Jump to content

News


News about EAB and our publishing activities, new items and offers in our shop, and other things of interest

External

Esperanto on BBC Mastermind

If you happened to have been watching Mastermind on BBC2 just before this post appeared, you'd have had a dose of Esperanto, when our friend Maurizio Giacometto ( @Rico ) competed. His specialist subject: Ludoviko Lazaro Zamenhof!

527132173_1332433041552263_8309245388692155354_n.jpgDidn't see it? Catch it on BBC's iPlayer!


Tim

Publishing

Aferoj disfalas

La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon.

afero-disfalas-3d.png

Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!


Tim

Shop

Denove disponebla: Detala Gramatiko de Esperanto

Verkita de la tre konata gramatikisto Bertilo Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto estas mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), bazita sur la eldono el 2023 (PMEG 2023). Ni denove havas kelkajn ekzemplerojn por vendi.

image.jpeg

Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo, sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas – same kiel la antaŭaj eldonoj – tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo, k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio, predikativo, k.t.p.

image.jpeg

Detala Gramatiko de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG, kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko. 

 


Tim

Shop

Back in stock: Kuprokranio / Silverskull

Back in stock we have Hugh Reid's follow-up to his earlier work La tago de Kiborgiĝo / The Day We Became Cyborg.

kupro_sq.jpg.5a79bec079bb9c859ed3388b09d

Like its predecessor, Kuprokranio / Silverskull is a bilingual Esperanto-English collection of thought-provoking sci-fi stories by the Scottish author Hugh Reid. It can be read independently of La tago de Kiborgiĝo / The Day We Became Cyborg.

Technology has progressed. After the first human to animal consciousness link, the interest of these experiments moved from small mammals like rats to more intelligent animals – cats, dogs, dolphins, chimpanzees – until finally the day arrived when two living human brains were to combine consciousness. But something unexpected appeared in the results. In these stories the questions raised in the first collection have widened. What could we change in a person with a perfected cerebral implant, how would our personal relationships change, and what could humans become if this science were free to expand?

Hugh Reid was interviewed in La Brita Esperantisto about Kuprokranio. Read the interview here.

Tim

Shop

Back in stock: La tago de la kiborgiĝo

Back in stock we have a parallel text of original cyberpunk fiction by Hugh Reid.

kiborgigho-cover.jpg.0c22762b45bbaa27a4f

La tago de la Kiborgiĝo (The Day We Became Cyborg) is a collection of short stories, interspersed with essays about advanced technologies. It's a parallel text: the same stories are presented in both English and Esperanto.

 


Tim

Charity

LBE 997 publike elŝutebla

Ĉar ĵus publikiĝis por membroj numero 998 de La Brita Esperantisto, 997, de vintro 2024, estas nun disponebla al ĉiuj:

image.jpeg


Tim

External

Malkovru Berlinon: Unika maniero ludi tabulludojn kaj videoludojn!

En la somera numero de La Brita Esperantisto oni legos pri kunveno okazinta ĉe stacidomo Esperanto-Stacio en Halbe, proksime al Berlino. Alispecaj kunvenoj estas planataj por la sama loko.


Se vi estas aventurema ludemulo, jen perfekta ŝanco por vi! Planu vojaĝon al Germanio kaj ĝuu nekredeblajn eventojn en la regiono de Berlino.

Unue, partoprenu ABELO (Apud-Berlina Esperanta LudadO), semajnfina renkontiĝo en bela naturamika domo en Berlino. Vi havos ŝancon ludi tabulludojn, babili kun aliaj ludemuloj, promeni tra natura ĉirkaŭaĵo kaj eble eĉ naĝi! La etoso estas amuza, malgranda, kaj memzorga. Jessica Grasso estas usonano dediĉita al ludoj kaj Esperanto, kiu jam organizas la eventon ekde 2016.

Post mallonga paŭzo, preparu vin por Ludo, mirinda semajnfina videoluda evento en la unika Esperanto-Stacio en Halbe, iom ekster Berlino. De retroaj konzoloj kiel Pong kaj Nintendo GameCube ĝis modernaj teknologioj kiel VR per Meta Quest 3, ĉi tiu evento promesas neforgeseblan sperton. Aparte amuza estas la dancmatoj, kiuj similas al Dance Dance Revolution. Krome eblas ludi modernajn ludojn kune sur 100-cola ekrano. Chuck Smith, usona esperantisto kaj fama nederlanda jutubisto Irizanjo organizas la eventon jam ekde 2021.

IMG_3333.jpgLa plej bona parto? Vi povas resti ĉe la Esperanto-Stacio kontraŭ nur po 30 eŭroj nokte inter la eventoj. Estas rekta 40-minuta trajno al la Esperanto-Stacio de Berlino. Tiel facilas vojaĝi inter eventoj kaj esplori Berlinon kaj ĉirkaŭaĵojn senpene. Esploru la regionon, vizitu historiajn vidindaĵojn, kaj poste plu ludu!

