Skip to main content.

La Libroservo de EAB

La libroservo de EAB vendas la eldonaĵojn de EAB mem, kaj kelkajn aliajn Esperanto-temajn librojn, KD-ojn kaj diversaĵojn.

EAB libroservo (foto de Chris Rushton)

*Aĉeti per nia retpaĝa katalogo.

^ Iri al la supro

Kiel Mendi

Vi povas rigardi nian retpaĝan katalogon, kaj mendi perrete (kun pago pere de kredit- aŭ debeto-karto), aŭ sendi vian mendon perpoŝte (kun pago pere de punda ĉeko, poŝtmandato, debto-okarto aŭ kreditkarto). Bonvolu kontakti la EAB-an oficejon pere de telefono aŭ retpoŝto por diskuti viajn bezonojn, kaj konfirmi stokon, prezon kaj sendokoston.

Por mendi perrete, klaku je [add to cart] (= metu en ĉaron) apud la taŭga ero(j) en la katalogo, kaj por fini vian mendon, iru al la checkout (= pagejo) por fari la pagon. Ni pardonpetas ke la dialogo kun la retbutiko estas en la angla lingvo; tamen se vi kutimas fari perretajn aĉetojn, la retbutiko ne tro fremdos al vi. Por uzi la perretan butikon, necesas ke via krozilo akceptas t.n. kekso-ĵetonojn. Se vi hezitos dum pli ol 10-20 minutoj aŭ fermos vian krozilon antaŭ ol fari pagon ĉe la pagejo, la ĉaro malplenigas sin aŭtomate.

Aliflanke, ni bonvenigos vian viziton al la libroserva ĉambro mem, por ekzameni la erojn kaj ŝpari pagon de sendokostoj.

^ Iri al la supro

Kondiĉoj kaj Sendokostoj

Pago devas akompani ĉiun mendon. Por perpoŝtaj mendoj, skribu la ĉekon (el brita banko, en britaj pundoj) aŭ poŝtmandaton por pago al Esperanto-Asocio de Britio.

La prezoj en la libroserva katalogo ne inkluzivas sendokostojn (krom tie, kie "*" apud la prezo eksplicite montras sendokost-inkluzivan prezon).

Kiam oni pagas per kredit- aŭ debetokarto, parto de tiu pago iras al la kartomakleristo. Kun debeto-karto la procentaĵo estas £0.39 el la mendo, kun punda kreditkarto la procentaĵo estas 2.75% de la mendo, kaj kun ne-punda kreditkarto 3.25% de la mendo. Do, se eble, bonvolu uzi debeto-karton anstataŭ kreditkarton se la mendo estas pli ol £14, por ke niaj procentaĵokostoj estu kiel eble plej malgrandaj.

Nia konsento al via mendo, kaj la plenigo de la kontrakto inter vi kaj ni, okazas kiam ni ekspedas la varojn menditajn al vi, krom se ni jam avertis vin ke ni ne konsentas al via mendo, aŭ se ni jam ricevis malmendon de vi (per retpoŝto auŭ telefono) antaŭ ol ni ekspedas la varojn al vi. Ni rifuzas mendon: se la varoj ne plu haveblas; se ni ne povas ricevi rajtigon por via pago; se ni konstatas eraron pri prezo aŭ varpriskribo; se vi ne plenigas la ĉi tiajn kondiĉojn.

Se vi ne kontentas pri via mendo, bonvolu kontakti la EAB-an oficejon pere de telefono aŭ retpoŝto ene de 30 tagoj de la alveno de via mendo, por diskuti vian plendon. Ni ne faros ian repagon antaŭ ol ni rericevos la erojn (sen difektoj). Se la kialo de la resendo ne estas la kulpo de EAB, tiam ni rajtas preni sendokoston kaj procentaĵon el ia repago.

Al varoj, kiujn EAB eldonis, ni proponas 33.3% rabaton por mendokvanto de tri aŭ pli da la sama ero; al aliaj varoj, ni proponas 16.7% rabaton por mendokvanto de tri aŭ pli da la sama ero, mendata samtempe; bonvolu kontakti la EAB-an oficejon por konfirmi la precizajn aranĝojn por granda mendo, ĉar la perreta butiko ne pritraktas tiajn nekutimajn mendojn.

^ Iri al la supro

Kursoj kaj Lerniloj

EAB ankaŭ proponas elekton de Esperanto-kursoj (kun perpoŝtaj kursoj kun subteno de instruisto/mentoro, haveblaj nur en Britio), lernilaj varoj kaj ekzamenoj: vidu la edukan parton de nia retejo.

^ Iri al la supro

e-libroj

Haveblas kelkaj elŝuteblaj libroj, kune kun subtena materialo por aliaj eldonoj, en nia paĝoj de enretaj eldonoj.

^ Iri al la supro

Brokantaj libroj

EAB ankaŭ vendas brokantajn librojn; tiuj troveblas en e-bay brokantaj libroj el EAB.

La biblioteko Butler havas aron de brokantaj libroj, aĉeteblaj de la biblioteko mem; por trovi detalojn vizitu la tiuteman retpaĝon.

^ Iri al la supro

Aliaj libroservoj

Aliaj elektoj de Esperanto-libroj kaj KD-oj haveblas pere de retaj butikoj ĉe UEA, FEL kaj Vinilkosmo; Esperanto-vestoj aĉeteblas ĉe (inter aliaj) Cafe Press. EAB ne respondecas pri tiuj servoj.