eble kunĵetus tion per elektra miksilo por tosti je ŝia memoro.

Dum la idealo por multaj estas lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, tamen Francujo, Italujo, Hispanujo aŭ Portugalujo, kie fluas vino kaj mielo, pli konvenas al multaj frandemuloj. Efektive en tiaj vinemaj-fromaĝemaj lokoj fromaĝo estas senpage ronĝebla ĉe ĉiuj vinvendoj, ke al eventualaj klientoj ĝi reliefigu la plenan guston de la kelaj rikoltaĵoj. Sed profesiaj vingustumistoj ne rajtas fromaĝon inter sorbetoj. Oni permesas al ili purigi la palaton per simpla pano, sed ne per eĉ ereto rokforta aŭ kubeto grujera dum laborhoroj pro timo, ke tio donus al la vino falsan noblecon.

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.