En dormo li mortis,
surprize kaj pace,
eble sonĝante pri neverkitaj verkoj.Amiko de plej multaj,
ĉiam ronde sprita, humurplena,
kun afabla rideto tutvizaĝe.Mi memoros lin kiel lastfoje, kun supla sunĉapelo
laŭreklame faldebla poŝen
kaj elfekebla sendifekta se elefanto ĝin digestis.
Madrido, 8 aŭgusto 2016
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.