IMG_3335.jpgNe nur estas okazo por ludi, sed ankaŭ unika maniero esplori kulturon, amuziĝi, kaj krei belajn memorojn. Aliĝu al la ludemuloj kaj partoprenu en ĉi tiu speciala eventaro!

Ludkalendaro:
29a aŭg - 1a sep: ABELO (tabulludoj, en berlina naturamika domo en Esperanto)
5a -  8a sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio en Esperanto)
12a - 15a sep: Ludo (videoludoj, en la Esperanto-Stacio en la angla)

Hejmpaĝo de ABELO | Hejmpaĝo de Ludo


Tim

Shop

Nova varo: Vivo

Disponebla ĉe ni en du versioj estas Vivo, belege ilustrita novelo verkita originale en la hispana de Roberto Pérez-Franco, panama esperantisto loĝanta en Aŭstralio.

La libro gajnis la titolon Infanlibro de la Jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2025!

vivo-hb-3d.jpg

Ni ofertas ĝin ne nur malmole bindite, sed ankaŭ malpli koste en formata mola.

vivo-pb-3d.jpg

Ĝin ilustris Margarita Cubino kaj tradukis Norberto Díaz Guevara kaj la aŭtoro.

vivo-pb-4.jpg

Kelkaj paĝparoj estas tekst-pezaj, kio donas al infanoj leg-ekzercadon.

vivo-pb-1.jpg

La aŭtoro tre afable disponebligas senpagan elektronikan version en sia retejo.

 


Tim

Publishing

Toto la pinta hundo

Toto ŝategas ost-formajn frandaĵojn, snufadon, kaj ĉiutagan promenadon en la parko. Tamen pli ol ĉion tion ĉi Toto ŝategas dormeti en sia komforta korbo. Kaj al li tre plaĉas dividi ĝin.

toto-2.jpg

Tamen ju pli da hundoj enkorbiĝas, des malpli bone dormas kompatinda Toto. Ĉu li iam ajn rehavos sian karegan korbon?

toto-dorso.jpg

Toto la pinta hundo estas gaje amuza rakonto pri afableco kaj dividado, verkita kaj ilustrita de Catherine Rayner. 

toto-kovrilo-dorso.jpg

Kiel kutime ni vendas ĝin kontraŭ nur kvin pundoj, kaj proponas la trian senpage, se vi aldonos tri ekzemplerojn al via korbo!

 


Tim

Charity

Voting results at AGM 2025

The 46th Annual General Meeting of EAB was held at Pendulum Hotel, Manchester on April 6, 2025.

As usual, the members voted on the trustee candidates for the following year. All four incumbent trustees stood again for election, with Gabriel Beecham the only candidate for president.

The results were:

20250407_133643.jpg

All trustees were duly elected, with Gabriel Beecham appointed president, succeeding Clare Hunter, elected to the position in 2024 but intentionally standing for a single year as the sole incumbent up for election in that year.


Tim

Publishing

Rebecca

Antaŭ du jaroj EAB lanĉis traduk-konkurson. La gajninto estis Malcolm Jones, treege bone tradukinte parton de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. Post du jaroj da diligenta tradukado flanke de la tradukinto kaj liaj konsilintoj, Edmund Grimley Evans kaj Jouko Lindstedt, EAB hodiaŭ lanĉas la libron, klasikaĵon de la angla literaturo, okaze de la Brita Kongreso en Manĉestro. 

rebecca-3d.-web.jpgVizitante Montekarlon, la timida kaj nenomata rakontantino de Rebecca enamiĝas al Maxim de Winter, belaspekta kaj riĉega vidvo, kiu subite proponas geedziĝon. Tamen, kiam ili revenas al lia domego, Manderley, ĉio ŝanĝiĝas, kaj ŝi konstatas, ke apenaŭ ŝi lin konas. En ĉiu angulo de ĉiu ĉambro ŝvebas memoroj de lia unua edzino, la ŝajne perfekta Rebecca, kaj la dua sinjorino de Winter riskas droni sub ŝia ombro.

crest.jpg

Unue eldonita en 1938, tiu ĉi klasikaĵo de la angla literaturo ricevis la Premion Anthony por «Plej Bona Romano de la Jarcento», kaj nun la unuan fojon estas legebla ankaŭ en Esperanto. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj!

 


Tim

Courses & Events

Lastaj tagoj por aliĝi al la Brita Kongreso 2025!

La Brita Kongreso komenciĝos la 4-an de aprilo. Necesas transdoni al la kongresejo la definitivan statistikon en lundo la 31-a de marto, kaj do post la 09:00 tiun tagon ne plu eblos aliĝi. Se vi intencas partopreni, do, nepre aliĝu tuj, ĉar fari surloke ne estos eble!

Detalojn pri la aranĝo kaj aliĝo-ligilojn eblas trovi ĉe britakongreso.org.


Tim

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.