Iu firmao volis dungi novan kontiston. Fine ili havis mallongan liston kun nur tri kandidatoj.
La unua kontisto eniris la ĉambron. Ili demandis al tiu: ‘Kion faras du plus du?’ La kandidato respondis: ‘Kvar, ĉu ne?’
La dua kontisto eniris. Ankoraŭfoje ili demandis: ‘Kion faras du plus du?’ La kandidato same respondis: ‘Kvar, ĉu ne?’
La tria kontisto eniris. Denove ili demandis: ‘Kion faras du plus du?’ La kandidato respondis: ‘Kion vi volas ke ĝi faru?’
Ili dungis la trian.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.