Rekte al la artikolo

Ankoraŭ sub la Barlaŝtormo

<<  [961]  >>

Norah Brown

Partoprenantoj en la pasintjara — kaj nekredeble pluvega — somera festivalo en Barlastono kompletigis tiel nomatan stilekzercon: ili verkis pri la sama temo, uzante diversajn stilojn. La rezultoj legeblis en la printempa numero de La Brita Esperantisto. Nun Norah Brown, leginte tiujn tekstojn, kontribuis sian… kaj la redakcio trovis tute konvenan foton por ilustri la ekzercon.

Bildo

Norah Brown (kun fone Michael Sims) evidente sukcese atingis la drinkejon … malgraŭ la malseko ekstera.

Hodiaŭ ni ekskursos! For libroj, tradukoj, verkado — ferio!

Tamen — aperas densa nubo je la horizonto. Malhelgriza, dika kurteno iom post iom kovras la ĉielon. Malaperas bluo, malaperas suno, ĝis la tuta mondo griziĝas. Fulmo ekbrilas, kaj denove kaj denove eksplodas tondro. Falas gutoj, gutegoj, pli kaj pli peze, ĝis videblas nur la tujaj ĉirkaŭaĵoj kaj aŭdeblas nur la ŝtormo kaj la tamburado de la pluvo. Konataj aferoj transformiĝas. De la dekliva kampo trans la strato fluas akvo, akvofale sub la heĝo kaj sur la asfalton, tiel ke malaperas strato, trotuaro, eĉ la randoj de ĝardenoj, kaj videblas nur rivero rapide fluanta malsupren ĝis la fervojo. Kial decidis la farmisto hieraŭ sterki siajn kampojn? Ve! Terura odoro, griza mondo, videblas nenio vivanta. Ĉu la suno iam revenos?

Post iom da tempo la elementoj laciĝas, trotuaro reaperas, finfine la suno. Ĉi-fojon mankas ĉielarko kaj la infanaro de Noa revenas al siaj malbonaj kutimoj kaj sekvas la bone konatan vojon al la drinkejo La Plumotufo. Strange, ke malseko ekstera stimulas sekon internan. Je via sano!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>