Rekte al la artikolo

Plurlingvula Renkontiĝo 2016

<<  [981]  >>

Bildo

Ĉirkaŭ 350 lingvemuloj el 50 landoj ĉeestis la Polyglot Gathering, starigitan de esperantistoj kaj okazintan en Berlino de la 5-a ĝis la 8-a de majo. EAB finance subtenis la aranĝon, kiu permesebligis reklami Esperanton laŭ kunteksto de “sponsoro” en la kunvena literaturo, kaj disdoni flugfoliojn al la ĉeestantoj.

Ni elektis kuraĝigi lernadon de Esperanto pere de Duolingo, kun invito esti la 400 000-a homo aliĝi al la kurso. Hodiaŭ, nur iom pli ol unu jaron ekde ĝia estiĝo, la kurso bonvenigis pli ol duonmilionon da lernantoj.

Bildo

La nomŝildo de Richard Simcott, kiu parolas pli ol 40 lingvojn.

Kia estas lia Esperanto-kapablo? Kontrolu mem ĉe lbesp.org/richard-simcott.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>