This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

EAB arkivo 2001 Belaraj Konkursoj (anonco)

Belartaj Konkursoj De UEA En 2001

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn. La rezultojn oni anoncos en la 86-a Universala Kongreso en Zagrebo.

Partopreno estas libera al chiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursajhoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaue ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondichoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
Teatrajho: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto au kun la temo de la UK, "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj". Proksimuma longo 10 tajpitaj paghoj (ch. 400 x 65 tajpospacoj). Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj autoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto au kun la kongresa temo (vd. che Eseo). Dauro 15 ghis 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala au tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en la jaro 2000. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajhojn por sama brancho. Por poezio, prozo, teatrajho, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancho en tri ekzempleroj. Chiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2001. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ghis la 1-a de julio 2001.

Chion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

La konkursajhoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseudonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por chiu brancho, en kiu oni konkursas.

Premioj: 1-a premio: EUR 190; 2-a premio: EUR 133; 3-a premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankau poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Belartaj Konkursoj.

Detala regularo haveblas kontrau unu respondkupono che UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, au rete che uea (at) inter.nl.net. Ghi trovighas ankau en la TTT-ejo de UEA: http://www.uea.org/esperanto/dokumentoj/regularo_belartaj_konkursoj.html

[Return to EAB news bulletins list]
[EAB Homepage]